|
|
Mia
vojo |
Mia
vojo / Mi recorrido / My journey, charma kolorigebla
libreto por infanoj, entenas ghentilan "verdan"
mesaghon. Akvoguto priskribas sian migradon en nubo, aero,
surtere. Estas klare el tiu priskribo kiel kara estas chiuj
eroj de la naturo, kaj kiom valoras ke homoj protektu ilin.
Enkonduka
klarigo pri Esperanto en la hispana kaj angla lingvoj donas
facilan priskribon al la leganto. La kolorigeblaj desegnoj
estas simplaj, kaj allogos infanojn al kolorigado.
La
sola gheno pri chi tiu alie bonega libreto estas la elekto
de la vorto "vojo" en la titolo. La rakonteto klare
priskribas vojaghon, au ech veturon, ne vojon. Supozeble ne
eblas nun korekti tion -- sed la autoro tion pripensu, se
okazos reeldono.
Chi
tiu, la unua Esperanta libro eldonita en Kostariko, estas
ja achetinda libreto!
William
R. Harmon (Usono)
Mia
vojo / Mi recorrido / My journey de Leda Violeta Coronado
C. Esperantigis Guido Hernandez M., angligis Carolina Mata.
Editorial Tecnologica de Costa Rica. Cartago. 2002. 18 paghoj.
21 x 28 cm. 4,50 euroj + sendkostoj. Triona rabato ekde 3
ekzempleroj. La libro estas achetebla che la Indighenaj Dialogoj,
Riouwstraat 172, NL-2585HW Den Haag, Nederlando <snjezana.cimic@idnetwork.nl>
|
|
Jurgen |
Jurgen
estas la plej konata romano de usona verkisto James Branch
Cabell (1879-1958) publikigita en 1919.
Jurgen
estas lombardisto en imagita lando, iama poeto, kiu regajnas
sian junecon, retenante la saghon kaj sperton de sia matura
agho. Serchante sian forsorchitan edzinon, Jurgen travojaghas
fantaziajn kaj legendajn teritoriojn, inkluzive de la kristanaj
Infero kaj Paradizo, prosperante che belaj virinoj (ekzemple,
Helena de Trojo) kaj chiam plialtighante range, ghis fine
li renkontas la chiel-potencan Koshchej (kiu "faris chiujn
aferojn tiaj, kiaj ili estas") kaj petas, kun interesaj
sekvoj, redonon de la edzino.
Trad.
William Auld. Jekaterinburg: Sezonoj, 2001, 240 p. 21cm. Bind.
Prezo: 18 euroj. Mendu che: UEA, FEL, ELNA kaj aliaj gravaj
libroservoj, ankau rekte che la eldonejo poshte: RU-620014
Jekaterinburg-14, p.k. 162, Ruslando, au rete: <sezonoj@mail.ru>.
Telefono: (3432) 281711. Hejmpagho: <http://www.sezonoj.itgo.com>
(Halina
Gorecka)
|

|
Lingva
arto |
LINGVA
ARTO. Jubilea libro omaghe al William Auld kaj Marjorie
Boulton. Red. Vilmos Benczik. Rotterdam: UEA, 1999. ISBN 92-9017-064-6.
5+217p. 21cm. Prezo: 16,50 euroj.
En
1999 William Auld kaj Marjorie Boulton festis sian 75-an datrevenon.
Okaze de tio UEA donacis al ili festlibron, en kiu pluraj
kontribuajhoj prilumas ilian verkistan karieron kaj analizas
iliajn verkojn. Aliaj eseoj traktas aktualajn temojn de la
movada kaj kultura vivo en Esperantujo.
Kontribuis
V. Benczik, G. Berveling, W. Bormann, J. Camacho, P. Dashgupto,
S. Fiedler, P. Gubbins, T. Hughimoto, R. Jaderstrom, E. de
Kock, A. Korjhenkov, Laulum, Mao Zifu, G. Mattos, S. Maul,
A. Montagut, S. Pokrovskij, B. Ragnarsson, M. de Seabra, G.
Silfer, H. Tonkin, L. Trifonchovski kaj J. Wells. Kun la bibliografioj
de Auld kaj Boulton fare de C. Cimpa.
(El
Esperanto)
|
|
China
lingvo -- la richa kaj bela lingvo |
La
libreto "China lingvo -- la richa kaj bela lingvo"
estas kolekto de artikoloj pri la china lingvo aperigitaj
en la revuo "El Popola Chinio" en la 90-aj jaroj
de la 20-a jarcento. La autoro prezentas en sia libreto diversajn
aspektojn de la china lingvo, kiel idiomajhoj, proverboj,
aludoj, tabuoj kaj eufemismoj en la china lingvo.
La china lingvo estas parolata de
1.3 miliardoj da homoj. Chu ghi estas facila au malfacila?
La autoro diris, ke kaj jes kaj ne. Kial? Legu la libreton.
China Esperanto-Eldonejo, Beijing,
2000, 162 p. 18 x 11 cm.
Prezo: 5.00 USD.
Sendokosto: 2.00 USD.
Mendu che: Distribua Fako de "El
Popola Chinio"
P.O. Kesto 77, CN-100037
Beijing, Chinio
Retposhto: cee@china-report.com
libroservo@china-report.com
(Binsheng)
|

|
Nova Esperanto-China Vortaro |
Tiu
chi vortaro aperis post mallongigo de la Esperanto-China Vortaro,
eldonita en 1990 kun Hongfan kiel chefkompilinto. Dum la rekompilado
oni forstrekis multajn arkaismojn kaj malfacilajn vortojn,
ke la nova vortaro kun 45862 artikoloj taugas por komencantoj
kaj ankau por progresintoj. Kiel poshvortaro, ghi estas facile
portebla kaj bone disponebla por chinaj lernantoj de Esperanto
kaj alilandaj samideanoj, kiuj interesighas pri la china kulturo.
China Esperanto-Eldonejo, Beijing,
2000, 402 p. 15.5 x 8 cm.
Prezo: 6.00 USD.
Sendokosto: 2.50 USD.
Mendu che: Distribua Fako de "El
Popola Chinio"
P.O. Kesto 77, CN-100037
Beijing, Chinio
Retposhto: cee@china-report.com
libroservo@china-report.com
(Binsheng)
|

|
Rughdoma
songho |
Unu
el la plej famaj klasikaj romanoj de Chinio, kiu priskribas
la ruinighon de iu nobela familio en la lasta periodo de la
china feuda socio kaj la tragedion de juna amanta paro. La romano
prezentas la dekadencon de la china feuda socio kaj ghiajn diversajn
konfliktojn.
Rughdoma songho (Volumo I)
Cao
Xueqin. Trad. Xie Yuming. Beijing. 1995, 582p. 22x14cm. Ilus.
Bind.
Prezo: 22,00 USD Sendokosto:
5,00 USD
Rughdoma songho (Volumo II)
Cao
Xueqin. Trad. Xie Yuming. Beijing. 1996, 684p. 22x14cm. Ilus.
Bind.
Prezo: 28,00 USD Sendokosto:
5,00 USD
Rughdoma songho (Volumo III)
Cao
Xueqin. Trad. Xie Yuming. Beijing. 1997, 627p. 22x14cm. Ilus.
Bind.
Prezo: 26,00 USD Sendokosto:
5,00 USD |
 |
La Familio |
La
romano rakontas pri granda feuda familio el kvar generacioj,
Ghi priskribas la amon inter gejunuloj, la kruelan persekuton
de la feuda etiko al virinoj kaj ilian tragikan sorton. La autoro
estas Bakin, fama china verkisto kaj veterana esperantisto.
Bakin. Trad. Wei Yida. Beijing. 1999,
572 p. 21.5x15 cm.
Prezo: 22,00 USD Sendokosto:
5,00 USD |
 |
Lotus-lanterno
|
Temas
pri mito kiel Chenxiang savis sian patrinon. En la brilo de
la Lotus-lanterno, Chenxiang kuraghe batalis kontrau dio Erlang.
Fine li trahakis la monton kaj savis sian patrinon. La bildlibro
estas adaptajho de movbilda filmo kun la sama titolo. Simplaj
tekstoj por la belaj bildoj estas facile legeblaj.
Komp. Yin Qin. Trad. Yu Tao. Beijing.
2000, 112 p. 16, 5x22, 5 cm.
Prezo: 6,00 USD Sendokosto:
3,00 USD |
|
|