Unua-pagho >> Esperantujo >> Rekomendo

 

 

 

 

 


Broshuro rilate internacian financon

    La Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) jhus eldonis la Esperantan version de la broshuro de la Internacia Komerca Chambro (ICC) "Unuformaj Kutimoj kaj Praktiko de ICC por Dokumentaj Kreditoj" (UCP500).

    Temas pri internacie akceptata regularo, kiu koncernas precipe financajn aspektojn de internacia komerco. Tiel la nuna eldono estas kompletigo de antaua IKEF-traduko, Inkotermoj, kiu precipe rilatis al transportaj aspektoj.

    Fidelaj membroj de IKEF automate ricevos la broshuron kun la julia numero de la IKEF-revuo "La Merkato", aliaj interesighantoj povas acheti la 51-paghan eldonajhon (A5) che la distribuanto Flandra Esperanto-Ligo (www.esperanto.be, butiko@fel.esperanto.be) kontrau 9 euroj.

Dokumenta kredito

     Dokumenta kredito (ankau: akreditivo, kreditletero, letter of credit) estas nemalhavebla ilo por sekurigi la pagon de liveritaj varoj, uzata en internacia komerco, kiam oni komercas kun ne jam konata partnero. Ech spertaj komercistoj ofte ne konas tiun proceduron. Jen baza klarigo:

    Per dokumenta kredito achetanto de varoj au servoj disponigas monsumon che sia banko au che la banko de sia liveranto. La liveranto nur povas disponi pri tiu monsumo, post kiam li prezentis dokumentojn, preskribitajn en la kredito, kaj krome plenumis chiujn aliajn kondichojn menciitajn en la kredito.

(Citajho el "La Merkato")
Inf: Roland Rotsaert, kasisto de IKEF
Visspaanstraat 97, B-8000
Brugge, t/f/a +32-50-330004
<roland.rotsaert@pandora.be>

.