Unua-pagho >> Socio >> Aktuala temo

 

 

 


Privataj kadukulejoj

de ZUO YAN

    "Chi tie mi ghuas bonan flegadon kaj ne sentas solecon. Mi ne bezonas gheni la gefilojn. Mi shatas vivi chi tie," diris avino Zhu Rongxin, kiu vivas en la kadukulejo Hetong de Tianjin (granda urbo 140 kilometrojn sudoriente de Pekino). Shi aghas 90 jarojn. Antaue shi loghis en Pekino. Antau 3 jaroj unu el shiaj filinoj en Tianjin loghigis shin en la kadukulejo, kiu estas renoma en la loko.

    Chinio jam eniris en la socion kun multaj maljunuloj. Fondi pli da kadukulejoj estas unu el la gravaj metodoj por solvi la problemon. En la lastaj jaroj la socio iom post iom kutimighis al kadukulejo.

    En augusto de 2001 la china registaro publikigis la "Programon de Disvolvo de Maljunula Afero (2001-2005)" promesante privilegiojn al privatuloj por establi diversklasajn plansetlejajn servojn por maljunuloj. Nun en Chinio funkcias chirkau 40 mil neshtataj kadukulejoj kaj la nombro grandighas rapide.

    La privataj kadukulejoj de Chinio alprenis chefe la administran modelon lau merkata ekonomio. Fakuloj kalkulis, ke kadukulejo kun pli ol 50 litoj kaj adekvataj amuzaj kaj higienaj ekipajhoj povos repreni la memkoston en 2-3 jaroj, se ghi normale funkcios.

    En Kantono privataj kadukulejoj konsistigas pli ol 30% de tiuj de la tuta urbo. La plej granda privata kadukulejo Longevivulo havas 3000 litojn kaj akceptis 1600 kadukulojn. En la kadukulejo vivas ne nur urbanoj kaj kamparanoj de Kantono, sed ankau elmigrintoj kaj loghantoj de Hongkong, Makao kaj Taiwan-provinco.

    La direktoro de la kadukulejo konigis, ke la kadukulejo dividighas en kadukulejon, maljunulan pensionon, flegejon, konvaleskejon, hospitalon kaj hospicon. 68% de la flegantoj devenis de fakaj lernejoj.

    Sed nemalmultaj privataj kadukulejoj mez- kaj malgrandaj falis en malfacilon. En Wuhan estas kadukulejo kun 120 litoj, sed tie loghas nur 60 maljunuloj. La direktoro diris, ke multaj maljunuloj ne akceptas la manieron pasigi siajn lastajn jarojn en kadukulejo, kaj aliflanke la pago estas multe pli alta ol ilia enspezo.

Esplori modelon neprofitan

    En 1995 iu privata entrepreno de Tianjin fondis kadukulejon Hetong. Poste pli kaj pli multa kapitalo eniris en la kadukulejon kaj la fondinto sin eltiris el la administrado de la kadukulejo. En oktobro de 1997 specialistoj invititaj de la China Filantropia Asocio taksis tiun privatan kadukulejon kaj poste oni fondis la Maljunulan Bonstatigan Asocion Hetong kiel administran organon de la tuta serva institucio kaj difinis la principon de senprofiteco, nome oni ne dividas la profiton, sed uzas ghin por plua disvolvo de la kadukulejo.

    Nun la Maljunula Bonstatiga Asocio Hetong jam farighis chiuflanka serva institucio por maljunuloj inkluzive de chiutaga flegado, esplorado de bezonajhoj de maljunuloj, trejnado de tekniko por maljunula flegado, ekspertizo de nivelo de flegantoj, preparado de nutra manghajo k.a. Nun la asocio havas 6 kadukulejojn en Tianjin kaj 1 en Pekino, kun 420 litoj.

    Tie la maljunuloj pagas ne multe. La institucio subvencias solecajn maljunulojn, kiuj ne havas posteulon. Individuoj, entreprenaj grupoj kaj organizoj en- kaj eksterlandaj mondonacis al la asocio. Iu privata entrepreno donacis 200 mil juanojn sufichajn por konstrui novan kadukulejon.

    La kadukulejo akceptas maljunulojn de pli ol 70 jaroj, kiuj ne povas flegi sin mem. Plejparto de ili suferas de demenco kaj iliaj kadukulejoj dividighas en du tipojn: Unu estas kuraca, kaj la alia - konvaleska.

    En la kuracaj kadukulejoj estas hospitalo, kaj la malsanaj maljunuloj akiras efikan kuracon.

    En la konvaleskaj kadukulejoj oni faris arkivojn por chiuj maljunuloj, kaj starigis kompleton da flegaj normoj lau avangarda germana kaj austria sperto. Chiu fleganto flegas 4-5 maljunulojn.

    Vicprezidanto de la asocio opiniis, ke neprofita privata kadukulejo povas vaste altiri en- kaj eksterlandan kapitalon por la maljunula afero, tio povas multe malaltigi la socian memkoston de la maljunula prizorgado, kaj en iuj flankoj ghi havas avantaghon nehaveblan por registaro, entrepreno kaj individuo.

Normaligo de kadukuleja administrado

    Nemalmultaj kadukulejoj estas tre malluksaj, la flegantoj ne estis trejnitaj je profesiaj scioj kaj iuj el ili ne havas deontologion. Pro tio la Mininsterio de Laboro kaj Socia Garantio de Chinio publikigis en 2002 la "Shtatan Normon por Fleganto de Kadukulejo" surbaze de la normo de la Maljunula Bonstagita Asocio Hetong.

    En aprilo de 2002 la China Filantropia Asocio okazigis la Duan Trejnan Kurson por Direktoroj de Privataj Kadukulejoj. Direktoroj de 90 privataj kadukulejoj akceptis trejnadon.

    Samtempe kun tio okazis simpozio kun la temo "Shanco kaj Defio de Privataj Kadukulejoj en Chinio", kaj ghin cheestis shtataj oficistoj kaj specialistoj de la tri multmaljunulaj urboj Pekino, Tianjin kaj Shanhajo. La simpozio esploris pri la disvolvigho kaj estonteco de privataj kadukulejoj.