La
plej populara eldonajho de TEJO, la listo de esperantistaj gastigantoj,
Pasporta Servo, aperas ekde 1974. Chi-jare ghi enhavas 1231
gastigantojn el 83 landoj, sur 207 paghoj.
La
gastigantoj ricevas ghin senpage. La aliaj povas ghin mendi je 15
euroj (kun triona rabato ekde tri ekzempleroj).
Por
alighi kiel gastiganto, petu alighilon de UEA au de la landaj organizantoj.
La aligha limdato estas la 1-a de novembro 2002. La gastigantoj
ricevos memorigilon en augusto.
Pliaj
informoj che la kompilinto: Derk Ederveen, Westenburgstraat 15,
NL-2275 XR Voorburg, Nederlando.
|