Mirrakontoj
de Liaozhai, Pu Songling, elchinigita de Laulum, Beijing, China
Esperanto-Eldonejo, 1994. 541 p., kun ilustrajhoj, 14.5 x 21 cm,
bind. Prezo 15.00 USD. Sendkosto: 5.00 USD.
Kiam
nia Majstro kreis nian komunan lingvon, sen kiu ekzistus nek niaj
verkoj nek niaj rilatoj kaj sekve nur parto de ni mem, li donis
la materian substraton al vizio. Chi vizion li ne havis sola nek
unua, sed antau li, ghi restis nura fantomo kaj kimero. Ghis tiam
kunvenis angloj kun francoj, poloj kun rusoj, de tiam kunvenas homoj
kun homoj. Esperantismo kaj homaranismo estas nenio alia ol la idea-spirita
superstrukturo super la teknika rimedo de la lingvo. Alibilde, la
lingvo estas ponto, sed la transiro al la alia bordo, la konatigho
kun la transa flanko kaj la konstato, ke transborde vivas homoj
kun samaj aspiroj kaj pretendoj, kun samaj ghojoj kaj zorgoj, kun
samaj virtoj kaj talentoj, kun samaj difektoj kaj misinklinoj: chi
sperto richigas nian spiriton, vastigas nian horizonton kaj donas
al ni pli da kompreno pri ni mem. Esperanto estas ponto chiadirekten
kaj ghi estas ponto por chiuj. Ju pli ni konscios tion, des pli
ni konstatos, ke la tradiciaj direktoj de sudo kaj nordo, de oriento
kaj okcidento chesas ekzisti: nordo estas chie, nenie estas sudo,
kaj inverse. Ech pli: ne plu ekzistas landoj proksimaj au malproksimaj,
nek ekzotikaj au esoteraj, ekzistas nur nia timo au inerto uzi la
ponton, disfoje ech nia intelekta rezisto, niaj antaujughoj kaj
superstichoj.
Chi
pensoj sin trudis al mi che la legado de la traduko de Mirrakontoj
de Liaozhai: ghi estas nova, alloga invito uzi la ponton. Ne chino
kun japano, sed subite homoj nur chine vestitaj, homoj pretaj renkonti
nur aliajn homojn. Kio unuavide impresas fremda kaj surpriza, eble
ech vekas ghenighon au perplekson, restas surfaca: la nomoj, jen
de homoj (p. 529-533), jen de objektoj, bestoj kaj plantoj, ech
de abstraktoj kaj ideoj. Sed chu gravas la maniero nomi unuojn de
mezuro, de longoj au pezoj, se fine ni konstatas, ke malantau fasadoj
kaj kostumoj vidighas chiam nur unu kaj sama realo: ni chiuj estas
filoj de la Dio... La materio chie konfirmighas al la koagulighinta
spirito.
Jen
la plej grava kaj interesa instruo de la impona volumo. Ghi estas
invito por la tutmonda esperantistaro forlasi la proprajn kadrojn
kaj eniri alian mondon, lau la tempo (Pu Songling vivis de 1640
ghis 1715, kiam Europo konis la epokon de baroko), lau la geografio,
lau la vivmedio flaura kaj fauna, lau la rego-sistemo kaj lau religio.
Sed ekce*! Chio chi montrighas kulisa kaj dekora. Sub la sedimentoj
de farboj kaj morteroj videblas la homo en ties chiam sama homeco,
ajne, chu li hautas blanke, flave, nigre au rughe...
Kiaj
do estas la temoj de chi universalajhoj homaj? La enkonduko ekzempligas
kvaropon el ili: homaj ecoj, kritikado, amo de gejunuloj kaj popola
sagho. Efektive, tra multaj paghoj ni renkontas richan arsenalon
de popola sagho. Efektive, tra multaj paghoj ni renkontas richan
arsenalon de suferoj, malfelichoj kaj misfortunoj, kruelajhoj, mizero,
korupto, perfido kaj perforto, adulto, trompo kaj reakciemo. Tra
chio chi vidighas la intencoj autoraj, indigno kontrau sociaj misoj
kaj arbitroj, malkashemo kaj rivelo, just-aspiro kaj piloriado kun
dozoj jen de satiro au simpatio, jen de milda moko kaj karitato.
Multrilate chio chi memorigas pri niaj fablistoj, kies motivo, kies
temoj kaj teknikoj, kies intencoj kaj pretendoj, kies feblo kaj
senpovo similas tiujn de Pu Songling.
Ni
elcherpu tri ekzemplojn.
La
filino de Dou (p. 232-235) kombinas la elementojn de krimo kaj sekso,
ingredientoj ne nur tradiciaj, kiel, por ekzemplo, en la klasikaj
rakontoj de Boccaccio kaj Balzac, sed ech ankorau en la trivialighintaj
formoj de nuntempaj filmoj televidaj. La richulo Nan Sanfu delogas
la filinon de la malricha kamparano Dou Tingzhang, promesas nupton,
shin gravedigas kaj poste rifuzas. Post multaj peripetioj indaj
je aventuraj romanoj, kun pluraj kadavroj, intrigoj kaj koruptoj,
la justo venkas: Nan kondamnighas al morto.
Songho
pri lupoj (p. 339-343) alegoriigas la situacion de la potenculoj
kaj ties misregadon. Songho de oldulo profete anticipas la finon:
la dia ordo restarighas, ech se helpe de linch-justico. Orgojlo
kaj falo, megalomanio kaj humiligho, jin-o kaj jang-o -- jen la
eterne alternaj elementoj la mondon regantaj.
Cerva
Herbo (p. 363) apartenas al kategorio alitipa, kiu frapas per sia
kurto kaj koncizo montras fintojn, ruzon kaj saghon. Pro kopulacio
mortintajn vircervojn revivigas amor-avidaj cervinoj per aparta
herbo salubra alportita el la valo. Cervo-maske vestitaj homoj profitas
chi momenton: gongo kaj fusil-bruo dispelas la herdon kaj oni predas
la mirindan herbon revivigan.
Aparte
mi aprobas proponon (ne novan, sed renovigitan) pri prepozicia uzo
de dank
kaj koncern (chi
listo daurigeblaus per help,
kauz,
k.a.) kaj numerala uzo de kelk
kaj miljon.
Chio chi helpas igi la lingvon ankorau pli plasta kaj elasta, konciza
kaj preciza kaj revelas la internaciajn kaj talentajn virtualojn
de nia idiomo. Chu estas tro arogante esperi, ke la nunan selekton
de Mirrakontoj de Liaozhai baldau sekvos komplementa volumo, kiu
liveros al ni la plenan abundon kaj reduondon de Pu Songling?
----------------
*ekce -- jen vidu.
|