Mondoj,
red. Tomasz Chmielik, Georgo Handzlik kaj Sten Johansson. Bielsko-Biala:
Eldonejo Kleks, 2001. 216 p. Bind. 16,50 euroj, triona rabato ekde
tri ekzempleroj.
34
originalaj esperantlingvaj noveloj de 30 verkistoj el 19 landoj,
plejparte europaj, kaj kelkaj kontribuoj el Amerikoj, Afriko kaj
Australio. La noveloj estas ghenerale nelongaj, kun kelkaj esceptoj,
kaj estas bone elektitaj. Bedaurinde, abundas komposteraroj, kvankam
nur unu-dufoje ili nekomprenigas la legadon. Tamen pli adekvata
provlegado estas tre dezirinda.
Mi
rekonis kelkajn el la noveloj el la Belartaj Konkursoj de UEA, kiujn
kiel jughisto en la prozliteratura fako mi jam antaue legis kaj
multe shatis. Plezurigas ke ili nun haveblas en libroformo. Lau
mia propra gusto, elstaras inter la noveloj Familio
Pork de Jorge Camacho; La
islanda vortaro de Ronald Gates; La
reveno kaj Renkontigho
kun la morto de Zora Heide; Vivo
kaj morto de Neologismo de Sten Johansson; La
pluvo en Chenstohhovo de Lena Karpunina; Heinz
estas mi de Trevor Steele. Nur tre malmultaj el la
noveloj shajnas al mi neindaj, pro sia propagandemo pri Esperanto,
pri ekologio, pri moraleco, k.a. En literatura kolekto oni ne anticipas
esti surshutata per senkasha propagandado pri iu ideologio. Sed
facilas ne relegi ilin, kaj anstataue refrandi la literaturajn gemetojn.
Nu,
neniu el la noveloj estas Nobel-premiindajho. Tamen pluraj el ili
spegulas la altan kvaliton de la plej bona esperantlingva verkado.
Mi ne povas ne mencii, tiurilate, veran gemon, Vivo
kaj morto de Neologismo de Sten Johansson, kiu ne
nur abunde ridigas la leganton, sed ankau sukcesas pensigi. Sed
tio ja estas la esenco de vera komikajho, chu ne?
Aliflanke,
Heinz estas mi
de Trevor Steele estas eble la plej pensiga el la noveloj. Estas
neklare, vershajne lauintence, chu la autoro celas priskribi spertojn
de renkontigho kun reenkarnighoj pasintaj kaj estontaj - vivdatoj
de kelkaj el la mioj, kiujn li renkontas, inklinas nin supozi tiun
interpreton; aliflanke, aliaj aludoj pensigas pli pri la multeco
de la personecpartoj, kiuj sin montras ekstremforme en kazoj de
multpersoneco troveblaj en psikiatraj studoj, kaj en la konsultochambroj
de psikanalizistoj. Estas dirite en la verko ke la verkanto ne kredas
je karmo, do ni rajtas elstreki tiun hipotezon. Nu, chu ni ja rajtas
trovi en chi novelo la vidpunkton de Trevor Steele mem, kaj ne nur
literaturan fikciajhon? Mi emas pensi pri tio ke Trevor kutime bazas
siajn novelojn sur propraj vivspertoj, malmulte au tute ne kashshanghitaj.
Negrave kiel oni konkludas, la novelo estas, kiel mi jam diris,
pensiga kaj pripensinda.
(El
Esperanto)
|