Unua-pagho >> Esperantujo >> Recenzoj

 

 

 

 


Chinaj fabloj pri multaj temoj el du jarmiloj

de KARINA MACGILL (10-jara)

    Cent chinaj fabloj. Kompilis Gao Jingmin. El la china tradukis Yu Tao kaj Wang Lihua. Beijing: China Esperanto-Eldonejo, 1999. 147 p. ISBN 7 5052 0443 2. 18 cm. Ilus. Fabloj el du jarmiloj. 6,00 euroj.

    Mi mem legis kaj shatis chi tiun libron, char en ghi estas multaj temoj: gajaj, malgajaj, ridigaj, stultetaj, saghaj. Ghi havas koncizajn rakontetojn, meze malpli ol du-paghajn, kun plachaj chin-stilaj bildoj.

    Gaja estas Serchado de litopiedo pri ligno-hakisto malplenmane reveninta el arbaro, char neniu arbotrunko kreskas suben.

    Malgaja estas Viandavida lupo kiam hoke pendigita viando allogas lupon, kiu mem surhoke pereas.

    Ridinda estas Lernado de skribado en kiu analfabeto eklernas skribi numerojn: - unu; = du, /// tri. "Tio sufichas!" li krias: "Maldungu la instruiston!" Sed tiam, ech post tuttaga laboro, li ne sukcesas finskribi invitilon al s-ro Wan (dek mil), kaj li jam foruzis kvincent paper-pecojn!

    Stulteta estas Naukapa birdo, char ties kapoj batalas inter si por ricevi manghon kaj tiel ghi pereigas sin mem.

    Sagha estas Achai rompis sagon; tiu rompis ech dudek sagojn unuope, poste petante la filojn rompi 19 kune en fasko. Tio instruas ke multaj homoj defendas sin kune pli bone ol dise. Pachjo diras ke ekzistas slogano por tio: "Unueco estas forto".

(El Esperanto)