Unua-pagho >> Esperantujo >> Recenzoj

 

 

 

 


Perloj de moderna china dramo

de DORON MODAN

    Du verkoj de Cao Yu: Fulmotondro (1934). El la china trad. Liu Caisheng. Pekino: China E-Eldonejo, 1997. 135 p. ISBN 7 5052 0343 6.21 cm. 12,00 euroj. Sunlevigho (1935). El la china trad. Tan Xiuzhu. Pekino: China E-Eldonejo, 1997. 142 p. ISBN 7 5052 0342 8.21 cm. 12,00 euroj.

    Du fruaj verkoj de Cao Yu, la fama china dramisto, kiu forpasis en 1996, allogas E-on al serio de aliaj lingvoj, en kiujn tiuj dramoj tradukighis. La plej fama verko de Cao Yu, Fulmotondro, disvolvas korupcion en la alta tavolo de la socio, tra komplika intrigo de pasio kaj incesto, kaj skue tragedia fino. Sunlevigho priskribas la malluman faceton de urba socio, de sekso, krimo kaj narkotajhoj.

    La zorge planita konflikto en ambau verkoj kvazau atendas eksplodon jam ekde la komenco. La forta konstruo des pli mirigas, char la tragedioj helene ekestas kaj finighas ene de tagnokto, en unusola loko.

    Okcidentaj legantoj vane serchos iun ekzotan Chinion - la loko estas moderna salono (komence de la 20-a jarcento), kaj la etoso ne tiom malsamas ol tiuj de aliaj mondopartoj.

    La tradukita teksto (de Tan Xiuzhu) tiom fluas, ke oni apenau povas imagi ghin en alia lingvo ol Esperanto. Unu malglatajho estas jen-kaj-jena utiligado de Esperantaj ikonoj, kiuj estas flatado al la samideana gusto de la leganto. Lu Gui en Fulmotondro diras: Ne shovu vian nazon en fremdan vazon. Tio memorigas al la leganto pri Lordino Braknel en La graveco de fideligho che William Auld: jam temp' est', ke s-ro Banbaro findecidighu, chu li intencas vivi au morti, kaj pri (la cetere bona) Kanto de l' vivo de Paul Gubbins, en kiu figuro diras: La kelo kiel volumoj en la libroservo de UEA. Tia flatado al la publiko forlogas la atenton el la dramo, kaj do estas evitinda. Estimataj verkistoj kaj tradukistoj, tio superfluas.

    Fulmotondro kaj Sunlivigho estas bonegaj tradukoj de du elstaraj verkoj. La grandega nombro da figuroj (11 en Fulmotondro kaj 15 en Sunlevigho) apenau ebligas surscenigon de la dramoj en la Esperanto-medio.

    Jen defio al seriozaj teatrogrupoj. La troa abundo de reghisoraj instrukcioj en la teksto, kiu iomete lacigas la leganton, plirichigos la laboron de entreprenema grupo.

(El Esperanto)