Unua-pagho >> Esperantujo >> Rekomendo

 

 

 

 

 


Vortarego Esperanto-Germana

    La ghis nun supozeble plej granda eldonita vortaro Esperanto-nacilingva aperis en 1999. La prestigha lingvistika eldonejo Helmut Buske Verlag, Hamburg, Germanio, aperigis la vortaregon. La 882-pagha, klarlitere kaj densepresita vortaro enhavas pli ol 80 mil artikolojn kaj lingvajn esprimojn en Esperanto kun siaj germanaj ekvivalentoj. La vortaro havas dulingvajn antauparolojn (germana kaj Esperanto), instrukciojn pri la uzo de la vortaro, listojn de mallongigoj kaj uzita literaturo. La lingva materialo konsiderinde superas tion de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV).

    La vortaro ne nur registras la chiutagan lingvon, sed ankau prezentas multan faklingvan materialon el plej diversaj sciencaj kampoj. La vortaro sendube estas utilega ankau por nekonantoj de la germana lingvo. Chiu serioza germana esperantisto devus posedi tian vortaron, se li/shi vere volas kiom eble plene uzi kaj majstri la lingvon.

    La vortaro estas havebla kontrau ch. 39 euroj che UEA au aliaj libroservoj. Oni ankau povas rekte mendi che la eldonejo, kiu liveras al chiuj anguloj de la mondo.

------------------------------------------------------------------------Helmut Buske Verlag
------------------------------------------------------------------------------------------Richardstr. 47, DE-22081 Hamburg
------------------------------------------------------------------------------------------Rete:buskepubl@aol.com