Unua-pagho >> Esperantujo >> Rekomendo

 

 

 

 

 


Biografia leksikono de kroataj esperantistoj

    Post dujara laboro de la kompilinto Josip Pleadin kaj pli ol 60 kunlaborantoj tra Kroatio, la 180-pagha leksikono estas finpreta. En ghi trovighas biografioj kaj biografiaj notoj pri chirkau 1000 personoj, ilustritaj per chirkau 450 fotoj. Temas pri aktivuloj el chiuj periodoj de Esperanto-movado en Kroatio, ekde la plej fruaj pioniroj ghis la plej novaj adeptoj de Esperanto. Ene trovighas multaj adresoj, telefonnumeroj kaj retadresoj por persona kontakto. La nova eldono devus esti konsultlibro pri la kroatia Esperanto-movado.

Prezo: 120,00 kunaoj au 18,00 euroj po ekzemplero
  Por minimume 3 ekzempleroj -- triona rabato.
  La prezo inkluzivas neaerposhtan sendon al chiu mendanto.

    Kroataj mendantoj pagas per poshtmandato al la eldoninto, kaj alilandaj al konto plea-k che Universala Esperanto-Asocio, kun samtempa informo al la eldoninto.

    Viajn mendojn akceptas la eldoninto:
Josip Pleadin, p. p. 96, HR-48350 Djurdjevac, Kroatio
Rete: ivan.pleadin@kc.hinet.hr