Poezion
kaj Historion faras Vento, asertis la hispana bardo Leon Felipe.
Jes, Vento, movo, fluo, jen milda, jen impeta, sed chiam nedominebla,
nedresebla. Kaj kaprica. Kiu povus diveni la kialojn de Vento? Chu
la poeto mem? Plejofte, ne. Plejofte la poeto, objekto de ciklonaj
vorticoj, de zifiraj splenoj, au de brizaj karesoj, nur klopodas
koni kaj komuniki sian forrabighon, sian langvoron au sian ekstazon.
Poeto estas sklavo de la ventoj.
Tial,
ghenerale, prologoj al poemaroj ne multe sencas. Eventuale ili proksimigas
al la medio kaj klimato de la kreajho, sed ne al ties kerno. Al
kelkaj biografiaj -- supozataj shlosilaj -- facetoj de la artisto,
sed ne al ties intima motivado. Kaj, ordinare, prologoj emas al
tralupeaj panegiroj kaj al pledoj. Absurde. Char poeto, kiel apostolo
de la poezia kreado -- t.e. de la rigora aventuro koni kaj de la
mirinda solidaro komunikighi -- sin defendas au kondamnas mem per
la propra verko.
Chi
mian enkondukon mi ne pretendas escepta. Per ghi mi celas nenion,
krom simpla skizo de miaj personaj -- do, vershajne, ech misgvidaj
-- intuoj pri la versoj (kaj prozajhoj) chi-volumaj. Nenion mi povas
aldoni al la magraj sed elokventaj biografiaj notoj pri la autoro,
legeblaj en Esperanta Antologio: Nervi, Mauro (1959-). Italo;
studento. Esperantisto de 1975. Premiighis en diversaj literaturaj
konkursoj. Verkoj: La turoj de l' chefurbo (poemoj, rakontoj,
dramoj, 1978); Blinda ermito (traduko, 1979). Tial, ke
nur hazarde kaj urghe mi taskighis kiel enkondukanto de Havenoj,
preskau nenion mi povas diri pri ties eksterpoeziaj detaloj. Nur
ke ghiaj eroj vidis la lumon inter 1979 kaj 1996, kaj ke la plimulto
el ili aperis dise en gazetoj kaj antologioj (i.a. Esperanta
Antologio). Neniam incenson, sed sinceran efluvon de admiro,
oni vidu en miaj vortoj de entuziasmo al la nervia poetiko. Nenian
galon oni elspuru el miaj frazoj. Ja en chi kolekto, kiel en ajna
artajho, ne mankas sedoj kaj tamenoj. Miaopinie, literatura kritiko,
char salubra por la bona farto de beletro, nepre farendas, tamen
alikadre.
Plej
probable, do, chi antauparolo alportos utilon apenauan. Sed kia
estu ideala antauparolo? Nu, tia, ke ghin forblovu la verko mem
per sia esprimforto.
Surprizo:
trafi la lirikan universon de Mauro Nervi signifas ekspertadi surprizon
post surprizo. Unue, pro ghia aktualo, tiel malofta, ve! che nia
chi-tiama poetaro, ghenerale alkrochita al pasintjarcentaj matricoj.
Aktualo esprima,
chi poemon sekrete
kaj silente regas.
Kiel
plastika vortfiguro:
obstine haltas
rememor' hezita,
kvazau muziko che trilad' kadenca.
Kiel
esenco:
morton akceptos
ni, naturkonkorde,
kaj nian korpon milda akvo flegos,
tiel, ke legitime kaj praorde
nur morto, morto kaj muziko regos.
Muziko
kiel arta esprimilo, kun kiu la poeto strebas identigi la poezion
fone, forme kaj substance: Hhoralo; Suito por baroka fluto (Preludo
-- Ario -- Sarabando -- Menueto I-II --
Jhigo).
Surprizo
el la profundo de la nervia lirika kosmo, el la transcendo de ties
pripoeziata materio, el la rezoluto kaj aplombo, per kiuj la juna
poeto modlas chiun materialon. Kaj starigas propran sistemon de
simboloj kaj poeziaj koordinatoj. Kaj transsaltas la parnasisman
barieron por instalighi sur la, feliche, chiam pli kulturata grundo
de l' o esenca.
En
Havenoj ni konstante trovighas antau ia angoro: la homo,
kaj antau ia stato: la stato de homo nekontenta. Ekzistencialismo,
jes, palpebla en sia pleja diverso grada kaj harmona: skeptikismo,
pironismo, pesimismo, despero... La homon kvintesencas blindulo,
kiu vagas al enigmaj celoj, kiu ignoras kaj la bonon kaj l' malbonon.
En Kio restas tia paradigmo funkcias metafore:
Kontrau chi firmamento
superflua
ni febre stokas versojn kaj figurojn,
por finrezulte regali la morton
per unu breto pli; la vibra kordo
mutighos, kaj la vortfatrason vane
la homoj manipulos.
Pli
originala, plej sugestia, medola, prezentighas la asociado homoshipo
kaj ties homologa vivo-haveno. Tiel, ke ili akiras chi-verke alegorian
valoron. En Songho pri shipoj kaj La nokto la poeto
specife disvolvas chi duoblan paralelecon. Sed chefe chi lastan
poemon, kardinalan en la kolekto, oni legu tre atente, lante, gustumante
chiun vorton, chiun tropon, chiun sonoron, malgrau la genciana amaro,
kiu el ili elbordighas. Komence ne lasu vin invadi de tristo. Ne
en la nokta nigro au en la fulgo havenkaja kushas la mjelo de la
morno. Atendu la alvenon de shipo, de oceanshipego. Che ghia
apero, rigardu tra la poeta kamerao. Ties altpova zomo proksimigos
vin al chiuj anguloj kaj iloj surferdeke. Pli suben, pli enen. Aperturo.
Kruta shtuparo kondukos vin internen. Vi vidos koridorojn, pordojn
kaj chambrojn kvazau suspensii en solo kaj en sombro. Sed ne haltu.
Pli enen, pli suben. Vasta holdego, kaj en ghi la kargo: stakoj
da pakajhoj. Pli suben ankorau:
ankorau pli malsupre
kaj pli fore,
kie la holdpavimo deklivetas
al bilgho (kaj l' piedo jam ekvadas
en la malpura akvo grasmakula),
tie, en fundo, kie jam ne shmacas
la noktaj ondoj kontrau la shipframo,
tie sidadas homo, kapenmane,
kaj kashauskultas sian pensrumoron
kvazau insekto sur vitral' pregheja.
Jen
kie kaj kiel la poeto lokas la homan konscion. Pliaj komentoj superfluus.
Do ni transiru al la nervia alternativo, al la nervia maniero eltiri
sin el la vivdoloro. Chi-perspektive sin trudas tri vojoj: suicido,
rezignacio au ribelo. Nu, la unuan la poeto ech ne aludas. Lian
starpunkton pri la homa esto kaj stato ade modulas vivakcepto. La
du ceterajn li rigardas en dialektika konfrontigho kaj elektas jen
unu, jen la alian, lau sia momenta animagordo. La rezignacia Nervi
sin dekantas al sensismo kiel rifugho.
En
Fikcie ni trovas lin trankvile auskultanta la ritmajn
shmacojn de l' akvo kontrau la kareno. Fine de La nokto
li antaughuas baldauan tushadon de humida musko. En Ario kun
Da Capo li perceptas surbrake dolchajn herbopikojn. Musko,
herbo, mimozo, kamparo, agro¡... ekghermas el la versoj
senskarese, bonfare, pozitive, kontrau la misauguraj kaj negativaj
petrolo, rusto, asfalto, kamiono... Nome, la naturo, kiel
provizora konsolo, fronte al la tekniko, kiu senigas la homon ech
je la eblo leki al si sian ekzistovundon. En Havenoj ambau
serioj da terminoj atingas la kategorion de simboloj.
Malgraue,
chio chi konsistigas la reverson de la nervia rezignacio. La averso,
la sugesto plej forta kaj insista havas dinamikan komponanton, kiu
signas alidirekten. Ghuste al la sfero de la songho:
... chio perfektas
en sereno,
kiun nur songhoj (kaj ne revoj) povas krei.
Ja
songho ne kiel surogato de vivo, sed kiel fakto pli viva ol la vivo
mem. Fakto ekstera al la simpla revo, transa al la simpla dormo.
Fakto krea kaj transforma, kia estas, i.a., la poezio:
--------Kion
poetoj streche kaj anksie
--------dum la jarcentoj vartis,
interplektis,
--------por trompo de la homoj
laumetie
flege poluris, zorge trainspektis,
tio farighis la real', kaj sole
tion objektoj pale shajnreflektis.
Tielas
la pria vortumo de la juna Nervi en Tri decidoj de Narciso.
Sekvas bildludo belega kaj plastika: bildoj realaj kaj spegulaj
intermiksighas en la akvo de lago. Kie do la limo inter fikcio kaj
realo? Jen tipe nervieca demando, fundamenta en Havenoj,
kiun la artisto formulas kvazau pikture, per tekniko analoga al
tiu de Dali en lia samcela surrealisma pentrajho Cignoj reflektas
elefantojn. Fine la poeto ne nur difinas la limon, sed ech transiras
ghin kaj reasertas:
Postrestos la
reflektoj: la cetero
ja estas trompolud' marioneta.
Fumo
ekzemplas alian songheskan staton, do liberigan chi-kuntekste: halucinon.
La verkisto priversas efektivan au imagan travivajhon sub la efiko
de kokaino. Kaj la poemo plenighas de koloroj, legeblas la leksemo
amuz, tiel rara -- se ne diri escepta -- en la libro, flavgajas
foliar' de helianto, cheestas la suno kaj chio ricevas viglan
taglumon, kontraste kun la nokta obskuro kaj kun la matenaj au vesperaj
heloj -- ordinare glaciaj, brumaj -- plej kutimaj che la itala poeto.
Ni
trafis do la cipon inter la terenoj rezignacia kaj ribela. Chu ne
ribelo blinkas en la drasta konkludo de Narciso? Chu ne en la alloga
elmontro de la songheskaj dimensioj? Jes ja, ia ribelo, tamen sena
je venghemo au malamo. Chi lastaj absolute fremdas al la nervia
situo antau la ekzisto.
Frandu
la nauversan Odiseo kaj aperceptu, kiom da digno emanas el
la aventuremo senfina kaj senutila de la protagonisto, chiam preta
al ankoraua malvenko preter niaj horizontoj. La odiseo --
la homo -- pli proksima al la sizifo de Albert Camus kaj al la venkita
donkihhoto de Leon Felipe, ol al la eposa heroo de Homero.
La
ribela Nervi lokas sin lau la nivelo de siaj samspecanoj. Sen elitismo
kaj aroganto. Sed ankau sen kompatoj molachaj au larm-ekscitaj.
Liajn skoldojn kontrau la emo rutini, farnienti, poltroni au struti
antau la kosma maljusto, li jhetas ne al difinita ulchjo au ulinjo
sed al la homa kondicho. Do ankau al si. Al la riprochinda parto
de si. Lia vocho tembras ontologie. Lia protesto celas la ekziston
mem, kiu lasas la homon nefinita, terure senscia, perpleksa kaj
sola antau la ununura fakta vero: la morto.
Tia
tembro senseblas ech en la ne tre oftaj okazoj, kiam lia rigardo
turnighas al specife sociaj situacioj. Ekzemple, en Junin,
kie la bardo incitas subprematojn revolucii kontrau tiraneco. Eh
en Ringo forrulighis, fresha poezia kapriolo en kleo surrealisma,
audeblas tia ehho:
Vi scias kaj ne
scias. En chi vintra posttagmezo
gitar' muzikas, kaj ringo forrulighis,
tintas shlosilo, kaj regho falas sur la shaktabul'.
Sed
ja en la plimulto el liaj kontestaj elplumajhoj la ontologia tembro
eklipsas ajnan pli konkretan -- plurfoje ankau eblan -- interpreton
de lia ribelo. Turingio 1982 plej impone reprezentas la poemojn
tiutonalajn. La poeto nin kunvokas meze de tia placo enorma kaj
dezerta, kia li konceptas la vivon. Pluvas kaj noktas, sed ial li
elektis la sojlon de l' tagigho. Kial? Kial tia koncedo al la espero?
Atendu. Ekzamenu dume la vitrajhojn de la chirkauaj butikoj. Transe,
manekenoj, kvazauhomoj vaksaj, en rideta pozo, vidas tra l' vakuo
por ni neatingeblajn paradizojn. Sed, atentu, jen subite aperas
iu el la ombro. Vera homo. Rimarku, ke li lamas. Tamen li vojas
al la kamparo. Favora auspicio, lau la simbola sistemo de
nia beletristo. Kaj tiu homo grimpas sur fraksenon. Kaj tiu
homo ekkrias longe, solene. Jen, finfine, la hiko de la afero.
Tiu ribelkrio. Tiu krio elpuriga, tirata kaj majesta, che kies vibroj
vekighas ia auroro esperdona - kvankam sen klaraj profiloj.
Tian
tutmondan shrikon la poeto surprenas kiel propran. Nome, li solidaras
kun ajna sufero aliesa. Kun Maria, gaja satirus' de l' antauurbo.
Kun la enkondukighintoj, kies vortojn li volas audi apudmare
en Lau simpla tono... Kaj tial Havenoj impresas kvazau
korusa koncerto. Ne strange, do, ke la autoro titolis hhoraloj kelkajn
el ghiaj pecoj, sendube por akcenti ghuste tian hhoran karakteron
de la verko. Kaj ke en ghi la muzikan analogion plej vigle sugestatan
markas baroka referenco. Ja barokaj muzikskemoj permesas plej varian
gamon de sentoj kaj nuancoj. Ne skandalighu amantoj de stereotipoj
kaj shablonoj. Kiu gurde epitetas matematika la arton de Bach, tiu
temperu siajn sensojn lau, ekzemple, lia Largo ma non tanto el
Re-minora koncherto per du violonoj kaj malkovros tutan konstelacion
da delikataj animaj resonancoj. Kiu etikedas pompa la arton de Vivaldi,
tiu lasu sin envolvi de, ekzemple, lia Andanto el Do-majhora
koncherto por mandolino, kaj lin envultos la lirika sublimo
de l' o simpla.
La
versoj en Havenoj, kvazau kanteroj de senfina baroka vochkanono,
evoluas spirale chirkau la akso de la vivangoro. Kiel dirite, la
poeta vocho ludas kiel unu plia en tia spiritskua hhorado. Rafinita
vocho kun registroj universalaj. Vocho fora al chio anekdota kaj
sentimentala. Vocho de homo ade serchanta la radikon kaj la fonton,
la profundan veron de sia ekzistada destino. Fone kaj forme Nervi
varpas sian dirkielon laulonge de pluraj poemoj, kie la donitajhoj
shajnas kunflui en apertan finon. Chio impresas kvazau li proponus,
ke starigho kaj nodigho kunprenu la leganton ne al unuflanka elnodigho,
sed al nesolvo, al fino tia, ke ghi lasu aperta la shancon reveni
al la poemo. Shajnas, ke por Nervi, samkiel por la hispana poeto
Pedro Salinas, cetere antipoda - teme kaj tone - al la italo, la
poezio kiel esprimrimedo disponas unikajhon, "tian superan
formon de interpreto, la miskomprenon", "Verkite, poemo
pretas, sed ne finighas; male, ghi ekas, serchas alian en si mem,
en la autoro, en la leganto, en la silento". Chu kompleta nekompreneblo,
do? Ne, sed komprena multflankeco, latenta preter la intenco de
la poeto kaj preter la humoro de la leganto, kiu iam deziros kompreni
iel kaj alimomente - alie, farante el la multflanka propono personan
konsolon.
Kaj
kio pri la stilo? Chu ankau literature Havenoj barokas? Gheneraltrajte,
ne; distie, jes. Ankau chi-punkte mi faras inviton al senklishigo.
Barokismo bizaras nur, se praktikata de bizaruloj. Legu Soledades
(Soloj), de Gongoro, per sennubaj okuloj, kaj vi konvinkighos, ke
en ghi chia tensio au distordo, chia vorta eskvizito, chia bildopunto
havas kiel poluson ne achgustan pucon sed pure poezian afekcion.
Kaj delektighu. Legu samagorde la senkomparan Cigna romancaro,
de Lorca, kaj el ghia gongoreco vi ricevos la plej nudan kaj autentan
pulson de la andaluza animo. Nu, ghuste tian konotacian ercon de
la baroko Nervi ekspluatas laubezone:
luno el parafino
nin rigardas
grimace super ondoj kaj antenoj,
epitalamo de sapfoaj versoj
mortintaj; autobusa brukoler'
konfliktas kun la nokta helkristalo...
Stile
do, samkiel versforme, Nervi montrighas saghe eklektika. Liaj versoj,
vera regalo por la poezia sento, jen barokas, kiel la jhus cititaj,
jen rekte kunmetighas en akordon sobran, firman, neatenditan:
Kaj sur la shaktabulon
de shia ironio
mi jhetas do la loton de miaj versoj; jen,
ke shi ridetu, ke shia simpla kaj dura simetrio
mirinde reokazu, super chia mondkonfuzo.
Surrealismon
li beltakte dozas. Plejofte li shatas hermeti, jen por ludi per
ambiguo (Kairo), jen por barikadi sian memon au sian intimon.
Ja lia lirismo ne konas senvestighojn. Lian gradon de memdiskreto
ilustras la fakto, ke la unusola dedicho en la tuta kolekto tekstas
jene: Dediche al R.F.
La
ghisnunaj komentoj venigas nin al la konkludo, ke la nervia vocho,
unu el la plej nuntempecaj, personaj kaj beltembraj el la esperanta
parnaso, trilas pli nord- ol sud-europeske. Tia simpligo miaflanka
celas nek pritaksen nek riprochen: shovinismojn mi ja abomenas.
La diversaj temperamentoj kaj sentivoj -- pli-malpli respondaj al
geografiaj parametroj -- antau ajna manifestigho de la arto, donas
al tiu ghian splendan bunton, shirmindan kontrau banaligoj folklorismaj
au ekzotismaj. Se chi-kuntekste eblas paroli pri nordo kaj sudo,
au pri kulturoj de la spaco kaj de la tempo, au de Apolono kaj Dionizo,
respektive, la nervia verkaro plejparte iel pozicias che la unua
regiono. Kaj tion mi mencias kiel kroman surprizon. En Post jarcento,
poemo de difinoj -- Poezio estas / fizika lerto kaj sento de
malpleno --, esperantisma antipoemo suka, meditsprona, multrivela,
, la poeto mem eksplicite alprenas tian pozicion kaj jene metaforas
chi du diferencajn esprimivojn:
... fridan mistralon
ni amas, kaj serenan
chielon, kontrau siroko kaj chia suda vento.
Ja
kuriozas, ke la simbola universo de chi, ni diru, apolonano kaj
tiu de Garcia Lorca, unu el la plej puraj dionizanoj, intersekcas:
che ili ambau la luno kaj la steloj perdas sian konvencian bonauguran
signifon kaj transighas al elementoj de perturbo, al signoj de fato,
kies efiko sur la homon kaj la ajhojn plejofte misas. Chu simpla
hazardo au asimilo de la andaluzo far la italo? Interese, chiukaze.
Krom
poemoj, ankau du prozajhoj konsistigas chi libron: Anna kaj Konstanze
kaj La legendo pri Marko Keller. Alta prozo. Prozo de poeto,
kvankam ne poezia. La rakontan modalon de beletro Nervi imbrikas
sur la poeman por plifirmigi du nordojn, du zorgojn, du obsedojn:
realo kaj fikcio intermiksighas tiel, ke oni ne povas distingi unu
disde la alia: nescio kaj rutino faras el la homo vanan pasion;
homi egalas angori.
Chu
ankorau pli? Multe pli. Tamen nun mi metu la finan punkton. Jam
temp' esta'. Jam plenas la glasoj, kaj la vino shaumas. Bele,
se baldau eblos sapori lastepokajn produktojn de la nervia arto!
Bele, se chi antauparolo forblovos Havenoj mem per sia esprimforto!
Sanon
kaj poezion!
|