Ke Chinio suriris la vojon de leghdono pri intelekta proprieto,
tio estas konsekvenco de la disvolvigho de la merkata ekonomio.
En 1971 Chinio reprenis sian leghan pozicion en UN kaj partoprenis
la konferencon de la Monda Organizo de Intelekta Proprieto en 1973.
Ghuste tiam chinoj kaptis la vorton "intelekta proprieto".
En 1978 Chinio komencis konstrui la sistemon de socialisma merkata
ekonomio kaj plirapidigis siajn pashojn de pordmalfermo. Por reguligi
la merkatan ekonomion kaj akceli ghian disvolvighon estas nemankigebla
leghdonado pri intelekta proprieto.
Por
alkonformigi sin al la internacia tendenco de la ekonomia disvolvigho,
precipe post 1976, kiam la interrilatoj de Chinio kaj Usono tendencis
al malstrechigho kaj la ekonomi-komerca kontakto de la du landoj
oftighis, Chinio suriris la vojon de leghdono pri intelekta proprieto.
En 1979 post intertraktado Chinio kaj Usono subskribis du kunlaborajn
interkonsentojn sur la kampoj de altenergia fiziko kaj komerco,
kaj Usono postulis, ke por la interkonsento Chinio devas protekti
la intelektan proprieton de Usono, sed tiam en Chinio tute mankis
koncerna legho.
Profesoro Li Shunde, konsiliano de la China Instituto pri Intelekta
Proprieto, opinias, ke la postulo de Usono estis farita sur profunda
internacia ekonomia fono. En la lasta periodo de la 60-aj jaroj
kaj la 70-aj jaroj la komerca deficito de Usono kaj iuj aliaj evoluintaj
landoj multe kreskis kaj ilia ekonomio tendencis al dekadenco. Post
serioza esplorado ili opiniis, ke la chefa kauzo estas, ke ilia
intelekta proprieto ne estis bone protektata kaj multaj iliaj varoj
suferis de chipa imit-produktado, tiel ke ilia teknika avantagho
ne donis ekonomian frukton, tial protekti intelektan proprieton
farighis tre grava por internacia ekonomia kunlaboro.
En
tia situacio Chinio, kiu rapide sin fandis en la ekonomia tutmondigho,
devis plirapidigi siajn pashojn de leghdonado pri intelekta proprieto.
La 3-an de junio 1980 Chinio membrighis al la Monda Organizo de
Intelekta Proprieto kaj ghuste en tiu jaro ghi komencis establi
la sistemon pri intelekta proprieto.
Tri
periodoj de disvolvigho
Altigo
de la pozicio de intelekta proprieto
|