Unua-pagho >> Esperantujo >> Recenzoj

 

 

 

 


Planlingvoj: ekde projekto ghis realajho

de GARBHAN MACAOIDH

    Planned Languages: From Concept to Reality. Red. Klaus Schubert. Bruselo: Hogeschool voor Wetenschap en Kunst (VLEKHO) / Interface. Journal of Applied Linguistics 15.1 (2000), 3-4. 257 p. ISBN 806813-1-824 cm. 24,00 euroj.

    La interlingvistiko estas brancho de la lingvistiko, kies valoro kaj praktika aplikado estas apenau rekonata, ekster relative malgranda rondo de specialistoj. Sendube, chi tiu volumo estos ne nur interesa aldonajho al la literaturo pri interlingvistiko, sed ankau demonstras kiel la rezultoj de interlingvistika studado kaj esplorado povas kontribui al la solvoj de diversaj problemoj en la kampo de la aplikata lingvistiko.

    La verko konsistas el 8 referajhoj en lingvoj germana, angla franca kaj Esperanto, kontribuitaj de fakuloj bone konataj en la lingvistika kaj esperantologia medioj (Schubert, Tonkin, Blanke, Duc Goninaz, Koutny, Liu Haitao, Corsetti, La Torre kaj Van Oostendorp). Krome, W. M. A. De Smet kontribuas mallongan omaghon al Edward Symoens en la nederlanda.

    Tonkin montras kiel Zamenhof uzis la literaturon por krei vivantan komunumon, kaj por provizi sian lingvon ne nur per estonteco, sed ankau per pasinteco.

    Blanke skizas 28 etapojn tra kiuj planlingvo pasas por atingi la statuson de vivanta disvastigita idiomo. Duc Goninaz alfrontas la problemojn de la Esperanta leksikografio. Koutny raportas pri la utilo de Esperanto en parol-prilaborado kaj artifika parolsintezo.

    Lingva evoluo, ilustrita per la historio de pighinaj kaj kreolaj lingvoj, kaj komparo kun planlingvoj estas temo de Liu Haitao, dum Corsetti kaj Torre diskutas la gravecon de klara strukturo che lingva lernado. Van Oostendorp okupas sin per la komuna distingo inter konstruitaj kaj "naturaj" lingvoj, kaj anstatauigas tiujn terminojn per la plej signifaj kategorioj, eblaj, neeblaj kaj efektivaj lingvoj.

    Fine, Schubert traktas pri la apliko de planlingvoj al la kreado de reuzitaj lingvoj por industria uzado, al la mashina tradukado, kaj al la faka komunikado.

(El Esperanto)