Prenu
plu. Koffi Gbeglo. Eld. SAT-broshurservo/Laute!,
Beauville, 1995. 113 paghoj. Prezo ne montrita.
Shajnas,
ke la plej populara libreto pri gramatiko por progresantoj, plene
en Esperanto antaue estis La
tuta Esperanto de Henrik Seppik. Kiu neniam legis
la gajan Kiel Kolumbo
malkovris Amerikon en tiu libro, tiu tuj kuru al
la unua libroservo kaj eklegu ghin! Pro tio li ridegos kaj... revizios
siajn konojn pri participoj! Au finfine komprenos ilian logikon...
Nun
ni havas ankau Prenu
plu de Koffi Gbeglo. Ghi estas pli moderna (kompreneble)
kaj pli facile legebla pro malpli da detaloj kaj temoj; plue, la
humuro estas malsama. Ankau ghi estas verkita Esperante. Post ghia
trastudo komencantoj povas aliri jam la faman kaj bonegan libron
ABC-gramatiko de
Esperanto.
Prenu
plu estas samtempe pli facila kaj pli malfacila por
lerni gramatikon. Kvarmonataj komencantoj ja kapablas uzi ghin,
kondiche, ke ili jam regas la 16 rugulojn de la Fundamento, bone
prononcas kaj flue legas. Komence, ili legos en kurso por kontroli,
ke ili jam kapablas kompreni la enhavon... kaj fine alkutimighos
foliumi ghin.
Tiu
libreto estas vere agrabla. Jes, ja, ghi vere estas! Imagu - tra
tri partoj, oni unue revizias la Esperantan gramatikon, due stampas
en sia memoro gramatikajn rimedojn kaj trie plirichighas pro la
aldonajhoj.
Oni
facile marshas tra dek du "lecionoj", proverbo trovighas
komence kaj fine de chiu leciono. Sed chiun lecionon la autoro adapte
kaj malsame prilaboris, zorgante pri la plej efika prezento. La
reguloj estas nete klarigitaj, la vortoj kaj la frazoj estas facile
legeblaj kaj kompreneblaj, la stilo estas lerta.
Cetere,
multe da ekzemploj permesas pli facile kompreni la tuton; malfacilan
ekzemplon klarigas bazaj frazoj. La ekzercoj estas simplaj kaj efikaj.
Mankas nur korektoj fine de la libreto; ja, bedaurinde, ofte oni
laboras sola...
Dum
foliumado oni malkovras jen mnemonikan frazon, jen komparon, jen
poemeton, jen anekdoton, jen sharadon, jen divenajhon, jen problemon,
jen konsilon... Kaj eble pecetojn de Afriko...
Novbakitoj
alproprigas al si la materialon per klarigoj kaj ekzemploj, facile
memoreblaj kaj ofte reuzeblaj! Kaj fine, ili forgesos la gramatikon
por libere eniri en la legajhon kaj ghui la verdan etoson!
(El
Monato)
|