Antau
du jaroj, unu el miaj kursoj che la Akademio Internacia de la Sciencoj
San Marino pritraktis la Esperantan literaturon. La auskultantoj,
kolektighintaj pro la samtempa Internacia Junulara Festivalo de
Itala Esperantista Junularo, estis plejparte junaj. Krom verkoj,
mi prezentis ankau fotojn, klopodante tiel transdoni ankau bildan
tradicion de niaj verkistoj. Preskau sherce mi proponis al la kursanoj
divenludon: "Kiu el vi rekonas chi tiun?" Chiu rekonis
Zamenhof, kaj neniu Grabowski; kaj tion mi taksis en ordo. Kiam
lastalekcie mi planis prezenton pri Ivo Lapenna, mi startis per
lia foto; nur du, cetere ne junaj, rekonis lin. Tio min ege surprizis.
Chu vere neniu el la nuna generacio rekonas la vizaghon de persono,
kiun miloj kaj miloj da esperantistoj auskultis, aplaudis, sekvis
dum pli ol duona jarcento, ghis antau nur dek kvin jaroj? Chu ech
persono, kiu estis en la estraro de UEA (antaue IEL) dum 36 jaroj,
kiu partoprenis milojn da aranghoj, kiu inspiris kaj kortushis dekmilojn
da personoj per siaj paroladoj, kulturpolitiko kaj atingoj, estas
jam ne plu konata por la nuna generacio? Chu gvidanto, kiu tiel
multe kaj multflanke influis la nunan movadon, kiun la junularo
tiom prighuas, estas jam forgesita?
Tiel
naskighis la ideo kolekti memorajhojn pri Ivo Lapenna antau ol,
pro naturaj kialoj, malaperos ankau tiuj, kiuj havis rektajn kontaktojn
kun li, kaj forfadighos la memoro. La Internacia Scienca Instituto
"Ivo Lapenna", fondita en 1997 fare de la Fondajho "Ivo
Lapenna" kun la celo gardi kaj diskonigi lian idearon, trovis
la ideon plene statutkongrua, kaj entuziasme ekaktivis por ghia
realigo. La alvokon kontribui al libroforma monumento respondis,
volontule, multaj, tiel ke la necese limigita amplekso de la libro
devigis ankau al selekto.
Kiel
redaktoro mi proponis al mi ech pli ambician planon: kunpreni en
la libron ankau iujn eseojn pri Esperanta kulturo ghenerale, ne
necese strikte ligitajn al Lapenna, sed kiujn li estus shatinta
legi. Kore mi dankas al chiuj kontribuintoj, tute speciale al tiuj,
kiuj laboris en nefavoraj cirkonstancoj, kaj ankau al tiuj planitaj,
kies verko ne povis aperi chi tie. Mi kaj ili scias, ke ne chio
estis facila kaj glata: dankon al chiuj! Speciala danko iru al s-ino
Birthe Lapenna, kiu surprenis ne nur parton de la redaktora shargho,
sed ankau tre delikatajn taskojn, kiuj reliefigis shian grandan
kapablon alproksimigi personojn diverskarakterajn. Sen shia helpo,
sen shia laboro ofte obskure fona, sed ne malhavebla, kaj sen shiaj
dauraj instigo, kuraghigo kaj centprocenta sindedicho, la verko
ne estus atinginta definitivan staton. Al shi oni shuldas ankau
la gardadon de la arkivo de Ivo Lapenna (kvin plenaj shrankoj),
kaj la kompetentan traserchadon cele al akiro de unikaj dokumentoj.
Tia kolekto, nun kushanta en Kopenhago, baldau estos transprenita
de la Dana Shtata Arkivo por pli facila publika konsulteblo.
Sed
de definitiva stato al publikigo ankorau estas shtupoj: la teknika
arangho, la presado, la financa engagho kaj sekva risko. Kaj chion
tion surprenis alia granda dana amiko, Torben Kehlet, kiu per sia
malavaro kaj kompetento transportis manuskripton al libro. Sed ne
nur! Li ankau prizorgis la aranghon al k-disko kun sonaj kaj vidaj
aldonoj, kio faras el chi verko veran specialajhon en la E-literaturo.
Estas tiel ghueblaj ne nur tekstoj de paroladoj, sed, per nura klako
de la komputila muso, ankau la registrajhoj; ne nur sekaj nigre
skribitaj linioj sed ankau koloraj bildoj; oni povas ne nur foliumi
la paghojn de la libro, sed ankau trakrozi ilin sur ekrano! Ni ankau
dankas al Franko Luin pro teknikaj konsiloj.
Longa
estus la listo de la funkcioj de Ivo Lapenna en la Esperanto-movado,
kiun li partoprenis seninterrompe dum 59 jaroj. Juristoj preferos
memori lian 30-jaran prezidantecon de la Internacia Esperanto-Asocio
de Juristoj, lingvistoj memoros pri lia membreco en la Akademio
de Esperanto dum 35 jaroj, aliaj pleje aprezos la fondon kaj la
21-jaran direktadon de la Centro de Esploro kaj Dokumentado, kaj
plu, kaj plu¡ Sed Ivo Lapenna elstaris ankau ekster la
Esperanto-movado. Kiel fakulo pri internacia juro li partoprenis,
ene de la jugoslavia delegacio, la packonferencon en Parizo post
la Dua Mondmilito; li estis advokato-konsilisto che la Internacia
Kortumo en Hago, li estis universitata profesoro antaue en Zagrebo,
poste en Londono, kaj lekciis gaste en universitatoj de multaj landoj.
Aperis fakaj libroj de li en la kroata, en la franca, en la angla,
kaj multaj fakaj studoj en ses lingvoj inkluzive de Esperanto, publikigitaj
en kolektivaj verkoj kaj juraj revuoj. Ech lau plej severaj akademiaj
parametroj, lia scienca produktado forte superas la averaghon.
Kara
leganto, pri chio supre menciita vi trovos faceton en chi tiu verko,
ne lau seka akademia stilo, sed per la plumo de personoj, kiuj estis
rekte envolvitaj. En viaj manoj kushas memorlibro, ne ja adorlibro.
Laulonge de la paghoj vi trovos konsiderojn kaj taksojn ne nur unudirektajn;
ankau la estimantoj de Ivo Lapenna ne chiam samopiniis kun li, kelkfoje
forte opoziciis, alifoje interpretas faktojn tute alimaniere ol
li farus. Sed persono de tia staturo transcendas la kronikon kaj
apartenas al la historio: la historion partoprenas chefe faktoj
kaj principoj, tamen emocioj ne povas esti komplete forvishitaj.
La figuro de Ivo Lapenna transdonota al la venontaj generacioj konturighu
kaj reliefighu per la autonomaj kaj liberaj vochoj de la personoj,
kiuj lin konis, sen unuformigoj au aliigoj. Al vi, leganto, la lasta
sed ne plej malgrava tasko: el tiom da vochoj interpreti mem la
personecon de Ivo Lapenna kaj transdoni ghin al la posteuloj.
Eseoj
memore al Ivo Lapenna. Red. Carlo Minnaja. Kopenhago,
2001. Sub auspicioj de la Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna.
417 p. 25 cm. Kun fotoj. 45,00 euroj.
---------------------------------
* Prezidanto de la Internacia
Scienca Instituto "Ivo Lapenna" kaj radaktoro de "Eseoj
memore al Ivo Lapenna".
|