Unua-pagho >> Esperantujo >> Rekomendo

 

 

 

 

 


La mirindajhoj de la mondo

    La libro de Marko Polo estis grava historia kaj geografia evento de la Meza Epoko...

    Oni devas scii, ke en tiuj mezepokaj tempoj ne estis kutimo doni gheneral(ig)an titolon al iu verko, kaj la libro de Marko Polo ne estas escepto chi-rilate. Pro tio, ghia unua nomo estas:

    -- La libro de Marko Polo

    Sed kun sia rekorda nombro da manuskriptoj (pli ol 140 konataj!) oni povas esti certa, ke la kopiistoj inventis titolon kaj multfoje shanghis ghin lau sia placho. La plej ofte uzataj estas la jenaj:

    -- La priskribo de la mondo

    -- La libro de Granda Hhano de Tatario

    -- Miliono/Il Milione

    -- La vojagho de Marko Polo

    -- La mirindajhoj de la mondo

    -- Pri la mirindajhoj de la Granda Azio

    -- La libro de la mirindajhoj (de la mondo)

    -- La vojagho de Marko Polo

    -- La libro de Marko Polo kaj de la mirindajhoj de Azio

    Kelkfoje la titoloj estis kombinitaj, pro tio ni uzis chi tie la du plej oftajn: La libro de la mirindajhoj, kun aldono de la kutima: La priskribo de la mondo.

    Kvankam la libro svarmas je precizaj elementoj eblas tamen konstati ke oni trovas kelkajn legendajn partojn, ekzemple:

    -- la legendo pri Pastro Johano.

    -- la legendo pri Gog kaj Magog: lau la Malnova Testamento, tiuj popoloj loghis en la nordorienta ekstremajho de la tero. Ili aperus antau la Lastaj Tagoj por invadi la teron. Se Magog estas la Mongoloj, Marko Polo trovas por Gog la Ongut-ojn.

    -- la legendo pri la fikciaj konkeroj de Aleksandro la Granda.

    -- la legendo pri la Soleca Arbo au la Seka Arbo (jam de longe forgesita en Okcidento).

    -- la maskla kaj la ina insuloj.

    -- la fantazia fabelo pri homoj kun hunda kapo au pri simioj kun homa kapo...

    El sia 25-jara vojaghado, Marko Polo donas al ni en tiu chi libro nur eltirajhojn de chio, kion li spektis. Krom kelkaj konfuzoj en la datoj kaj en la rilatoj inter la personoj, lia rakonto estas tamen fidinda. Ghi ofte kompletigas aliajn historiajn raportojn (ekz. la priskribon de la palaco de la Granda Hhano, la mortigon de la financa ministro de Kublaj...) La historia kaj geografia flankoj de la priskribo donis multe da peno al la specialistoj: pluraj dedichis sian tutan vivon al tiu laboro kaj publikigis dikajn volumojn pri tiu aspekto de la libro. Spite tiun laboregon, multenombraj elementoj de la libro restas enigmo, ekz-e la popolo Karaunas daure aperas kiel ghena mistero...

    La granda sukceso de La libro de la mirindajhoj estis tia, ke grava nombro da kopioj kaj manuskriptoj aperis. Oni konas cent kvardek tri da ili (ne enkalkulante la unuajn presitajn librojn de la 15-a jarcento). La libro de Marko Polo ekzistas en preskau chiuj okcidenteuropaj lingvoj (sed ne en la malnova angla!). La latinaj versioj estas la pli multenombraj. Por ekzemplo jen la itinero de unu el tiuj konitaj versioj: la unua presita portugala teksto estas traduko el la latina versio de Pipino, kiu mem estas traduko el iu venecia teksto, kiu siavice estas traduko (kun shanghoj) el franca-itala originalo! Oni shuldas al Benedetto la laboron por malimpliki chiujn tiujn fadenojn. Chiuj manuskriptoj de la libro disdividighas en tri "familiojn".

    Neniun tekston eblas konsideri kiel kompletan. El tio fontas gravaj shanghoj pro la kopiaj problemoj. La itala eldono de 1928 provas fari la unuan sintezon de tiu materialo, sed la kompleta sintezo aperis nur en 1938 danke al la malkovro de nova manuskripto en Toledo (de la 15-a jarcento) far la profesoroj Moule kaj Pelliot. Tiu eldono donas rekonstruitan sintezan tekston surbaze de "chiuj" ekzistantaj manuskriptoj sub la titolo: Marko Polo, The Description of the World. Pro tio kelkaj specialistoj konsideras ghin fantazia, sed pri tia opinio respondecas nur ili.

    Ja lau tiu chi sinteza teksto estas farita la nuna traduko en Esperanton. Ghi estas la unua versio en tiu chi lingvo kaj koincidas kun la 700-a datreveno de ties unua apero.

Esperantigita de Daniel Moirand
Eldonita de Universala Esperanto-Asocio
Rotterdam 2001
Formato: 21x14.6 cm.
Pagh.: 445
Serio "Oriento-Okcidento", n-ro 34
Prezo: 33.00 euroj.

(El la antauparolo de Daniel Moirand
por "La Libro de la Mirindajhoj")