Printempe
de 2003 SARS (netipa pulmito) testis la antau nelonge fonditan
registaran departementon "Shtata Administracio pri Kontrolo
de Manghajhoj kaj Medikamentoj", kiu nun nepre devas
posedi la merkatajn informojn, akordigi la rilatojn inter
diversaj departementoj kaj informi ilin ghustatempe, por ke
ili pretigu medikamentojn kaj medicinajn ekipajhojn kontrau
SARS. Kaj krom tio ghi devas kunlabori kun departemento pri
prezoj por preventi lauvolan prez-altighon.
En la lastaj jaroj sur la kampoj de manghajhoj kaj medikamentoj
de Chinio plurfoje okazis kontrauleghaj aferoj, malutilaj
al la homaj sano kaj vivo. Intensigi kontroladon super tiuj
kampoj farighis urgha tasko de la registaro. Establado de
la Shtata Administracio pri Kontrolo de Manghajhoj kaj Medikamentoj
sendube intensigas tiun laboron.
Fakuloj opinias, ke limigite de la administra sistemo, la
antaua medikamenta administracio ne bone plenumis sian taskon,
char tiam la prezo de la medikamentoj estis decidita de aliaj
3 departementoj, dum tiu de manghajhoj estis decidita de la
Agrikultura kaj San-protekta Ministerioj.
Post sia naskigho la Shtata Administracio pri Kontrolo de
Manghajhoj kaj Medikamentoj devas senprokraste depreni la
antauajn taskojn de la aliaj departementoj.
"Nun lau postulo de la Shtata Konsilantaro ni plenumas
nian chefan taskon, bonordigas la internajn instituciojn kaj
personaran strukturon," diris direktoro de la administracio.
La nova administracio daure plenumas la funkciojn de la malnova
administracio, kontrolas fabrikadon kaj kvaliton de medikamentoj,
respondecas pri la sekureco kaj kvalito de manghajhoj, sanprotektaj
medikamentoj kaj kosmetikajhoj, faras enketadon kaj traktadon
de gravaj akcidentoj kaj efektivigas la administran kaj teknikan
kontroladon pri esplorado, produktado, cirkulado kaj uzado
de la medikamentoj.
Nun Chinio havas 16 mil farmaciejojn, 3 mil entreprenojn pri
medikamenta cirkulado kaj pli ol 60 mil entreprenojn pri produktado
kaj cirkulado de manghajhoj, tial la nova administacio havas
pli gravajn kaj pli malfacilajn laborojn.
En marto la administracio jam komencis reguligon kaj bonordigon
de la merkataj reguloj: kune kun sekurecaj departementoj batali
kontrau fabrikado de falsaj kaj malbonkvalitaj medikamentoj
kaj medicinaj ekipajhoj, akceli konstruadon de kredita sistemo
de medikamenta merkato, bonordigi la kamparan medikamentan
merkaton kaj establi arkivon pri reputacioj de fakuloj, shtatoficistoj
kaj medikament-kontrolaj departementoj de jughado, takso kaj
sankcio de medikamentoj kaj medicinaj ekipajhoj.
Kiel institucio rekte sub la Shtata Konsilantaro la administracio
havas pli grandan rajton. Ghia direktoro diris, ke la medikamentoj,
manghajhoj kaj kosmetikajhoj rilatas al la homaj sekureco
kaj sano kaj al la socia progreso kaj stabileco. "La
rajtoj kaj devoj ekzistas kune. Niaj devoj farighis pli grandaj
kaj la premoj pli pezaj. Ni ne havas proprajn interesojn.
Ni zorgas nur pri la interesoj de la popolo."
La direktoro diris ankau, ke la administracio ne povas preni
sur sin la devojn kaj taskojn de agrikulturaj, industri-komercaj,
higienaj kaj kvalitkontrolaj departementoj por kontrolado
kaj administrado de manghajhoj, sed ghi devas intensigi la
sintezan kontroladon kaj kunordigi ilin por bone plenumi la
leghojn.
Li diris ankau, ke la administracio devas lerni la avangardan
sperton de la evoluintaj landoj. Tiuflanke bone funkcias la
Usona Administracio pri Manghajhoj kaj Medikamentoj kaj ghiaj
oficoj estas sukcese plenumataj.
|