Unua-pagho >> Esperantujo >> Recenzoj

 

 

 

 


Por evoluanta monda komunumo

de M. RAFAELA URUENA

Monda federacio? Ampleksa analizo de federacia mondregistaro. Autoro: Ronald J. Glossop. Traduko el la angla: Johano Rapley. Jennings: la autoro, 2001. 368 p. 24 cm. Bind. Prezo: 27,00 euroj.

    Jen antau ni ege interesa libro kiu altiras la atenton de la leganto pli kaj pli laulonge de la legado, de la komenco ghis la fina chapitro, en tiu nova eldono aperinta post la originala anglalingva versio en 1993.

    La libro enhavas nau chapitrojn, sep bazajn kaj du aliajn pri resumo kaj ghisdatigo. Sciante ekde la komenco ke la autoro opinias ke la politika sistemo de la nuna mondo devas esti plibonigata kaj ke li pledas por federacia mondsistemo, la leganto estas altirata de la diversaj opinioj favoraj kaj nefavoraj al tiu mondfederacio.

    Komprenante la autoron char li devas uzi jurajn konceptojn, la dua kaj tria chapitroj enhavas la necesajn klarigojn pri bazaj konceptoj kiel registaro, demokratio, naturlegho ktp tiel kiel la rilato inter juro kaj registaro. Tiuj chi chapitroj estas esencaj por ke nefakuloj komprenu la tuton, kaj bonege fundamentighas sur klasikaj kaj modernaj autoroj. Tiel s-ro Glossop klarigas bone la rilaton inter legharo kaj registaro, kaj skribas pri la du bazaj specoj de leghoj (natura, bazita sur la homa racio kaj civila au pozitiva).

    Poste la autoro kondukas la leganton al la koncepto pri monda juro kiu bezonos mondregistaron, kaj li demandas sin chu estas dezirinde ke la mondo transiru de dependeco de internacia juro al dependeco de monda juro (p. 62), komplika demando kun malfacila respondo. Tiun respondon la autoro deziras doni en la tria chapitro, dedichita al argumentaro por federacia mondregistaro, pensante ne en la natura legho, nek en la internacia, sed en monda legharo enjurigota kaj obeota lau la kondichoj de monda konstitucio. Temus pri tio anstatauigi la nunan internacian socion de suverenaj shtatoj, lanchante la ideon pri forgeso de tiu dependeco kaj aliro al tute alia monda regsistemo. Tiel la autoro argumentas pri la federacia mondsistemo en la kvara chapitro kaj mi opinias ke temas pri transkapigho malfacila, reva, sed tamen ne sencmanka. Tiel kiel en la deknaua jarcento la nacioj pensis havi ghian plenumon ene de shtato, en la dudekunua jarcento, kiam ekzistas novaj defioj, la internacia komunumo sentas la konfuzan bezonon realighi, kaj kiel asertas prof. Rene Depuy en la verko La clôture du système international*(1989), ni devas iri de la mondo de la urboj al la urbo de la mondo.

    S-ro Glossop ne evitas la polemikon kontrau sia tezo, kiel aperas en la kvina chapitro, sekvata de respondo al la kontrauaj argumentoj en la sesa kaj sepa chapitroj. Vere la autoro ne volas la malaperon de la shtatoj, sed li pledas pri komuna konstitucio kaj obeo al monda legharo, afero kiun nuntempe mi konsideras ne realisma, char tio signifos abolicii la diversajn jurajn kaj jurisdikciajn sistemojn.

    Certe jam ekzistas spacoj deklaritaj kiel havajho de la homaro au je ties intereso (marfundoj, la ekstera spaco, Antarkto) kaj por atingi la dauran deklaron de aliaj spacoj, ni devus atendi la veran agnoskon de la homaro kiel subjekto de internacia juro. Nur tiam oni kreos fortan registaron agantan je la nomo de la homaro kaj povos alveni la momento por mondregistaro kaj komuna lingvo. La internacia juro historie evoluis kaj daure evoluas al estonta koncepto pri la homaro, ghi evoluas al pli granda nombro da devigaj normoj por la tuta komunumo, estas starigita internacia Krima Kortumo por jughi krimojn kontrau la homaro, inter aliaj, sed mi pensas ke estas tro frue, kaj eble s-ro Glossop tiel akceptos ghin, konsideri kiel facilan la transiron de la shtata suvereneco al tutmonda sistemo, pensante ke la homaro anstatauos la shtatojn. Tamen, pli malfacile, lau mia opinio, statas la afero se la shtatoj ne malaperas, kaj fakte por havi federacion ili ne povas malaperi, char la autoro pensas pri la federacia sistemo de Usono. Por tio la kreado de monda federacio estus longa proceduro kaj ghi ne povus okazi baldau. Monda federacio ne povos ekzisti ghis kiam la grandaj potencoj de la mondo decidos cedi sian suverenecon al tutmonda registaro kaj evidentas ke tio nun tute ne okazos. Pruvon pri tio ni havas en la rifuzo de Usono agnoski la jam funkciantan internacian Kriman Kortumon, au en la fakto ke ech la grandaj potencoj ne bone pagas la kotizon al Unuighintaj Nacioj, ili ofte ne obeas la Rezoluciojn, ili ignoras au flankenlasas ilin kaj uzas la vetoorajton en la Sekureca Konsilio kiam iu ajn temo kontrauas iliajn interesojn. Pro tio s-ro Glossop prave opinias ke multaj aferoj devas shanghighi, kaj ke jam estas tempo por revizii la Charton de Unuighintaj Nacioj.

    La belaj dedichaj vortoj de la verko Por evoluanta monda komunumo montras la strebojn de la autoro, char li estas utopia persono, sed ni ne devas forgesi ke utopio estas necesa por krei ion novan. Nek la malkovro de novaj mondopartoj kaj spacoj, nek la gravaj sciencaj atingoj, nek la alveno de la homo al la luno, nek la kreo de Esperanto estus nun realajho sen iama utopio. La utopio de monda federacio, kiu akceptas la malnovan sopiron de la homaro, kaj kiun genia hispana teologo kaj juristo de la dekkvina jarcento Francisco de Vitoria en sia verko De Potestate Civile esprimis per la latina formulo totus orbis qui alicubi mundi est una res publica. Temas pri la ideo de la tuta mondo, kiel publika afero por chiuj, kiuj havas la rajton juste leghdoni konvene por chiuj.

    Fine necesas diri ke speciale klariga estas la ghisdatigo, tre interesa, ankau la bibliografio aperanta en chiu chapitro, kvankam eble tro briteca, certe pro la fakto ke la unua eldono estis anglalingva.

    La libro aperas tre bone bindita kaj vere meritas esti legata de chiuj kiuj sopiras al pli paca kaj esperiga mondo.

(El Esperanto)