Unua-pagho >> Esperantujo >> Recenzoj

 

 

 

 

 



Gemoj en la verda mondo

de SHI CHENGTAI

    Gaston Waringhien iam skribis, ke "unu -- eble la precipa -- rolo de la Esperanta literaturo estas farighi kvazau la muzeo de chiuj naciaj chefverkoj." Tia "muzeo" liveras la kompetentecon de la lingvo Esperanto, kiel perilo de la "mondkulturo" lau E. De Zilah. Chinaj samideanoj chiam klopodas por la prospero de la Esperanta kulturo, metas senchese en tiun muzeon "chefverkojn" el la china literaturo en la Esperanta versio kaj dezire faras tiun muzeon pli brilante bunta per gemoj, kiuj estas kristalajho de la longhistoria china civilizacio. Jen post la eldonado de la monumenta chefverko en la china literaturo "Rughdoma Songho" en tri volumoj la China Esperanto-Eldonejo eldonis "Noveloj el Antikva Chinio" kun 544 paghoj.

    Same kiel la china poezio, ankau noveloj estas trezoro en la china literaturo, kaj ties verkado komencighis almenau de Han-dinastio (206 a.K. -- 220 p.K.) kaj havas historion de 2000 jaroj kaj fruktodonan rezulton. "Noveloj el Antikva Chinio" antologie prezentas al la verda mondo gemojn de la china novel-verkado.

    Ghia unua peco estas anekdoto pri kronprinco Dan de Yan-regno dum la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.), kaj en la sekvaj pecoj autoroj rakontis anekdotojn de Wudi, imperiestro de Han-dinastio kaj Bianque, fama kuracisto en la periodo de Militantaj Regnoj. Dum la dinastioj Wei (220-265) kaj Jin (265-420) aperis noveloj pri anekdotoj de famuloj, strangajhoj, fantomoj kaj spiritoj, el kiuj la plej influaj estis "Registroj de Spiritoj" de Gan Bao (?-336) kaj "Snobaj Diroj" de Liu Yinqing (403-444). En chi novel-kolekto trovighas kelkaj pecoj el tiuj du libroj, en kiuj la autoroj prikantis neshanceleblan amon de ges-roj Han, reliefigis spadoforghiston Ganjiang Moye, kuraghan knabinon Li Ji kaj iaman barbaran junulon Zhou Chu, kiu klopodis fari bonon post ol penti pri sia peko, kaj rakontis nekutiman amhistorion de pudrovenda knabino...

    Dum Tang-dinastio (618-907) la chinaj noveloj spertis grandan shanghighon kaj prosperon, aperis "legenda novelo" kaj fikciaj verkoj, kiel Lusin (1881-1936) trafe montris: "Same kiel poezio, ankau la kreado de noveloj ekhavis shanghighon en Tang-dinastio." Tia shanghigho okazis precipe en du flankoj: plivastigo de enhavo, kiu toleris pli vastajn temojn; kaj plirichighon de priskriboj, kiu faris novelojn kun reliefigita(j) figuro(j) kaj atentokapta intrigo. Novelo, kiel speco el la beletra kreado, jam forme maturighis. En chi novel-kolekto la noveloj "La Amo de F-ino Cui Yingying", "Jadeta" kaj "Honordamo S-ino Li Wa" estas la tri plej famaj amrakontoj kaj shatataj de chinoj de chiuj generacioj, ech hodiau teatraj adaptajhoj faritaj lau tiuj vivas sur scenoj de diversaj operspecoj. Rakontoj pri kavalireca junulino Hongxian, pri homo kun krispa vangbarbo kaj pri aliaj tute vivas inter la nunaj legantoj...

    Dum Song-dinastio (960-1279) trovighis pli multe da noveloj, ech profesiuloj, nome "rakontistoj", kiuj, vagante de vilagho al vilagho, rakontis al homoj historiojn lau noveloj. En chi novel-kolekto trovighas la teksto de tia rakontlibro kiel "Misekzekuto de Cui Ning". "Anekdota Biografio de Li Shishi" estas amrakonto inter charma hetajro Li Shishi kaj imperiestro... Li Fang (925-996), literatoro en Song-dinastio, kompilis la novel-kolekton "Tai Ping Guang Ji", kun 500 volumoj, kiuj konservas grandnombrajn novelojn kaj logendojn el 475 libroj ekde Han- ghis Song-dinastio.

    Ming-dinastio (1368-1644) estis periodo de disflorado de romanoj kaj noveloj. Elstara verkisto Feng Menglong (1574-1646) kompilis kaj reverkis entute 120 novelojn, kiuj estis eldonitaj en tri volumoj, kaj Feng farighis fama populara novelisto, ech hodiau liaj novelaroj ankorau estas debitaj en diverslokaj librejoj. En chi novel-kolekto la noveloj de Feng okupas pli multajn paghojn, de p. 249 ghis p. 452. Li atentis la socian vivon de sia epoko kaj turnis sian atenton sur simplajn popolanojn. En la novelo "F-ino Du la Deka" li rakontis tragedian amhistorion de bela kaj bonkora hetajro Du la deka kaj en la novelo "Olevendisto kaj Chefbelulino" li rakontis amhistorion inter hetajro Chefbelulino kaj junulo Olevendisto, kiu tamen havis komedian finalon. En liaj noveloj brilas la homeca elvekigho.

    Dum Qing-dinastio (1644-1911) novel-verkado de la antikva Chinio kulminis sub plumo de Pu Songling, kies novelaron "Mirrakontoj de Liaozhai" (kun la elektitaj ch. 30 noveloj) jam eldonis la China Esperanto-Eldonejo (1994). En chi novel-kolekto trovighas nur liaj du noveloj "Ridemulino Yingning" kaj "S-ro Xi Fangping"... La enkonduko de prof. Duan Qiming koncize priskribas evoluadon de noveloj el la antikva Chinio kaj helpos legantojn pli bone koni la novelojn en chi novel-kolekto, kaj mi ne babilu plu.

    Kvankam en chi novel-kolekto la tradukoj faritaj de diversaj chinaj samideanoj havas proprajn lingvostilojn, tamen la tradukintoj tute deziris fidele reaperigi la originalojn enhave kaj forme, ech provis esprimi pli verve la chinecon de la originaloj per Esperanto, kiu multe diferencas de la china lingvo, celante envershi ekzotikan sangon el la orienta civilizacio en la Esperantan kulturon, char "por ke lingvo nomighu tutmonda, ne sufichas ghin nomi tia" (L. L. Zamenhof). Por faciligi komprenon de legantoj la tradukintoj metis en la libron necesajn klarigojn pri chinaj apartajhoj, propraj nomoj, klasikaj aludoj k.a. kaj notojn de la autoroj.

    Kiel aliaj eldonajhoj de la China Esperanto-Eldonejo, "Noveloj el Antikva Chinio" estis bone presita, delikate bindita, ties presprovajho estis zorge korektita, la chinstilaj ilustrajhoj eble delicos vin dum legado... do, la libro certe meritas vian legadon kaj pli bone konigas al vi la chinan kulturon.