 Siegfried
Piotrowski/Helmar G. Frank (eld.): Europas Sprachlosigkeit.
Vom blinden Fleck der European Studies und seiner eurologischen
Bedeutung [...], (Europalsche Reihe: Entnationalisierte
Wissenschaft 5), Munchen: KoPad Verlag, 2002. 284 p, 21 cm. 16,80
euroj.
En
1974 fondighis en la okcidentgermana urbo Paderborn la Europaklub
(EK), por propagandi europan identecon kaj stimuli la lernadon de
neutrala europa lingvo, kiel la latina au Esperanto.
Nun aperis kolekto (chefe) de artikoloj kaj dokumentoj el tiu rondo
chirkau la kibernetikisto prof. Helmar Frank, pri EK kaj ties aktivajhoj
kaj ankau pri eurologio, kiun Frank kaj la kuneldonanto,
Siegfried Piotrowski, shatus vidi kiel novan universitatan fakon.
En
historia superrigardo pri EK, Frank rakontas ke meze de la 1970-aj
jaroj li kun sia instituto de la universitato de Paderborn planis
lernejajn eksperimentojn, kiuj montru la propedeutikan
valoron de Esperanto. La koncerna ministerio permesis la Paderbornan
Eksperimenton, sed kun Esperanto ne kiel deviga fako por tutaj klasoj,
sed kiel libervola kroma oferto. Krome, la urbo Paderborn ne deziris
esti oficiala organizanto, kaj tiucele Frank fondis EK-on (p. 37).
Kunklubanoj Behrmann, De Smet, Tsirimokos k.a. rerigardis en 1999
post 25 jaroj.
EK,
resp. la Frankanoj komencis rimarkindan kaj memorindan aktivadon
por "ILo", kiel ili preferas nomi Esperanton. Ili eldonis
Europakalender, europan dokumentaron kaj serion sennaciigita
scienco, kun i.a. vortaro Esperanta-germana kaj matematika
vortaro en la tiamaj lingvoj de la Europa Komunumo (p. 127-135).
Oni legas pri la Akademio Internacia de Sciencoj (AIS), kunfondita
de Frank, kaj pri la lernejaj eksperimentoj. Cetere Frank superrigardas
la historion de la politika unuigho de Europo. Mallonga gramatiko
de ILo (la 16 reguloj) prezentas Esperanton. Ekster la konataj
EK-ideoj oni trovas ankau ekz. pledon de la latinistino Sigrid Albert
por latino.
Al
la scienca intenco de la eldonantoj kontrauas la provo enkonduki
novajn vortojn, kiel Europien (proks. en la senco
de EU-io), Europisch (neutrala lingvo por Europo)
kaj Eurologie. Ankau la sufiche forta kontrau-angla
impeto donas negativan impreson, kiel ekz. la atentigo de Frank,
ke la angla estas la helpa lingvo de la internacia
prostitucio (p. 133/134). En iom kurba vortumado Frank postulas:
se iu volas enmigri Europan Union, au serchas azilon, li devas scipovi
Esperanton au alian neutralan lingvon (p. 19).
La
titolo de la libro aperas en kvar lingvoj, kvankam preskau chiuj
kontribuoj estas en la germana: nur kelkaj havas tradukon au resumon
en Esperanto. Por movadanoj kaj EK-simpatiantoj estas interesa provo
formuli Europo-politikon sur esperantista bazo.
|