Unua-pagho >> Esperantujo >> Rekomendo

 

 

 

 

 


Vojagho en Esperanto-lando

    Tiel nomighas la eminenta verko de akademiano Boris Kolker, jhus eldonita de UEA. La libro apartenas al malofta ghenro de perfektigaj kursoj de Esperanto, kiuj pro klaraj kialoj estas multe malpli oftaj ol la startigaj lerniloj. Aparte ghin elstarigas la fakto, ke ghi estas samtempe gvidlibro pri la Esperanta kulturo.

    "La ambiciaj celoj de tiu chi neordinara lernolibro estas instrui krean regadon de la literatura lingvo kaj kreskigi emocian ligitecon al Esperanto", skribis Boris Kolker, prezentante la libron.

    Tio estas la dua eldono de la libro, radikale relaborita kaj internaciigita. La instruado okazas per la uzo de verkoj de Ludoviko Zamenhof, Claude Piron, Istvan Nemere, Julio Baghy, John Wells, Marjorie Boulton, Albert Goodheir, Emilja Lapenna, Cezaro Rossetti, Lorjak, Kalomano Kalocsay kaj dudeko da aliaj konataj kaj ne tre konataj, sed interesaj autoroj.

    La tekstojn akompanas E-temaj fotoj, zorge elektitaj el la foto-arkivo de la Centra Oficejo.

    La antaua ghenerala direktoro de UEA Osmo Buller, dum kies direktorado la libro komencis preparighi al la presado, skribis pri ghi tiel: "La libro estas abunde ilustrita kaj fakte ne ekzistas alia libro por simila celo, kiu povas rivali kun ghi... Mi nur bedauras, ke la libro ne povis aperi jam dum mia oficperiodo..."

    Lin reehhas Trevor Steele, kiu daurigis la laboron pri la preparado de la eldono: "'Vojagho en Esperanto-lando' estas certe la plej riche ilustrita originala libro en nia eldonhistorio."

    La libro akireblas en la Libroservo de UEA.

    Boris Kolker: "Vojagho en Esperanto-lando". Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2002. 291 p. Prezo: 18,00 euroj. Triona rabato ekde 3 ekzempleroj.

    Kelkaj lecionoj el la libro trovighas en la reto:http://www.esperanto.mv.ru/vojagxo/index.html