1889.
La unua revuo esperantlingva La Esperantisto aperis en
Nurnberg
La unua revuo esperantlingva estis La Esperantisto, sub
redakto de L. L. Zamenhof, publikigita en Nurnberg inter 1889
kaj 1895 dank' al la financa subteno de L. L. Zamenhof mem, poste
al tiu de Trompeter. En 1895 ghi malaperis pro la cenzura malpermeso
eniri la tiaman Rusion (kie loghis tri kvaronoj de la tuta abonantaro).
(El
"Esperanto en Perspektivo")