LA
FAMILIO: Verkita de Bakin, elchinigita de Wei Yida, polurita de
Li Shijun, eldonita de la China Esperanto-Eldonejo, 1999. 14.8 x
21cm. 572 p. Prezo: 22.00 USD. Sendokosto: 5.00 USD.
Finfine
aperis la Esperanta traduko de la romano "La Familio" unu el la
chefverkoj de Bakin! Finfine, char mi sciis, ke li verkis sian antauparolon
por ghi jam en 1982 en sia eseo "Unu Antauparolo", lauvice la 94-a
el sia esearo "Lauokazaj pensoj" ( mi mem tradukus tiel anstatau
"Kapricaj Pensoj" ), kiun mi siatempe legis en la japana traduko
samkiel chiujn ceterajn, entute 90. De tiam mi miradis, kial ghi
tamen tiel longe ne aperas. Sed jen mi ghin havas finfine en miaj
manoj en bonega Esperanta traduko, sendube dank' al zorga polurado
de Li Shijun. Sekve fino bona, chio bona!
Mi
do elkore gratulas tion, unue al Bakin, la autoro, kiu certe sopire
atendadis tion, poste al Wei Yida, kiu iniciatis la tradukadon,
al Li Shijun, kiu tiel majstre poluris ghin, al la China Esperanto-Eldonejo,
kiu ghin eldonis, al la china Esperantujo kaj fine sed ne malplej
grave al la tutmonda Esperantujo, kiu fine povis aldoni ghin al
sia trezorejo, por fiere montri per nerefutebla fakto al la same
tutmonda neesperantista publiko, ke Esperanto vivas kaj daure vivos
longe malgrau ne nur defetisma sed ech senbatale-kapitulacisma libreto
"Chu Esperanto postvivos la jaron 2045?" de Tazio Carlevaro.
Mi
mem antaulonge konis chi tiun romanon lau la japana traduko aperinta
jam en 1956 en prestigha poshlibretaro Iwanami, sed por honeste
diri, se imiti la dirmanieron en la Esperanta traduko, chi-foje
mi tralegis ghin kun pli granda kortushiteco kaj emocio. Mi ne scias
precize, kial. Sed mi opinias chiuokaze, ke ankau tio pruvas, ke
tamen vivas Esperanto!
La
autoro vive rakontas en chi tiu romano pri richa familio Gao en
Chengdu, la chefurbo de Sichuan-provinco, sudokcidenta Chinio, ne
longe post la Movado de la 4-a de Majo okazinta en 1919 en Pekino,
kiu lau la trafa piednoto en la libro estis: "Kontrauimperiisma
kaj kontaufeudisma revolucio, kaj ankau nova kultura movado kun
demokratio kaj scienco kiel sia standardo".
La
kvar generacioj de la familio Gao vivas sub la sama tegmento, kiel
multaj chinaj familioj tiutempaj. La avo estas la patriarko, al
kiu chiuj obeas senkondiche lau la malnova tradicio, ech la plejagha
el la tria generacio, liaj nepoj, Juexin, sed liaj du plijunaj fratoj
ne plu, precipe Juehui, la plej juna. Chi tiu ribelas rekte kontrau
la malnova tradicio, tiel ke li fine forlasas sian familion kaj
forveturas al Shanhajo por serchi novan vivon, tamen post chio finance
helpate de Juexin. Chi tiu do estas kiel tia persono sufiche komplika.
Juexin
amis sian kuzinon Mei, sed li devis rezigni la edzighon al shi kaj
edzighi al Ruijue, junulino el alia richa familio. Feliche montrighis,
ke chi tiu estas tiel ghentila kaj kompatema, ke li ech ekamas shin.
Shajnis, ke li estas felicha, sed nur shajne, char li devis rezigni
kontrauvole ankau plu studi kaj krome devis ofici en firmao de la
urbo. Plue lin doloris la sorto de Mei, kiu ankau devis kontrauvole
edzinighi al alia viro, kiu temen mortis pro malsano, des pli, ke
ili ankorau nun kashe amas unu la alian.
Mei
malsanighas je ftizo pro malespero kaj mortas je granda lamento
de Juexin. Sed jen mizero sur mizero, lia edzino, kiu gravedighis
je la dua infano, devis forlasi la hejmon kaj transloghighi en humidan
kaj malhelan loghejon trans la rivero pro la kromvirino de la avo
post ties morto, kiu lau supersticho insistis, ke alie la Grandsinjoro,
la avo, ne povas trankvile dormi en la transa mondo, kaj rezulte
malfeliche mortas che akusho lasinte post si novnaskiton.
Juehui,
la tria el la tri fratoj, amis Mingfeng, belan kaj ghentilan servistinon
en la familio, kaj estis preta edzinigi shin spite nepran kontraustaron
de la avo kaj la aliaj, sed shi instinkte antauvidis ghian neeblon.
Kaj efektive kiam shi estis devigata de la Grandsinjoro farighi
konkubino de laudire ekstravaganca, vershajne perversa, maljunulo
Feng Leshan, shi serchis helpon che Juehui, sed char li ne emis
auskulti shian petegon simple pro tio, ke ghuste tiam li estis ege
okupita per redaktado de la gazeto, kiun li fondis en la urbo kun
siaj kamaradoj, kaj per verkado por ghi, shi pro malesperigho sin
jhetis en la lageton en ghardeno de la granda domo de la familio,
je eterna kaj vana lamentado de Juehui. Li akre riprochis sin: mi
estas shia murdinto, kaj sian familion kaj la socion: ankau ili
estas shiaj murdintoj!
La
plej felicha shajnis Juemin, la dua el la tri fratoj, char li amis
sian kuzinon Qin, kiu estas junulino progresema kaj studema, kaj
al kiu li instruas la anglan. Ili jam jhuris unu al la alia, ke
ili geedzighu spite al chio, sed post nelonge ankau lian felichon
minacas la chiopova volo de la avo, char chi tiu akceptis la proponon
de tiu abomeninda maljunulo Feng Leshan, ke Juemin edzinigu filinon
de lia nevo. Kion fari? Sed Juemin ne estas Juexin, la obeema plejagha
frato. Li kategorie rifuzas la proponon de Feng kaj la ordonon de
sia avo kaj sin kashas for de la familio helpate de amiko. Kaj lian
sekretan loghlokon scias el la tuta familio nur Juehui, kiu ghin
neniel malkashas.
Tamen
fine la chiopova avo malsanighis kaj kun tio lia koro molighis,
tiel ke li diris al Juehui, ke li pardonu Juemin, kaj petas revenigi
chi tiun hejmen, char li sopiras chi tiun revidi. Juehui rapidas
alporti chi tiun ghojigan novajhon al Juemin kaj ili kune hastas
hejmen, sed ho ve, jam tro malfrue, char la avo estis jam mortanta.
Kiam
Bakin verkis chi tiun romanon, li estis nur 27-jara, sed kiom mi
jughas lau ghi, li estis jam matura kiel verkisto. Kaj nun li estas
verkisto bone konata ne nur en Chinio sed ankau tutmonde. Ni esperantistoj
povas fieri, ke ni havas lin kiel samideanon inter ni. Ni do legu
ankau liajn du verkojn "Frosta Nokto" kaj "Autuno en la Printempo",
ambau esperantigitajn de Li Shijun, sed precipe la jhus aperintan
"La Familio" kaj ni ghin ne nur legu, sed ankau montru al niaj neesperantistaj
amikoj kaj konatoj, char ghi estas bonega ekzemplo por pruvi, ke
Esperanto estas vere vivanta lingvo tute tauga ankau por beletra
esprimado. En tiu senco la Esperanta traduko de "La Familio" estas
nova kaj potenca batalilo en niaj manoj.
Do
achetu, legu kaj studu ghin des pli, ke en ghi trovighas multe da
utilaj kaj spicaj esprimoj, tuj uzeblaj en konversacio, korespondado,
verkado kaj tradukado. Ekzemple: por honeste diri (paroli), havi
pikan langon; gardu vian langon! chirkaufraze paroli; pagi sian
porcion; havi sian mensan dilemon; vojhakanta pioniro; esti sufoke
varmege; fari sian plejeblon; se mi estus en via pozicio; stupore
stari; katpashe iri; chionspite lukti; elvershi sian koron; gurdita
frazo; elnodigho (en senco: solvigho); tondro el serena (blua) chielo;
atendu kaj vidu; elpremi kotizon; en palpebrumo...
La
Esperanta traduko de "La Familio" estas vere majstra, preskau perfekta.
Kial preskau? Char en la mondo nenio estas absolute perfekta. Ech
la suno havas siajn makuletojn. Kiom mi jughas, ankau en la Esperanta
traduko de "La Familio" trovighas pluraj neglatajhoj. Ekzemple aperas
jen pinaro jen pinarbaro; estu chiam pinaro. Aperas ankau jen moskitvualo
jen kulvualo; estu chiam moskitvualo, char kiom mi memoras en la
romano aperas nur moskito, neniam kulo. Kiom mi scias, la Printempa
Festo en Chinio estas la lunkalendara Novjara Festo. Do necesus
piednoti ankau pri tio. Kaj chu ne necesus piednoti ankau pri "Trezorinsulo"?
Char eble ne chiu leganto scias, ke temas pri la fama romano de
la brita verkisto R. L. Stevenson. La formo "vi devas trinki vinon
la unua" estas ghusta, sed kiom mi memoras en la komenco de la romano
"la" ne uzighas.
Sed tiaj neglatajhoj
estas nur maloftaj, tiel ke ili estas kvazau makuletoj sur la brilega
suno kaj tute ne ghenas la legadon.
|