Unua-pagho >> Esperantujo >> Rekomendo

 

 

 

 

 


Aperis la nova PIV

     La nova "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" (PIV), formato: 150 x 255 mm, 1265 paghoj, referenca vortaro de Esperanto en la tuta mondo, kies unua eldono aperis en 1971, estas finfine presita kaj liverita.

    Temas pri funde reviziita kaj aktualigita eldono, kies ilustrajhoj estas lokitaj ne plu en la lastaj paghoj, sed enkorpigitaj en la teksto mem. La inauguro de la verko okazos kun cheesto de ghia chefredaktoro, Michel Duc-Goninaz, dum la SAT-kongreso kiu havos lokon de la 1-a ghis la 7-a de julio en Alikanto, Hispanio.

    Prezo: 70 euroj + registrita afranko. Pro la kongreso kaj libertempoj, la plenumo de la mendoj kaj antaumendoj povos okazi nur post la libertempoj. Pliaj informoj estas riceveblaj che:
SAT, 67, avenue Gambetta, FR-75020 Parizo, Francio.
Retposhto: <satesper@noos.fr> TTT-ejo: <www.sat-esperanto.org>