KRONO
DE SONETOJ de France Preseren (1800-1849), esperantigita de Tone
Logar, eldonita de la Esperanta Turisma Societo de Ljubljana. Formato:
21.5 x 15. 72 p. Prezo ne montrita.
Jen
poemo el 15 eroj, rara pro sia formo de eksterordinara krono de
sonetoj, kiun, lau la antauparolo, oni esperantigis kaj eldonis
por formi kaj richigi "homaran kulturon", kun la deziro:
Ke
vivu chiuj gentoj
eksopirantaj pri la ho
Ke
trans la kontinentoj
Disput' el mondo estu for,
En liber'
Ne barbar'
Che limo estu nur najbar'!
France
Preseren estis la plej granda slovena poeto, kiu sin okupis kiel
profesia advokato, kiu falis en amon al Juljija Primic, filino de
richa komercistino en Ljubljana. Li verkis plurajn poemojn dedichitajn
al shi, sed estis ignorita. En 1834 li publikigis la Kronon de
l' Sonetoj kun akrostiko, en kiu kunighis lia deziro je persona
felicho kaj sopiro levi sian flankenpushitan kaj sklavigitan popolon
en la rondon de liberaj kaj honoraj nacioj. Tiu krono de l' sonetoj
estas lau formo kaj enhavo la plej originala kaj plej bela poemartajho
de la slovena popolo. Ghi kreskas el la dekkvina soneto nomata Magistralo
(Chefpoemo). En neniu alilanda literaturo ekzistas krono de sonetoj
komparebla kun tiu de Preseren pro ghia unika akrostika arangho:
La unua verso de la Magistralo estas la komenca verso de
la unua soneto kaj la lasta verso de la dekkvara soneto. La dua
verso de la Magistralo finas la unuan soneton kaj komencas
la duan. La tria staras en la fino de la dua kaj en la komenco de
la tria sonetoj, tiel, ke chiuj versoj de la Magistralo ripetighas
tri fojojn: unuafoje en la Magistralo mem, poste en la komencoj
kaj finajhoj de la aliaj dek kvar sonetoj. Do la esperantigo de
tiu specifa soneta krono estas tasko malfacila. Tamen dank' al la
talento kaj diligento de Tone Logar kaj la fleksebleco de Esperanto,
nun ni jam povas ghui tiun majstrajhon spegulitan en nia lingvo.
Komparo de la traduko kun la originalo, kiu estas presita tuj apude,
montras ke la Esperanta teksto estas forme tre fidela. Kaj plachas
al la okuloj ne nur la ilustrajhoj de Tone Rojc kaj vinjetoj de
Aljana Primoic, sed ankau la manskribajhoj de Toncka Stefancic.
Mi
citu la Magistralo chi-sube por konigi al vi ghian chefan
enhavon:
MAGISTRALO
Al
vi sloven' mi novan verkas kronon,
La vundoj miaj estos la memoro;
Pro ghermoj, kiuj kreskis el la koro,
Rozfloroj poeziaj prenis tronon.
Ilia loko
konis nek sunzonon,
Malestis vento milda en auroro,
Implikis ilin shton' en chiu horo,
Ciklona vento enpenetris fonon.
Ja ghemoj,
larmoj ilin nutris chiam,
Uzante kreskoforton en angoro,
La koroj chagrenigaj venis tiam.
Ilia estas
pala florkoloro,
Jen, donu vi okulradion vian,
Antauen kreskos ili en favoro.
Aldone
al la antauparolo kaj biografia noto pri la autoro, d-ro Anton Slodnjak
faris komentojn pri la 15 sonetoj, por helpi la legantojn bone kompreni
la verkon.
____________
*Chiuj subtitoloj
estas aldonitaj de la redaktinto de la reta EPCh..
|