Unua-pagho >> Esperantujo >> Recenzoj

 

 

 

 


Lingvo por la Tergloba Vilagho

de MAIRE MULLARNEY

    Esperanto: A Language for the Global Village. Sylvan Zaft. Calgary: Esperanto Antauen Publishing, 2002. 157. ISBN 0 7795 0031 8. 21 cm. Prezo: 13,50 euroj.

    Flanke de mia lito, je la nivelo de la kapkuseno, estas breto. Sur ghi trovighas hazarde jhetita monteto da libroj. Supre, la plej ofte foliumata, La Bona Lingvo. Pravas la verkisto, kiam li diras: Homo, kiu legas sian Esperanton, en formo pli arta, sed ne pli komplika ol li (au shi) povas uzi ghin, sentas sin portata supren (La Bona Lingvo, p. 110).

    Kia bedauro ke tiel malmultaj miaj samlandanoj kapablas ghui ghin. Sed Claude Piron verkis ankau alian plezure legindan libron, Le Defi des Langues. Al miloj da miaj samlandanoj oni instruis dum jaroj la francan lingvon; tiun chi ili kapablus legi, chu ne? Bedaurinde, ne. Lerneja lingvo-instruado donas nur malmaturajn fruktojn.

    Kiam Sylvan Zaft legis Le Defi des Langues, li konstatis, ke anglalingvanoj urghe bezonas similan libron. Rekta traduko ne taugus, do Zaft decidis klarigi anglalingve la mesaghon de Piron: kiel ege malfacile oni povas majstri fremdan lingvon, kaj kiel normale kaj institucioj kaj medioj rifuzas agnoski tian malfacilajhon. Li montras kiom da tempo kaj laboro junuloj malshparas por eta gajno kaj kiel mensogaj estas la promesoj ke per iu KD-ROM oni povas post pluraj semajnoj bone paroli novan lingvon.

    Krome, Piron, kiu longe laboris che UNO kaj Monda San-Organizajho, kalkulis la terurajn kostojn de tradukado kaj interpretado, kun iliaj neeviteblaj mankoj kaj fushoj.

    Tiujn chi informojn Sylvan Zaft sukcesas klarigi ne nur per informoj, sed ankau per detalaj ekzemploj; li ne diras ke la angla literumado estas nelogika, li montras liston de 13 manieroj literumi la sonon de O en Go. Poste li listigas multajn aliajn manierojn prononci tiujn 13 litergrupojn (grafemoj). Fine de tiu chapitro Zaft skribas ke post mil horoj da studado de angla literumado, fremda studanto ne kapablus tiel bone literumi kiel komencanto povas literumi Esperanton. (Artikolo en Eventoj raportis sciencan studon: la angla lingvo prezentas 62 fonemojn per ne malpli ol 1120 skribmanieroj.) Zaft prave rakontas ke ech kleraj denaskaj parolantoj spertas problemojn.

    Eble la plej grava chapitro estas tiu, en kiu li klarigas la rolon de gheneraliga asimilado. Nia cerbo nature asimilas elementon kaj tuj gheneraligas ghian uzon ekster la kampo de la jam akiritaj scioj kaj spertoj. Zaft diras ke la problemo, kiu iom malfaciligas la akiron de la angla lingvo je angla-parolantaj infanoj, kaj ege malfaciligas ghin por fremdaj lernantoj estas, ke tia gheneraligo ofte pravas sed tre ofte malpravas, kaj nenie la lernantoj povas antauvidi la bonan solvon. Samas la plejmulto da lingvoj; nur Esperanto fidindas.

    Mi bedauras eraron en la dua chapitro; en 1922 la Asembleo de la Ligo de Nacioj unuanime akceptis la Rezolucion favore al enkonduko de Esperanto en la lernejojn de la Nacioj. Nur poste la franca deputitaro sukcesis flankenshovi ghin. Dr. Nitobe Inazo, kiu instigis la enketon, komentis: Post dudek jaroj, oni ridos je ni. - Chu multaj ridis en 1942?

    Eble Sylvan Zaft saghe elektis ne fidele sekvi la planon de Claude Piron en Le Defi des Langues. Chi tiu sur 161 paghoj priskribis lingvajn problemojn je chiuj niveloj; pri la solvo li silentis ghis pagho 165. Shajne, ideala plano. Sed chi-jare Piron rakontis rete ke dum iu kunveno franca faka lingvisto renkontis lin kaj demandis, chu estas li, kiu verkis Le Defi des Langues? - Mi gratulas vin. Jen vere mirinda libro. Sed, kompreneble, kiam mi renkontis la vorton Esperanto, mi ne plu legis.

    Male, Zaft defias vid-al-vide la kredon de la plejpovaj shtatoj. Li asertas firme, sur la unua pagho, ke Esperanto povus, se oni dum unu au du jaroj instruus ghin tra la mondo, kapabligi normalajn homojn interkomunikighi pli bone ol nun povas la plej lertaj plurlingvaj parolantoj, kaj li substrekas la grandegan koston, la malshparon de dolaroj, kiuj povus savi la sanon kaj la vivon de tiel multe da homoj. Poste li pentras allogan bildon de la songho de tiu ebla terglobo, plenplena de amikeco.

    Mi ne nur rekomendas chi tiun libron; mi intencas tuj mendi plurajn ekzemplerojn.