|  
                   "Baza 
              Esperanta Radikaro" de Wouter F. Pilger, eldonita de UEA, Rotterdam, 
              2001. Formato: 18 x 11 cm. 160 p. Prezo: 7.50 euroj. 
               
                Jam 
              antaulonge komencantoj deziris simplan vortaron Esperanta-Esperantan 
              por sin progresigi. Fine en 2001 aperis tia vortaro -- la "Baza 
              Esperanta Radikaro". Tio estas gratulinda, kaj la aperon de 
              la vortaro oni shuldas al la diligenta laboro de la autoro. 
               
                La 
              "Baza Esperanta Radikaro", kvazau miniatura PIV, enhavas 
              pli ol 2700 bazajn radikojn, kiuj estas klarigitaj per simplaj Esperantaj 
              vortoj. Per ghia uzado oni ne nur lernas vortojn mem, sed ankau 
              ekpensas en Esperanto. 
               
                Esperanto 
              estas fremda lingvo egale por chiuj, tial por komencantoj Esperanta-nacilingva 
              vortaro estas nemalhavebla. Sed iom post iom kun profundigho de 
              sia lernado de la internacia lingvo oni sentas bezonon de Esperanta-Esperanta 
              vortaro, char la Esperanta-nacilingva ne plu taugas por perfektigado. 
               
                Kiel 
              oni vidas, la baza radikaro estas tre utila al tiuj, kiuj volas 
              bone memori Esperantajn vortojn. Ekzemple, la vorto "januaro" 
              estas klarigita per: unua monato de la jaro, inter decembro kaj 
              februaro, kaj simile al "februaro", "marto", 
              "aprilo"... Aliaj ekzemploj: okulo: parto de la korpo, 
              per kiu oni vidas; orelo: parto de la korpo, per kiu oni audas; 
              nazo: parto de la korpo, per kiu oni flaras... En la "Baza 
              Esperanta Radikaro" estas enmetitaj resumaj prononc-indikoj, 
              alfabeto, gramatikaj finajhoj, kaj prefiksoj kaj sufiksoj por vortkonstruo, 
              ankau kiuj estas eksplikitaj en facila Esperanto kaj utilaj al lernado 
              de la lingvo. 
               
                La 
              "Baza Esperanta Radikaro" kondukas al ghusta uzo de Esperantaj 
              vortoj. Kompreneble, che la komenco oni trovas facila la uzon de 
              Esperanta-nacilingva vortaro, char tiam oni ankorau ne povas bone 
              kapti la sencon de chiuj Esperantaj vortoj. Tamen la konstanta uzado 
              de tia vortaro povas ech kauzi miskomprenon pri nekonata vorto. 
              Estas iuj, kiuj uzis dum sia tradukado la vorton "Ameriko" 
              anstatau "Usono", "kontroli" anstatau "regi", 
              "audi" anstatau "auskulti" kaj "vidi" 
              anstatau "rigardi", kaj ilia konfuzo de la vortoj fushis 
              iliajn tradukitajn frazojn. Se ili konsultus tian Esperanta-Esperantan 
              vortaron, kia la "Baza Esperanta Radikaro", la eraroj 
              povus esti evititaj. 
               
                La 
              "Baza Esperanta Radikaro" shajnas al mi posh-PIV. Ghi 
              estas malmultekosta kaj malpeza, ke oni povas facile ghin akiri 
              kaj porti. PIV staras sur librobreto au skribotablo, sed la radikaro 
              estas disponebla kie ajn, ekzemple dum vojagho. 
               
                Lau 
              mi la vortaro devus esti iom ampleksa kaj estus pli bone, se ghi 
              enhavus ankau aliajn ofte uzatajn vortojn, kiel "edeno", 
              "aerodromo", "damagho", "judo", "katoliko" 
              kaj "zigzago", tamen la nekompleteco ne malhelpas lernadon 
              de la radikaro, kiu enbatas en la kapon de la uzantoj la ghustan 
              sencon de la vortoj kaj tre utilas al ili en parolado, skribado 
              kaj pensado en bona Esperanto. 
              
             |