Cao
Xueqin, Rughdoma Songho, romano. Elchinigis Xie Yuming.
Eldonis
China Esperanto-Eldonejo 1995, unua el la tri volumoj, 582 p. ch.
23 eur.
Post
legado de la unuaj 50 paghoj mi ankorau ne sciis chu mi finlegos
chi tiun riveregan romanon. Ghi ekiras malrapide, tusetante, en
nebulo de fumo, kvazau raupa varotrajno. Malgrau evidenta helpo
de la tradukinto, kiu esperantigas la plej oftajn proprajn nomojn,
restas ankorau pluraj dekduoj da propraj nomoj. Chinaj... evidente.
Ankau la stilo chinas. Fakte multe pli la stilo de la Prefaco fare
de eminenta Zhou Ruchang, ol tiu de la teksto. Cetere mi ne chion
komprenis. Eble vi pli saghas:
"Kial
oni donis la epiteton eksterordinara aparte al tiu chi libro, se
iu ajn romano, ekzemple novel en la angla lingvo, mem entenas kuriozecon
kaj eksterordinarecon lau la koncepto pri la europa literaturo kaj,
se temas pri la grandeco, ghi estas oftege uzata en la recenzo?"
Chu
vi scias, ke la teatrajhoj de Shekspiro estas "operoj"? Bone, kial
ne? Sed poste, en la teksto, kiam Jado, Jaspa, Ora kaj aliaj iras
por spekti "operojn", kion ili spektadas? Operon, dramon, opereton?
Teatrajhon prozan, versan au kantan? Kun au sen muziko? Iom post
iom la kunteksto forigos kelkajn hezitojn. Antau la alveno al la
50a pagho vi ekscios, ke 'pornografia' = priamora, 'pauperisma'
= malrichega, 'etikeco' = respekto, 'strias' = krucas, 'drinki'
= trinki alkoholajhon, 'charlatane' = avare, 'laika' = nesperta,
'plagi' = minacegi, 'fali en recidivon' = ree malsanighi, 'etika
domo' = bonmora domo, 'debila' = delikata, 'sarkasme' = moke. Poste
forighos kelkaj dekoj da aliaj malpli gravaj semantikaj hezitoj.
Sed, fakte, chio chi ne tro gravas, char post la 50a pagho, chu
vi alkutimighis, chu vin kaptis la fluo de la romano, chu la tradukajho
plibonighis, chiamaniere vi estas en unu 17-jarcenta virina kvartalo
de china aristokrata palaco, kaj nur tio, kion Cao Xueqin rakontas,
vin interesos pli kaj pli forte.
Temas
pri la priskribo de la chiutaga vivo de sentema adoleskanto, Jado,
tutnome Jia Baoyu, filo de Jia Zheng, nepo de Jia Daishan, pranepo
de Jia Yuan, duko de Rongguo. Jado, alteregoo de la autoro, estas
ege aliseksema, interesata kaj altirata de chio ina. Li observadas
chiujn virinojn chirkau si, samkiel siajn proprajn sentojn al ili.
Por okcidenta leganto la priskribita rilataro inter gehomoj, sen
okcidenta mitaro pri Amo, estas plena je surprizoj. Malfermighas
ankau la etoso de kunvivado inter edzinoj kaj kromedzinoj, chambristinoj
kaj servistinoj, sen okcidentaj antausupozoj moralaj. Tamen, chi
tiu mikrokosmo estas pli ol bonmorega! Oni longe pridiskutadas la
kuntaugecon de koloroj inter diversaj vestajhoj kaj mebloj, oni
entombigas falintajn florpetalojn, oni citadas poetojn kaj filozofojn...
kaj oni punadas unu la alian per kruelegaj bastonadoj, kiujn la
viktimo ghentile dankadas, kiam li denove kapablas ekmovighi. Teksighas
antau la menso de la leganto grandioza fresko de fajnega kultura
vivo, kies ekvivalenton oni apenau trovas en okcidento. Okazas suicidoj,
mortoj, naskighoj, intrigoj kvazau en TV-serialoj. Oni ekkonas religiojn,
filozofiojn, politikajn doktrinojn kaj sekretajn movighojn de la
'china animo'. Kiam oni atingas la finon de la 40-a chapitro, kaj
de la unua volumo, t.e. la fino de la ghisnuna esperantigo, oni
malfacile sin regas por ne tuj acheti la duan kaj trian volumojn
en la franca, au la angla, tiel forte oni emas daurigi la legadon.
Chi tiu verko ja havas 120 chapitrojn en tri volumoj. Lau profesoro
Zhou la lastajn 40 chapitrojn "alia homo aldone elpensis tiam, kiam
jam multaj jaroj pasis post la morto de Cao Xueqin" kaj "intelekte
kaj spirite regis granda distanco inter tiu aldoninto" kaj la autoro.
La supozita aldoninto shajne ne restis en la sana morala kaj politika
perspektivo de la 80 unuaj chapitroj. Nu, tiajho ja eblas. Sed mi
estus ege disrevigita, se tio farighus preteksto ne esperantigi
la trian volumon de la verkego kaj mi estus devigita nutri min en
la franca lingvo per la fiaj erotikajhoj (eble ech pornografiajhoj,
mi plue havas esperon) de tiu chi lasta volumo.
|