S-ro
Dong Taikang estas prezidanto de la asocio de chinoj en Kuvajtio.
Lastatempe li sin okupis pri kontaktigho kun irakaj komercistoj
en Kuvajtio, Unuighintaj Arabaj Emirlandoj kaj Saudi-Arabio,
por sin prepari por eniri en merkaton en Irako post la milito.
S-ro Dong venis de Shanhajo kaj komencis negocadon en Kuvajtio
en 1988. Li spertis la invadon de Irako al Kuvajtio kaj la
Golfan Militon, kaj bone scias la merkaton de Mez-Oriento.
Grandskala
rekonstruado okazos en la postmilita Irako. Statistiko raportis,
ke 2400 kilometroj da autovojo, 200 pontoj, 2500 lernejoj
kaj 120 hospitaloj en Irako bezonas rekonstruadon. Chinoj
povas gajni parton de la rekonstruado che perantoj en Usono
kaj Kuvajtio. Chinaj entreprenoj kaj komercistoj postulas
kompare malaltan memkoston kaj garantias kvaliton de produktajhoj.
Chinaj varoj en nealta prezo estas tre bonvenaj al la merkato
de Irako.
Kuvajtio
estas najbaro de Irako kaj multaj komercistoj prenas Kuvajtion
kiel bazon por eniri en la postmilitan Irakon. Kelkaj entreprenoj
kaj komercistoj venis al Kuvajtio antau pluraj jaroj kaj nun
atendas shancon por eniri la unuaj en la merkaton de Irako.
S-ro Dong pretigis pli ol 20 kontenerojn plenajn de diversaj
varoj en unu monato kaj duono de la varoj jam estis vendita
en Irako. La varoj estis vestoj, shuoj, chapoj, protektaj
uzajhoj en laboro kaj konstruaj materialoj.
33-jara
Zhu Binghua revenis de Mez-Oriento antau nelonge. Li havas
centron de pogranda vendado en Unuighintaj Arabaj Emirlandoj.
Li opiniis, ke post la milito Irako bezonas multe da materialoj
kaj ghia richega petrolo farighos giganta achetpovo de la
iraka popolo.
Zhu
vendas vestojn, tekstilajhojn, chiutagajn bezonajhojn, ludilojn
kaj plastajn objektojn. Li diris, ke li kiel eble plej rapide
reiros en Irakon tuj post finigho de la milito.
S-ro
Tao Haiyun estas direktoro de iu kompanio de eksportado de
malgrandaj varoj en Nankino. Li diris, ke rekonstruado en
Irako longe dauros, kaj la malgrandaj varoj kovros grandan
parton de tiuflanka merkato de Irako. Produktajhoj de malpeza
industrio de Chinio estas bonkvalitaj, sed malmultekostaj.
Nun 70% de la chiutagaj bezonajhoj uzataj en Irako venis de
Chinio. Antau la milito la varoj ne povis rekte atingi Irakon
kaj bezonis transigon en aliaj landoj. Nun rekta eksporto
al Irako estas esperebla, kio multe shparos pagon por transportado.
Multaj
komercistoj de Wenzhou de Zhejiang-provinco, loko fama pro
grandskala produktado de malgrandaj varoj, antau longe atentis
la rekonstruadon en la postmilita Irako. Antau la eksplodo
de la milito 400-500 komercistoj de Wenzhou komercis en Mez-Oriento
kaj 100 el ili en Irako. Dum la milito ili ne chesis transporti
varojn en Mez-Orienton kun la espero, ke ili povos la unuaj
gajni la merkaton en Mez-Oriento. Antau la fino de la milito
multaj komercistoj de Wenzhou hastis al Saudi-Arabio, Kuvajtio,
Jordanio kaj Turkio kaj stokis varojn en havenurboj proksimaj
al Irako.
En
1958 Irako kaj Chinio starigis inter si diplomatiajn rilatojn
kaj komencighis komercado. Pro la bezonoj reciproke kontentigeblaj
por la du landoj, la komercado iris glate. Bicikloj, kauchukaj
shuoj kaj televidiloj de Chinio estas vaste konataj en Irako.
En la 25-a de aprilo de 2003 cent mil dighitaj koloraj televidiloj
produktitaj de la televidila fabriko Changhong estis transportitaj
al Irako. Changhong estis la unua china entrepreno enirinta
en la merkaton de Irako. Kredeble pli multe da produktajhoj
de Chinio estos konataj de la iraka popolo.
Transdonighis
la materialoj de humanisma helpo de Chinio al Irako
|