Unua-pagho >> Esperantujo >> Rekomendo

 

 

 

 

 


Aviada terminaro

    Civila ingheniero en Chikago, Kent Jones, jam de longa tempo pristudas la problemojn de la angla kiel aviada lingvo. Surbaze de tre diversaj fontoj kaj esploroj, li demonstris ke ghi estas ne nur malbone adaptita al tiu funkcio, (vizitu www.esperanto-sat.info>, sekcioj "Documents" kaj "In English"), sed ke ghi reprezentas realan dangheron.

    La origino de multaj aviadaj incidentoj kaj akcidentoj trovighas en tiu lingvo, kiu kiel la anglo-saksa mezursistemo brilas nek pro klareco, nek pro simpleco, nek pro logikeco. Kent Jones jam entreprenis klopodojn che naciaj kaj internaciaj aviadaj organizoj por ke la demando pri aera sekureco estu pritraktata ankau sub la lingvaj aspektoj. Char reformo de la angla montrighis tute neebla, kiel konstatis G.B. Shaw, Kent Jones pristudis la uzeblecon de alia lingvo, kiun li konas kaj kiu estis konceptita por la lingva komunikado inter plej diverslingvaj loghantaroj kaj pro tio adaptita al la diversaj mensaj kaj lingvaj strukturoj. Iniciatite de li, kompilita kaj subskribita de Gilbert R. Ledon, jhus aperis "Aviada terminaro", kiun kuneldonis en Brazilo la autoro mem kaj Gersi Alfredo Bays de la eldonejo "Fonto".

    Temas pri 288-pagha verko konsistanta el 1000 terminoj, 23 ilustraj platoj, aeronautika vortaro angla-Esperanta kun 4000 esprimoj en 13 lautemaj chapitroj kaj "Baza aviada frazeologio".
La distribuanto de tiu libro estas Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, BR-70084-970-Bras¨ªlia-DF, Br¨¦sil. Prezo: 15 euroj.