Unua-pagho >> Esperantujo >> Recenzoj

 

 

 

 


Ghuebla kaj esplorinda mondo

de PAUL GUBBINS

    Rakontoj ne nur shercaj. Vladimir Vana. Ilustris: Pavel Rak. Dobrichovice (Prago): Kava Pech, 2002. 128 p. ISBN 808585354-X. Prezo: 9,90 euroj.

    Chu sherco, ke la unuaj rakontoj en la kolekto Rakontoj ne nur shercaj estas la plej nuraj kaj la plej malshercaj en la tuta libro? Oni povus facile senkulpigi leganton, kiu, tramachinte dekon da paghoj, forjhetus la volumeton, kredante sin trompate de la autoro kaj eldonejo. Tamen per pacienco venas, se ne chi-foje scienco, scio -- scio, ke la mondo de Vladimir Vana certe esplorindas.

    La rakontoj, entute 19 plus ne tre konvinka teatrajheto, plejparte radikas en la socialismo de la 60-aj jaroj. Kiel grava estas la plano, ekzemple, primokas la tiaman shtatismon; kamparano kantigu unue shtatigitan kanarion, poste bovon, char "shtata plano estas shtata plano: tiun oni ne povas shanghi" (p. 74). Simile, burokratismo estas la celo en Kiel kondutas al ni kelkaj oficistoj.

    Sed plej memorindas la rakontoj, kiuj transsaltas la epokon, en kiu ili estas koncipitaj, kaj kiuj farighas senepokaj, do chiamaj, chiesaj. Ekzemple Kisteho: tie chi chefrolas avareco, trompemo; temoj eternaj, klasikaj, tamen en la rakonto de Vana freshaj, aktualaj. Klarigo de kisteho - kiun mi ne malkashas - troveblas en la rakonto (ne en vortaro) kaj miaopinie bone resumas la filozofion de Vladimir Vana.

    Same vantemo: legindas Kiel mi eniris Parnason kaj Kelkaj konsiloj, kiel facile kaj rapide farighi verkisto. Jen juveloj, kiuj per simpla, klara lingvo brilas. En Kelkaj konsiloj... ni lernas, ke redaktoro devenas de redaktoro, char redaktoro devas esti ia doktoro, ia kuracisto de ghis nun ne eldonitaj verkoj (p. 48). Trafe!

    Kaj nepre menciindas la - jam konata - absurda sed klasike komika kiel ni mortigadis leporon por la antaukristnaska vespermangho. La stilo kaj enhavo memorigas pri la rakontaro de J. H. Sullivan - sed jughu, ghuu vi mem. Chiaokaze valoras akiri la libron, se nur pro la Vana-a leporo - kiu permesas indulgeme pretervidi etajn presmakulojn (ekzemple en la teatrajheto, kie meze de kursivigitaj frazoj - literoj foje malkursivighas). Jen eble kroma sherco en la plejparte ghueblaj Rakontoj ne nur shercaj.

(El Esperanto)