Eldonita
de: Bambu Ltd
N-ro 3 de Serio Kargo
Redaktoro: Istvan Ertl
El la sveda originalo tradukis Kalle Kniivila
Valdemar
Langlet ligita kun la internacia lingvo*
La
aperigo de traduko de Kaoso en Budapeshto en Esperanto kvazau
kompletigas la bildon de la kariero de Valdemar Langlet, homo kiu
tra pli ol duonjarcento da rimarkindaj faroj montris kiel estus
vivi vere internacian vivon. Ne estus troige aserti, ke Langlet
estis inter la unuaj, kiuj trovis alian manieron elvivi la vivon
pere de tiu nova Lingvo Internacia, kiun Zamenhof prezentis
al la mondo en 1887. Langlet estis inter la unuaj, kiuj en Svedio
komencis utiligi la novan lingvon de Zamenhof: jam en 1891, 19-jara,
li estis inter la fondintoj de grupo de konvinkitoj en la sveda
universitata urbo Uppsala.
Char
Esperanto komencis disvastighi en Rusio, li tien iris, kune kun
alia sveda junulo, ne simple por viziti, sed por transrajdi grandajn
distancojn, uzante la novan lingvon kaj raportante survoje al la
sveda gazetaro. Dumvoje li vizitis la grandan verkiston Tolstoj
- tiun, kies liberecaj ideoj daure embarasis la reakcian rusan reghimon
kaj estis kontribua elemento en la unuaj shtataj malpermesoj kontrau
Esperanto (lingvo, kiu ofte tra la jaroj estis persekutata kaj mistraktata).
Li ofte vizitis Rusion en postaj jaroj, cheestante interalie la
kronadan ceremonion de la lasta imperiestro, kiel priskribas lia
dua edzino Nina en tiu chi libro. Kun la unua edzino Signe, kiu
mortis jam en 1921 kaj kiu estis svedlingva esperantisto el Finnlando,
li faris geedzighan vojaghon ghis fora Samarkando en 1899.
Sed
ne necesas priskribi la tutan vivhistorion: bazajn detalojn donas
Nina Langlet en sia libro pri la postaj okazintajhoj en Budapeshto.
Nina estis filino de unu el la grandaj pioniroj de la Esperanto-movado
en Rusio, la fama Borovko, al kiu Zamenhof skribis sian longan leteron
pri la ekesto de la Internacia Lingvo, nun cititan en chiu biografio.
Tiel, la dua geedzigho ligis la komencon de Esperanto en du landoj
- Rusio kaj Svedio.
Gravas
nur noti, ke Langlet estis de sia juneco konvinkita internaciisto,
kiu faris karieron el siaj internaciaj interesoj kaj kiu en multaj
rilatoj vivis la novspecan vivon, kiun ebligis la kreigho de Esperanto
en 1887.
Tiu
kreajho estis elemento en tuta revolucio en komunikado fizika kaj
elektronika komparebla kun tiu de la nuna tempo: en la jaroj chirkau
la fondigho de Esperanto. La fervojoj kreis tra tuta Europo reton
de rapida kaj malmultekosta fizika komunikado (kaj poshtajn servojn
simile efikajn), kaj telegrafio kaj telefonio ebligis personan komunikadon
trans grandaj distancoj. Ekestis nova speco de internacia vivo alirebla
de tiu granda meza klaso, kiu samtempe desegnis kaj funkciigis la
sistemon kaj profitis el ghiaj kapabloj ligi ilin en internacian
komunumon de homoj kun similaj interesoj. Ekestis ankau internaciaj
organizajhoj por reguligi la novajn ligojn inter la shtatoj. Esperanto
estis elemento en tiu unua granda internaciigha movado, kaj multaj
esperantistoj trovis en la lingvo novan manieron ligi sin al la
mondo. Se iu ajn tipigis tiun novan etoson, tiu persono estis Valdemar
Langlet.
Situacio
en Budapeshto
Alia
persono, kies vivo estis eksterordinare plena, parte dank' al la
lingvo de Zamenhof, estis Teodoro Shvarc (Tivadar Soros), kiu verkis
la memuaron Maskerado chirkau la morto pri siaj travivajhoj
en Budapeshto dum la nazia okupo (nova eldono sub mia redakto, kun
abundaj notoj paralelaj iasence al la verko de Nina Langlet, estas
aperanta preskau samtempe).
Ankau
Soros trovis Esperanton frue - sur la orientaj batalkampoj dum la
Unua Mondmilito, kie lia instruisto estis soldata kamarado Pal Balkanyi.
Post
jaroj da militkaptiteco en Siberio, Soros eskapis el sia kaptejo;
survoje hejmen en Moskvo li ludis rolon en la fondigho de la unua
soveta Esperanto-asocio, kaj poste en Budapeshto kun siaj amikoj
Kalocsay kaj Baghy lanchis la revuon Literatura Mondo. Pri Soros,
lia filo la financisto George Soros ofte diras, ke la tuta aventuroplena
vivo ghis tiu punkto, kiam venis la nazioj al Budapeshto, estis
nur preparigho por la plej granda defio de la vivo, la lukto kontrau
la nazia invado. Tiu momento estis, lau la filo, "la plej granda
tempo de mia patro," kiam la tuta spertaro, la tuta lertaro,
akirita tra dekoj da jaroj, ricevis sian plej grandan elprovon,
kaj triumfis.
Same
che Langlet, kiu promenis la samajn stratojn kiel Soros, vidis la
samajn vidajhojn, sed frontis alian situacion. Langlet venis al
Budapeshto, kiel lektoro pri la sveda lingvo en la tiea universitato,
ghuste en la periodo kiam Hitler en najbara Germanio transprenis
la potencon, kaj ghuste en la tempo kiam la hungara Esperanto-movado
atingis tiun gloran epokon de literatura kaj lingva florado. Li
trovis en Budapeshto inspiran kaj pulsantan Esperanto-vivon. Paralele
kun siaj universitataj respondecoj, li ankau komencis labori por
la sveda konsula servo, tasko, kiu farighis pli intensa kiam la
iama legacio en Vieno translokighis al la hungara chefurbo pro la
Hitlera anekso de Austrio. Li restis en Hungario dum la militaj
nuboj intensighis, kaj dum la civila vivo hungara farighis cham
pli malfacila. Jam maljuna (li estis 72-jara kiam la nazioj alvenis
en 1944), li plonghis en la dangheran kaj senspirigan laboron de
agado kontrau la nazioj kiel delegito de la Sveda Rugha Kruco en
Hungario. Pli precize, li dedichis sin al la savado de judoj, markitaj
jam je morto pro la alveno en Hungarion de Adolf Eichmann kaj la
mashinaro de la t.n. Fina Solvo.
Ne
estas eble troigi la dimensiojn de tiu minaco: Eichmann jam de jaroj
sopiris je likvidado de la hungara judaro, kiu ghis 1944 ne suferis
la saman sorton kiel la judoj en aliaj landoj sub rekta germana
rego: antisemitismo en Hungario estis forta sub la duonfashisma
reghimo de Regnestro Horthy, kiu jam de la fruaj 1920-aj jaroj tenis
la potencon en Hungario. Sed Horthy kaj la kolegoj chiam rezistis
klopodojn efektive forigi la hungarajn judojn, kaj ja ekzistis certa
socia ekvilibro inter la kristanaj nobeloj unuflanke kaj la judaj
industriistoj aliflanke, kiuj siavice liveris la rimedojn por la
daurigo de la nobela vivo. La alveno de la nazioj en marto 1944
(Eichmann pasagheris en unu el la unuaj trajnoj el Berlino) malfermis
brilan perspektivon por Eichmann: post la pene organizitaj kontraujudaj
elpashoj en Germanio kaj Pollando, kie la nazioj tamen baraktis
kun malbona organizado, kun juraj kaj sociaj malhelpoj, kaj kun
neadekvataj instalajhoj por (horore) forfabriki la judojn, jen nova
lando atendis, kie la perfektigita mortigomashino povus impete antaueniri
kaj ricevi sian unuan senobstaklan elprovon...
Simpatio
de Langlet al judoj
Kontrau
tiu giganta mashino Langlet baraktis. Ene de semajnoj, la judoj
de la hungara provinco estis kiel gregaro kunpushitaj en tenejojn
prepare al transporto al Auschwitz; ene de monatoj ili plejparte
malaperis en gaskamerojn. Ili estis multaj, tiuj provincaj judoj,
char, kontraste al ekzemple Austrio, la hungaraj judoj prosperis
en regionoj ekster la chefurbo tra multaj jaroj, chiam en relative
malgrandaj minoritatoj en siaj loghlokoj, kaj kutime sen granda
fizika risko (escepto tamen estis la periodo chirkau 1920 kiam kontraubolshevika
furiozo surfacigis latentan antisemitismon kaj rezultigis pogromojn
en diversaj partoj de Hungario).
Ne
estis tiel granda problemo konvinki la nejudojn lasi siajn judajn
najbarojn foriri, precipe en periodo kiam la ekonomiaj kondichoj
estis pro la milito tiel malbonaj: la provincaj judoj en Hungario
renkontis plejparte indiferenton che la najbaroj kiam la nazioj
enmarshis. Alkutimighinte al laulegheco kaj ordo, tiuj spektantoj
estis tamen pretaj engluti la novajn elpashojn se ili prezentis
shajnon de lauordeco. Langlet, tuj komprenante la situacion, ghuste
konstatis, ke oni povas subfosi tiun indiferenton per ghuste fortigo
de la sento de lauordemo. Se oni donus al la judoj (en lando kiu
amis la oficialajn paperojn) dokumentojn, kiuj shajnigis, ke ili
estas sub protekto de la Rugha Kruco de neutrala lando, eble la
hezitemaj instancoj tamen respektos tiujn dokumentojn. Pri la cetero
de tiu rakonto la leganto informighos tie chi en la verko de Nina
Langlet - sed konstante interesa demando en tiu hungara situacio
estas ghuste la socia statuso de "oficialaj" paperoj,
de la shajno de ordo en situacio esence sovagha.
Similan
situacion oni povas konstati en Sudafriko en la jaroj post la milito:
ankau tie la shajno de ordo legitimigis la rasapartigon - kaj fine
tiu respekto al la ordo ghin renversis. Kiam en sia antauparolo
al Maskerado chirkau la morto la eldonisto Juan Regulo Perez
en 1965 fingromontris al la usonaj nigruloj li ne eraris: simila
misuzo de juro kaj ordo konservadis la barilojn inter la rasoj
Kaj
poste...
Hodiau
oni pli bone komprenas la rolon de la t.e. "justaj diplomatoj,"
kiuj ofte defiis ech la propran diplomatan servon por savi judojn
- homoj kiel la usonano Hiram Bingham, kiu en Marsejlo libere disshutis
vizojn kaj oficialajn paperojn kun la sigelo de Usono, interalie
al Marc Chagall, Andre Breton kaj Max Ernst, tute sen la scio de
siaj superuloj (li fine estis eksigita); homoj kiel Feng Shan Ho,
kiu simile laboris en Vieno de 1938 ghis 1940 malgrau la instrukcioj
de sia registaro; homoj kiel Aristides de Sousa Mendes, kiu disdonis
portugalajn vizojn de sia konsula skribtablo en Bordeaux, au kiel
Chiune Sugihara, kiu ene de unu monato en 1940 liveris vizojn al
miloj da litovaj judoj, kiuj eskapis tra Kobe, Japanio, Al Usono,
Kanado, Australio, Palestino kaj aliaj landoj; homoj kiel la Papa
Nuncio Angelo Rotta, la hispana legaciestro Don Angel Sanz-Briz,
la svisa konsulo Carl Lutz, chiuj en Budapeshto. Kaj, plej fama
inter chiuj, Raoul Wallenberg, sendito de la neutrala Svedio, kiu
poste malaperis en la karceroj de Sovetio. En tiu listo ankau la
maljuna Valdemar Langlet havas sian elstaran lokon.
Li
faris tion, kion home li sentis devon fari - sed ne estus misprezento
aserti, ke la vivo kiel esperantisto, la internacia vivo entute,
lin pretigis por tiu momento. Estas eble signife, ke dum la aliaj
homoj sur mia listo estis profesiaj diplomatoj, Langlet estis homo,
universitatano, kiu neniel estis devigata meti sin en la moralan
dilemon, kiun chiu formala diplomato frontis en Hungario en tiuj
monatoj. Li simple faris sian faron, kiel homo kaj kiel esperantisto.
Kiam
en la fruaj jaroj de la jhus fermighinta jarcento Universala Esperanto-Asocio
ekestis en Svislando, shajne la tieaj homoj, kaj precipe Hector
Hodler mem, vidis en Esperanto ian intelektan paralelon al Rugha
Kruco, kreita kaj fondita en Svislando. Hodler mem aplikis tiujn
principojn en la Unua Mondmilito, kiam UEA farighis komunika shaltejo
inter familianoj dividitaj de la milito. En tiu senco Langlet, gvidanto
de la Sveda Rugha Kruco en Hungario, aplikis la principojn de Hodler
kaj, malantau li, Zamenhof mem, judo kiu kredis je internacia komunikado
kaj paco.
"Adiau,
leganto, kaj memoru min"
Kaj
nun en Esperanto ni havas la rakonton, la memoron, pri tiuj travivajhoj.
La homa memoro, tiel mistera kaj foje neperfekta kapablo, liveras
al ni la kapablon jughi la nuntempon per komparo kun la pasinteco,
kaj celi la estontecon ekipitaj per la sumo de niaj spertoj rektaj
kaj rakontataj. "Adiau, filo, kaj memoru min," diras la
spirito de la maljuna Hamleto (en la Zamenhofa traduko), malaperante
en la matenighon. Nur per memoro de lia terura mesagho, la filo
Hamleto povos klopodi reghustigi la putran regnon kies kronprinco
li estas. Sed li ne tute fidas la memorkapablon: post la malapero
de la fantomo, li manie celas elskribi ghian mesaghon: "La
tabuleton donu! Mi enskribos." Tiel, perbusha mesagho farighas
skribita teksto, kaj skribita teksto havas la kapablon dauri eterne.
La
Dua Mondmilito, kiel la spirito de Regho Hamleto, malaperas rapide
en la nebulighon de la vivanta memoro. Tiuj, kiuj atestis ghin,
iom post iom malaperas, farighante mem nur memoroj. La veteranaj
paradoj farighas chujare pli mallongaj, kaj pashas pli malforte;
niaj gepatroj, kiuj travivis sub la bomboj kaj la mizeroj, chesas
domini nian vivon kaj malaperas en la albumajn fotojn kaj la leterojn
en shrankoj. Pasas tro rapide la tempo de vivantaj vochoj; ghin
anstatauas la tekstoj, la bildoj, la sonregistrajhoj. Des pli grave,
do, ke la vochoj de Valdemar kaj Nina Langlet daure sonu en nia
memoro. Ni felichas, ke la doktaj notoj de Istvan Ertl donas historian
fonon al tiu chi simpla rakonto, tiel lerte tradukita de Kalle Kniivila.
Ja necesas, kiel atentigas nin tiu mita Hamleto, memori chiujn detalojn.
"Adiau, leganto, kaj memoru min," diras la vochoj. "Ni
enskribos," ni respondas.
____________
*Chiuj subtitoloj
estas aldonitaj de la redaktinto de la reta EPCh..
|