Eseoj
memore al Ivo Lapenna. Red. Carlo Minnaja. Kopenhago: www.kehlet.com,
2001. Sub auspicio de Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna.
417 p. ISBN 87 87089 09 2. 25 cm. Fotoj. Kun kompaktdisko: 3 festparoladoj
de Ivo Lapenna. 47 kontribuajhoj de 29 autoroj. 45,00 euroj.
En
viaj manoj kushas memorlibro, ne adorlibro, skribas la redaktoro
Carlo Minnaja en sia enkonduko al Eseoj memore al Ivo Lapenna.
Ni bezonas tiajn memorlibrojn, char Ivo Lapenna (1909-1987) certe
meritas profundan pritraktadon. Sendube li estis unu el la plej
gravaj gvidantoj de la movado, unu el la plej originalaj pensantoj
pri la rolo de tiu movado en la ekstera mondo, kaj unu el la evidentaj
modeloj por chiuj posteuloj, inkluzive tiujn, kiujn oni nomas liaj
kontrauuloj.
Aliflanke
estas malfacile trovi fidindajn informojn pri tiu homo, kiu tial
restas iom nebula por multaj nuntempaj esperantistoj. Post kiam
li forlasis UEA en 1974, shajnas daure ekzisti du tendaroj: tiu,
kiu kredas ke Lapenna konstruis la movadon, kaj tiu, kiu kredas
ke li detruis ghin. Tial oni povas diri ke por chiuj esperantistoj
de post tiu jaro (inkluzive la nunan recenzanton) estas preskau
neeble elfosi la veran Lapennan.
La
Eseoj certe prezentas shpatojn por tia elfosado. Enestas
kelkaj interesaj kontribuajhoj biografiaj, ekz. de Minnaja pri la
rilato de Lapenna al la junulara movado, au de Ralph Harry pri la
rolo de Lapenna en la strebado ligi la internacian lingvon al internacia
juro. Enestas ankau kelkaj belaj personaj rememoroj, kiel de John
Wells, kiu ekzemple rakontas kiel li iam veturis tra la antauurboj
de Londono kun Lapenna. Tiu jhus lernis kiel konduki auton: "Li
emis ripetadi al si anglalingve la devizojn instruitajn de la stirinstruisto,
ekzemple 'look in the mirror' (rigardu en la spegulo).
Enestas
multe da interesaj tekstoj, sed plej grave, enestas la tekstoj de
kelkaj paroladoj de Lapenna mem, kiujn oni parte povas ankau auskulti
de akompananta kompaktdisko. La retorika talento de Lapenna ankorau
chiam kaptas la atenton, ech se lia stilo en modernaj oreloj eble
estis iom pompa.
La
historio de la libro estas nekutima, kaj tio spegulighas en ghia
strukturo. Kelkaj kontribuajhoj estis jam verkitaj en 1984, por
omagha libro okaze de la 75-a naskighdatreveno de Lapenna; tiu tamen
neniam eldonighis. Antau kelkaj jaroj la dano Torben Kehlet ekhavis
la planon eldoni tiun chi "memorlibron" (bedaurinde Kehlet
mortis jhus antau ol la libro aperis). La redaktoro Carlo Minnaja
petis kelkajn novajn kontribuantojn "ke ili verku lau propra
placho ene de temo nur larghtrajte antaufiksita". La vidvino
(kaj tria edzino) Birthe Lapenna-Zacho aldonis kelkajn eseojn kaj
fotojn el sia privata arkivo.
La
kontribuajhoj tiel estas tre diversnivelaj kaj diverstemaj. Enestas
ech kelkaj eseoj, kiuj nur tre flanke traktas aspekton de Lapenna.
Malgrau chiu tiu laboro, la leganto ne povas ne havi la impreson
ke sur kelkaj paghoj tamen temas pli pri adorlibro ol pli memorlibro.
Preskau malestas la kritikantoj kaj mallaudantoj, tie chi oni skribas
pri Ivo Lapenna preskau nur pozitive.
Por
neutrala leganto tiu tono suspektindas. Estas eble ke Lapenna estas
unu el la plej gravaj esperantistoj el la historio de la lingvo;
estas tre vershajne ke oni siatempe traktis lin maljuste en UEA-rondoj.
Sed la Eseoj estras tro pozitivaj por samtempe esti fidindaj.
Oni
auskultas nur la amikojn, kiuj kompreneble rajtas vochi sian opinion,
sed oni dezirus audi pli. Kio vere okazis dum la Hamburga UK en
1974? Kiaj estis la rilatoj de Lapenna kun siaj "aliaj"
du edzinoj? Kiuj el liaj ideoj ankorau estas vere gravaj por la
nuntempa movado, kaj kiuj eksmodighis au perdis sian intereson?
Kompreni
kaj momori homon iel similas konduki veturilon: oni vidu chiujn
flankojn. Bedaurinde la Eseoj precipe rigardas tra la antaua
glaco, kie staras la geniulo; sed ili forgesas la retrospegulon,
kie oni estus vidinta la homon.
(El
Esperanto)
|