UEA
jhus eldonis la novan libron "Diskutlibro pri malpli uzataj
lingvoj", kies originalo estis eldonita de la Europa Buroo
por Malpli Uzataj Lingvoj.
La
buroo atentigas nin, ke en Europo almenau 50 milionoj da homoj parolas
unu el tiuj malpli uzataj lingvoj (kaj la nombro ne inkluzivas enmigrintojn).
La jhus eldonita "Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj"
argumentas, ke lingva diverseco estas malpli en Europo ol en la
aliaj kontinentoj, sed aldonendas, ke la centoj da indighenaj lingvoj
de Nordameriko kaj Australio grandparte malaperis au estas mortantaj.
La libreto aliras tiujn lingvojn el diversaj vidpunktoj (ekzemple,
la fakta ekzisto kaj funkcio de la lingvoj, la homrajta kaj jura
flankoj) en formo de demando/aserto kaj respondo. Sed oni povus
resumi per unu frazo: tiuj lingvoj plirichigas la vivon de siaj
uzantoj, kaj estus domaghe ilin perdi -- kaj tiu perdo bedaurinde
eblas. Evidente jen kampo, kiu interesas ankau nin esperantistojn.
La
libro havas 60 lukspaperajn paghojn plache ilustritajn. Ghi kostas
EUR 7,50, kaj triona rabato por mendo de almenau tri ekzempleroj.
|