Dum 
                la kvara UK en Dresdeno (1908), la KKK estis reorganizita. Ekde 
                tiam la KKK konsistis el du membroj de la OK de la antaua kongreso, 
                du membroj de la aktuala, du anoj de la venonta, unu prezidanto 
                kaj unu ghenerala sekretario, ambau elektitaj de la kongreso mem. 
                La reorganizo evidente celis faciligi la organizajn spertojn de 
                unu kongreso al la alia. Estis ankau aprobita la fondo de Kongresa 
                Kaso, kies celo estis centrigi chiujn elspezojn rilate la kongreson, 
                enspezi la kotizojn, donacojn, subvenciojn ktp. La Loka Komitato 
                povis esti rajtigita de la KKK fari mem difinitajn elspezojn. 
                La profitoj de la antauaj kongresoj povis esti, lau la decido 
                de la LKK, uzataj por pagi eventualajn deficitojn au konservitaj 
                por helpi venontajn kongresojn.