Unua-pagho >> Esperantujo >> Recenzoj

 

 

 

 


Amo kaj sagho donas forton

de LI SHIJUN

    LOTUS-LANTERNO: Bildrakonto esperantigita de Yu Tao, eldonita de la China Esperanto-Eldonejo, 2000. Formato 22.5 x 16.5, 112 p. Prezo: 8.00 USD sendokosto: 3.00 USD

    Diino Sanshengmu enamighis al homo Liu Yanchang kaj volis descendi en la homan mondon por vivi en amo, sed shia frato Erlang forte oponis kontrau tiu ribelemo kaj shin persekutis. Li forrabis de shi la fileton Chenxiang kaj la magian lotus-lanternon, per kiu shi protektis sin. Li ech metis shin sub monton por shin puni.

    Chenxiang klopodis elsavi sian patrinon per la helpo de simieto kaj la tera dio, kiu proponis, ke li petu helpon de la budhighinta potenca simio Sun Wukong. Chenxiang shtelis la magian lotus-lanternon el la trezora domo. La gardantoj tion rimarkis kaj lin persekutis. Chenxiang kuris en sakstraton, kie knabino Gamei lin lasis en pordon kaj savis lin. Ankau Gamei malamis Erlang, char li devigis shian patron skulpti statuon de Erlang el magia shtono.

    Chenxiang farighis junulo kaj amikighis kun bestoj en la naturo. Li trovis Sun Wukong, sed tiu chi ne volis interveni en la aferon nek instrui al li batalarton. Li vokis al la chielo por helpo, kaj la vocho de la patrino diris al li, ke sagho kaj amo donos al li forton kaj helpon.

    Chenxiang revenis al Sun Wukong kaj diris, ke li, kiel budho, ne devas resti indiferenta antau la maljustajhoj. Sun estis kortushita de la sagha junulo kaj donacis al li blankan chevalon, kiu portis lin al la magia shtono. Kune kun la vilaghanoj sub lia gvido, li ghin pushis en fajran lagon kaj la magia shtono farighis magia hakilo.

    Erlang klopodis malhelpi Chenxiang per serpentoj, sed ili estis forigitaj per la magia hakilo. Erlang lin ligis per lumshnuro, sed la magia lanterno detruis la lumshnuron per sia brilo. Fine Chenxiang dishakis la monton kaj elsavis sian patrinon. Sun Wukong formis chielarkan ponton el sia magia bastono por unuigi la patrinon kaj filon.

    Chenxiang rekunighis kun la patrino en sceno plena je amo, paco kaj harmonio.

    Tiu chi bela fabelo pri amo, sagho kaj kuragho ilustrita per vivecaj bildoj en brilaj koloroj estas adaptajho de movbilda filmo, kiu interesis multajn chinajn infanojn. Kredeble ankau la Esperanta versio interesos alilandajn infanojn. La tekstoj en facila lingvo estas tauga legajho kaj por infanoj kaj por komencantoj plenkreskaj. Mi rimarkis pokajn preserarojn, kiuj tamen ne malhelpas la legadon.