Unua-pagho >> Esperantujo >> Recenzoj

 

 

 

 


Esperantighis la dramo "Fulmotondro"

de RIMO

    FULMOTONDRO: Dramo verkita de Cao Yu, esperantigita de Liu Caisheng, eldonita de la China Esperanto-Eldonejo, 1997. Formato: 21X14.5 cm. 135p. Prezo: 10.00 USD Sendokosto: 3.00 USD.

    "Fulmotondro" estas majstroverko en la historio de chinaj dramoj. Siatempe la autoro estis juna studento. Oni devas atribui la sukcesan aperon de la dramo al Bakin, nun honora prezidanto de la China Esperanto-Ligo. Antau publikigo de la dramo Bakin jam estis verkisto, ghuante grandan famon en Chinio. Li legis la manuskripton de "Fulmotondro" kaj rekomendis ghin al la trimonata revuo "Literaturo" kaj dank' al tio la dramo eldonighis en 1934. Rememorante tion, li diris: "Mi kun larmoj legis la dramon kaj unuspire tralegis ghin. Vere, mi larmis, tamen post legado mi sentis min tre komforte kaj naskighis en mi sopiro kaj forto, kaj mi volas fari ion por helpi aliajn senegoisme per mia forto."

    La dramo estis alte taksata de la literatura rondo tuj post sia eldonigho kaj post nelonge ghi surscenighis en Shanhajo. En 1935 ghi estis ludita trifoje en Tokio. Poste eldonighis ghia japana versio.

    Tiu 4-akta dramo prezentas la socion kun la familio de Zhou Puyuan, prezidanto de la direktoraro de iu karbominejo, kiel centro. Ghi priskribas ankau rilatojn inter liaj familianoj kaj konfliktojn inter kapitalistoj kaj laboristoj.

    La dramo prenas nur du lokojn kiel sian ejon, t.e. la salonon de la hejmo de Zhou Puyuan kaj la hejmon de Lu Gui, lia servisto.

    Ghenerale oni nomas "Fulmotondro" familia dramo. En ghi viglas membroj de du familioj: membroj de la familio de Zhou kaj tiuj de Lu Shiping. Per elstara realisma manovro ghi priskribas la familiajn implikajhojn de tiuj du familioj kaj profunde montras iujn aspektojn de la tiama china socio. La familio de Zhou kaj tiu de Lu estas tipaj en la china socio en la 20-30-aj jaroj de la 20-a jarcento. La unua sukcese transformighis el la feuda en la kapitalistan, dum la lasta formighis en la drasta socia shanghigho.

    Zhou Puyuan estis kapitalisto kun fortaj feudismaj trajtoj. Por akiri monon li faris multajn malnoblajhojn. Li estas ekspluatema, hipokrita kaj malica. En Harbin li kontraktis pri pontokonstruado, intence detruis la digon kaj dronigis 2200 kuliojn en furioza torento, dume li gajnis 300 juanojn el chiu mortinta kulio. Li kruele ekspluatis ministojn. Ne povante toleri lian ekspluatadon, la ministoj strikis, sed li komplotis kun policistoj, subachetis reprezentantojn de la strikantoj kaj sufokis la strikon.

    Pro sia volupta bezono, kiam li estis juna sinjoro, li perfortis junan kaj belan servistinon Lu Shiping, kiu naskis du filojn por li, sed tri tagojn post la naskigho de la dua filo li elpelis shin el la hejmo por edzighi al richa fraulino. La unua filo estis restigita che li kaj la jhus naskita estis forportita de Shiping. Pro malespero Shiping sin jhetis kune kun la bebo en riveron antauvespere de la Printempa Festo, sed estis savita. Zhou Puyuan kredis, ke shi mortis, kaj faris multajn afektajhojn, shajne li tre karmemoris shin: Li diris, ke li chiam prenis shin sia legha edzino kaj respektis shiajn kutimojn. Li konservis chiujn meblojn shatatajn de shi por memori shin. Li diris, ke li volas ripari shian tombon. En liaj okuloj mono estas chiopova. Post 30 jaroj, kiam li denove renkontis Shiping, li donis al shi chekon de 5000 juanoj, char li opiniis, ke tio povas iagrade kompensi lian pekon, sed shi disshiris la chekon. "Vi neniam estos kvita kontrau miaj suferoj en tiuj jaroj," diris Shiping.

    Elpelite el la hejmo de Zhou, Shiping baraktis en fremdaj lokoj kun sia infano. Por vivtenado shi almozis, flikadis por aliaj, laboris kiel servistino kaj faris pezan laboron en knabina lernejo por 8 juanoj chiumonate sub la kondicho viziti sian familion en chiu dua jaro. Por vivtenado shi edzinighis dufoje kaj multe spertis malghojon en la homa socio, tamen shi postvivis chiujn malfelichojn kaj kashis siajn malghojon kaj larmojn. Shi edzinighis al servisto Lu Gui kaj naskis filinon Lu Sifeng.

    Alia figuro en la dramo estas Zhou Fanyi. Sur la scenejo shi estas "sinjorino kun pala vizagho en bela konturo. Tamen melankolio klare vidighas sur shiaj brovoj. Malghojo brulas interne en shia koro kaj la okuloj estas plenaj de doloro kaj chagreno pro malespero de juna virino. Shi estas virino klerigita per nova eduka metodo, sed influate de la malnova etiko. Shi amas pasie kaj malamas ghisoste. Shia eksterajho estas kvieta kvazau autuna folio che vesperigho". Antau 18 jaroj Zhou Puyuan trompis shin per la sama metodo, kiun li uzis en traktado kun Shiping. En tiuj 18 jaroj shia sopiro al libereco estis sufokita, tamen shi kontraustaris al la subpremado de Zhou Puyuan, malgrau ke oni opiniis, ke shi estas malsana. Shi ne estas felicha nek virta. Shi deziregis la personan felichon, tamen deflankighis de la ghusta vojo. Shi seksumis kun sia duonfilo Zhou Ping kaj volas fughi el la familio kun li.

    Zhou Ping estas "28-jara viro. En liaj senbrilaj okuloj legighas hezitemo, malkuragho kaj kontraudiro. Li vershajne pentas pri siaj antauaj eraroj. En la nova impeto de la sento fervoro kaj pasio kiel tajdo refoje englutis lin. Lia minimuma prudento similas al velkinta brancho turnighanta en akvokirlo. Tial eraroj unu post alia trafas lin. Li chagrenighas kaj malamas sin mem. Li envias chiujn senskrupulajn homojn, kiuj audacas fari chiajn malbonajhojn. Kaj samtempe li envias chiujn kapablulojn fari grandan aferon kaj farighi 'modela civitano'..." Li enamighis al Lu Sifeng, char en liaj okuloj shi "elspiras chion, kion li bezonas. Shi estas juna, bela kaj fervora, kaj ankau iom maldelikata". Li ekhavis seksan rilaton kun shi, sed fakte Lu Sifeng estas lia duonfratino, kion li tute ne scias.

    Lu Shiping hazarde sciis, ke por laboro shia kara filino eniris en la hejmon de Zhou Puyuan, kaj ege maltrankvilighis. Shiping opiniis, ke shia sorto mem estas destinita kaj shia ununura deziro estas, ke shia filino ne sekvu shian vivovojon. Tio estas spirita apogo por shi, tial che shia foriro de la hejmo, shi atentigis la edzon neniel lasi la filinon servi en richula domo, shi diris al la filino: "Chu vi pensas, ke mi timas esti malricha kaj hontas pro nia malricho? Ne! Neniom! Mi tion tute malatentas, sed ofte maltrankvilas pro via juneco kaj timas, ke vi eliros el prudento." Tial, kiam shi informighis, ke okazis la afero plej terura por shi, shi ne povis plu elteni la atakon. Shi veis profunde: "Ho, mia chielo! Kiu kulpas? Kiu faris la pekon?... Ho, mia chielo, se vi volas puni, do punu min solan!"

    Lu Sifeng estas honesta, vigla knabino. Shi elspiras junecon de socifundaj knabinoj, sed pro shia rilato kun Zhou Ping, shi estas katenita de tragika sorto, tamen shi ne sciis, ke la amo entenas dangheron kaj la socio kun larghe malfermita fauko pretas engluti shin. Kiam Zhou Ping decidis sin liberigi el sia antaua peko, li per pli pekaj manoj kaptis sian duonfratinon Lu Sifeng. La interrilato inter Zhou Ping kaj Lu Sifeng estis ja produkto de la peka atmosfero de la familio de Zhou.

    En la dramo viglas ankau kelkaj aliaj figuroj:

    Lu Dahai, la dua filo de Zhou Puyuan kaj Lu Shiping. En la dramo li estas ministo elspiranta bravecon kaj krudecon. Li laboras en la minejo je 300 km for de la hejmo de Zhou. Li estas reprezentanto de la china laboristaro en siaj junaj jaroj kaj membro de la strik-estraro. Kun siaj kamaradoj li spontanee batalis kontrau ekspluatado.

    Zhou Chong, filo de Zhou Puyuan kaj Zhou Fanyi, 17-jara studento. Li, naiva kaj honesta, deziras sinceran amon. En la fino de la dramo li estis elektrofrapita, kiam li haste tiris Sifeng, kiu trafis elektrolikan draton. Kaj ili mortis kune.

    Lu Gui, acha servisto en la hejmo de Zhou Puyuan, chiam kajholas la mastrojn por pli da profito. Li chiam parolas trivialajn vortojn, drinkas kaj hazardludas.

    La dramo "Fulmotondro" estis ludita ne nur en teatro, sed ankau en televido.

    La apero de la Esperanta versio estas grava afero. Kaj al nia Esperanta biblioteko aldonighis nova verko, nemankigebla por la china literaturo. La traduko estas klara kaj facile komprenebla. Ghi estas tauga legajho por tiuj esperantistoj, kiuj amas literaturon, sed al la libro mankas fotoj. Chiuj, kiuj volas koni la pasintecon de Chinio kaj la orientan dramon, legu la Esperantan version de "Fulmotondro".