UEA
jhus eldonis la novan libron "Esperanta frazeologio" de
s-anino Sabine Fiedler. Chu Esperanto havas ankau sukajn parolturnojn,
bildecajn komparojn, idiomajhojn, proverbojn, stereotipajn formulojn?
Chu en la projekto, kiun Zamenhof proponis al la mondo, estis indikoj
kiel esprimi emociojn, kiel montri diversajn "tonojn"
(sarkasmon, laudon, intimecon)? Chu parolantoj transprenas la bildesprimojn
el siaj gepatraj lingvoj au chu Esperanto dum sia komunika historio
kapablis krei sufiche originajn proprajn bildojn? Chu la internacia
komprenebleco de la komuna lingvo devas suferi, se nacilingvaj apartenajhoj
regas?
Sabine
Fiedler, germana specialistino pri la angla lingvo kaj aktiva esperantistino,
esploras tiujn demandojn kaj aliajn, kiuj devus interesi chiun amanton
de nia lingvo kaj literaturo. Shia studo bazighas sur legado de
la chefaj Esperantaj periodajhoj, de beletro (originala kaj tradukita)
kaj ankau sur la parola lingvo. El sia iom nekutima vidpunkto la
libro atentigas pri la eble unika taugeco de Esperanto kiel transkultura,
translingva komunikilo.
La
nuna libro bazighas sur la pli ampleksa germanlingva disertajho
de la autorino. Ghi enhavas 140 paghojn da teksto kaj profesnivelajn
bibliografion kaj indeksojn.
Kosto:
EUR 19,80, triona rabato por mendo de almenau tri ekzempleroj.
|