UEA
aperigis novan kajeron el la serio "Esperanto-dokumentoj".
Tio estas artikolo de Robert Phillipson "Internaciaj lingvoj
kaj internaciaj homaj rajtoj", kiu analizas kiel iuj naciaj
lingvoj ighis "internaciaj". Estas traktata la temo de
egalecaj lingvaj rajtoj rilate al la praktiko de multlingveco en
la Ligo de Nacioj, la Unuighintaj Nacioj kaj la Europa Unio.
Phillipson
atentigas, ke la nuna lingvopolitiko de la Europa Unio estas "inercio",
senkonsulta transiro al trilingva, dulingva au ech unulingva sistemo.
La
Esperanto-dokumento estas la 37-a, kaj ghi akireblas che la Centra
Oficejo de UEA -- chi-foje nur en Esperanto.
Dezirantojn
traduki la artikolon en aliajn lingvojn oni invitas anonci sin che
<roy@co.uea.org>.
|