Unua-pagho >> Esperantujo >> Recenzoj

 

 

 

 


"La Unuan Fojon"

de RUBÉN FELDMAN GONZÁLEZ

    Jen nova produkto literatura de la Fondajho Afriko de UEA: 40-pagha interesa libreto bone prezentita, kun facile legeblaj verkajhetoj de 23 togolandaj esperantistoj pri situacioj spertitaj por la unua fojo.

    Jean-Louis Basile Agbolo estas unu el tiuj verkintoj, kiuj povas skribi belegan poemon per tre malmultaj kaj kortushaj vortoj (pagho 31). En la pagho 34 vi eble ridegos laute, kaj kulpos Kbeglo Koffi. Post nur unu pagho okazos nekredebla dramo.

    Esperanto estas chi tie simpla, fundamente Zamenhofa, kun kreive novaj vortoj, sed tute kompreneblaj. La autoroj parolas mallonge, sed alloge pri spertoj dum la unua fojo, ke io okazis. Komikaj okazajhoj staras antau kaj post tre dramaj, dolorigaj, misteraj kaj ech timigaj situacioj. Ekzemple la neklarigebla urba pafado en Lemo, chefurbo de Togo, en la 11-a de augusto 1999, kun multaj homaj mortoj, malaperoj kaj dom-detruoj.

    Mia surprizo estis vidi la similecon inter Latinameriko kaj Afriko, kies landoj suferas similajn rabojn kaj perfortojn dum almenau la lastaj kvin jarcentoj.

    Tiu fakto de la urba pafado rememorigis min pri Argentino de la 60-70-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam pli ol 30 mil samlandanoj subite kaj neklarigeble absolute malaperis. Degbe, unu el la verkintoj, diris: "Mi nun konsideras, chu iam alifoje mi vizitos tiun urbon."

    La libreto rememorigis min pri la grandaj emocioj, kiujn mi sentis, kiam mi, 15-jara, komencis posedi Esperanton, kiam mi ricevis la unuan leteron de eksterlando, kiam mia patrino devis iri al la policejo por klarigi, kial mi ricevis tiom da leteroj el eksterlando (supozeble tre politike "danghera" afero en Argentino), kiam mi instruis la unuan kurson de Esperanto en Santa Fe, Argentino, por 92 gelernantoj, (preskau chiuj pli aghaj ol mi), kiam mi partoprenis en la unua (por mi) Esperanta Jar-Kongreso de Argentino, kaj ankau kiam mi komencis la Pasportan Servon en Argentino en 1966.

    Mi ankorau esperas partopreni en mia unua Universala Kongreso de UEA.

    Chi tiu libreto "La Unuan Fojon" estas tre dolcha, char ghi kombinas la spertojn de la 23 autoroj kun propraj spertoj en similaj situacioj.

    Por resumi mian impreson pri la libreto, mi anoncas, ke miaj 6 gelernantoj de la elementa kurso de Esperanto en Meksikio finos ghin en junio 2002, kaj en julio ni komencos progresigan kurson per "La Unuan Fojon" de la Fondajho Afriko de UEA, uzota kiel mallonga progresiga lernolibro.