En
la 7-a de majo china chefministro Wen Jiabao prezidis la konstantan
kunvenon de la Shtata Konsilantaro de Chinio por interkonsilighi
pri metodoj por batali kontrau SARS kaj bone fari ekonomian
laboron.
La
kunveno opiniis, ke estas necese ghuste kompreni kaj trakti
la interrilatojn inter la batalo kontrau SARS kaj ekonomia
disvolvo, pene teni la ekonomion en stabila disvolvo kaj laueble
redukti damaghon.
La
kunveno postulis, ke dum la batalo kontrau SARS oni devas
bone fari jenajn 8 laborojn:
1. Prizorgi printempan
plugadon kaj someran rikoltadon por stabiligi la agrikulturan
produktadon. Rapidigi reguligadon de la strukturo de la
kampara ekonomio kaj chiamaniere levi enspezon de la kamparanoj.
2. Plifortigi
investadon kaj reguligi investan strukturon. Shtata obligacio
kaj konstrua kapitalo difinita en budgheto devas unue favori
la urghajn programojn de batalo kontrau SARS kaj pliakcenti
la fundamentan konstruadon de instalajhoj por publika higieno.
3. Kulturi novajn
konsumajn termopunktojn kaj kreskajn punktojn de ekonomio.
Normaligi kaj plibonigi la konsuman medion de telekomunikado
kaj interreto, akceli konsumadon en elektronika komerco,
elektronika administrado, interreta edukado, reta kultura
amuzado kaj tutpopola gimnastado.
4. Akceli eksteran
komercon kaj eksportadon kaj utiligi fremdan kapitalon.
Fortigi ekzamenon kaj kvarantenon por eksportajhoj. Akcenti
eksportadon de elektraj mashinoj, altteknologiaj produktajhoj
kaj tekstilajhoj.
5. Redukti au
ne postuli imposton super la profesioj de civila aviado,
turismo, restoracio, komerco kaj taksio.
6. Klopodi por
altigi enspezon kaj shpari elspezon. Escepte de elspezo
de nepre necesaj garantioj por batalo kontrau SARS, rigore
regi la aliajn elspezojn.
7. Daure akcenti
labordonadon kaj plibonigi socian garantion.
8. Teni normalan
ordon de produktado kaj vivo.
La
kunveno postulis, ke diversaj fakoj de diversaj lokoj plifortigu
antautempan analizon kaj spuran kontrolon de la ekonomio,
ghustatempe traktu kaj solvu la problemojn en la batalo kontrau
la malsano kaj ekonomia konstruado, kaj penu por teni dauran
kaj kompare rapidan kreskon de la nacia ekonomio, por efektivigi
la difinitan celon por la disvolvigho de la ekonomio kaj socio
en la jaro.
Chu
SARS influos la chinan ekonomion?
|