Unua-pagho >> Esperantujo >> Recenzoj

 

 

 

 


Kolekto absolute leginda

de JORGE CAMACHO

    De nenie kun amo... Elektitaj verkoj. Iosif Brodskij (1940-1996). Kompilis Mikaelo Bronshtejn. El la rusa kaj angla trad. Grigorij Arosjev, Mikaelo Bronshtejn, Kris Long. Moskvo: Impeto, 2001. 159 paghoj. 20 cm, kun fotoj. 7,50 euroj.

    La verko konsistas el du partoj: 37 poemoj de Iosif Brodskij (1940-1996), eble la plej grava postmilita poeto rusa (Nobel-Premio pri literaturo en 1987), kaj membiografia proza teksto, 43-pagha, pri lia vivo kun la gepatroj antau la ekziligho el Sovetio al Usono en 1972.

    Mikaelo Bronshtejn en sia prezento diras: "Nu, mi ne volus ech aludi, ke verkoj de Brodskij - same poeziaj kaj prozaj - estis simplaj en iu ajn vivoperiodo. Simila aserto estus plena mensogo. Estas serioza poezio, kiu postulas atentostrechon dum legado, sufiche altan kleron gheneralan, erudicion kaj la emon por serchi la solvojn por multaj enigmoj. Estas metafiziko, jes."

    Sukcesas la tradukoj el versoj blankaj kaj liberaj (ekzemple Soneto, Halto en dezerto, Dedichita al Jalto). Male, tiuj el rimpoemoj impresas malflue, malbele, malnature, malpoezie: Autuna kri' de l' akcipitro, Evoluigante Platonon ktp (notinda escepto: Profetajho). Kredeble tio shuldighas ne al la hermetismo de la autoro, sed al la rebuseco de rimfidelaj esperantigoj fare de neprofesiaj sekvantoj de la dogmoj de Parnasa Gvidlibro, pretaj oferi sencon kaj signifon de poemo por kompletigo de rimkvaro, por konservo de spondeo. Chu ne preferindus senrimaj redonoj por versoj de poeto, ni diru, tiel konceptisma? Alivorte, chu maleblas alia fideleco?

    En la senriproche tradukita (supozeble el la angla) prozajho, sobra medito pri vivo, tempo, memoro kaj morto, elstaras la serena, observema, ironia, saghe pesimisma stilo de Brodskij. Temas pri verko absolute leginda, pro kiu sola nepras acheti kaj legi chi kolekton.

    Fine: kiam, kiel kaj kial li legis poemojn al Esperanto-publiko? Chu ne eblis unuecigi la signifon de alie tra la tuta volumo? Kaj chu vere Hamurabo (PIV-a transskribo) estis "caro"?!

(El Esperanto)