La 15-an de oktobro, japana jhurnalo Asahi Shimbun publikigis artikolon,
kie legighas, ke la kosmoshipo Shenzhou-5 impresas la publikon,
ke Chinio estas granda prospera lando kun progresa tekniko. Kredeble,
la monda bildo kun pintaj teknologioj kiel la centro shanghighos
pro tio. La homporta kosmoshipo lanchighos nur tiam, kiam oni havos
fidindajn teknologiojn de raketo, vivodefenda sistemo kaj repreno
de lanchita satelito. Koncerne Hindion kaj aliajn landojn, kiuj
nun havas nukleajn armilojn, ankorau ne havas la fundamentajn fortojn
por defii lanchon de homporta kosmoshipo.
Usona
jhurnalo Wall Street Journal raportis la 15-an de oktobro, ke kvankam
la kosmoshipo Shenzhou-5 ripetis la grandan aferon faritan de Usono
kaj Sovetunio antau pli ol 40 jaroj, tamen kosmonautikaj fakuloj
diris, ke la flugado de la china homporta kosmoshipo montras, ke
Chinio faris grandan salton en teknologioj kaj ghi farighis konkuranto
au kompano en la esplorado de la spaco regata de Usono. Iu renoma
fakulo laboranta 22 jarojn en la kosmonautika centro nome Johnson,
Houston, diris, ke Chinio ne blinde postkuras Rusion kaj Usonon
kaj post nelonge ghi atingos Rusion kaj farighos oficiala membro
de la spaca klubo.
Jhurnalo
USA Today diris la 15-an de oktobro, ke lancho de la china kosmoshipo
vivigos la alilandan kosmonautikan aferon kaj forigos la modelon
de la rilatoj inter malnovaj kosmonautikaj kompanoj kaj la potencigho
de Chinio utilos al chiuj homoj de la mondo. Usono, Europo kaj Japanio
nun intensigas sian kosmonautikan planon. Chinio nun farighis potenca
tria lando en la kosmonautika unio, kio donos novan eblecon aktivadi
en la kriza momento, ekz. transporti kosmonautojn kaj materialojn
inter la terglobo kaj internaciaj kosmaj stacioj.
La
15-an de oktobro la Novajh-agentejo de Rusio diris, ke en la vico
de kosmonautoj aperis chino kaj nun la spaco estas konkerata ankau
de chinoj. Por multe da membroj de la terglobo lancho de la kosmoshipo
havas alian signifon, ke la reputacio kaj pozicio de Chinio en la
monda familio rapide levighas. La kosmonautiko nature utilas al
la ekonomia disvolvigho de tiu lando.
La
16-an de oktobro la japana novajh-agentejo Jiji diris, ke hodiau
post Usono kaj Rusio, Chinio farighis la tria lando, kiu povas lanchi
homportan kosmoshipon kaj sukcese repreni ghin. Pro tio unu jaron
post sia naskigho la nuna shtata gvidantaro estrata de Hu Jintao
levis sian prestighon kaj reputacion de la registaro kaj Chinio,
kiu firmigis sian kosmonautikan pozicion kaj faros esploradon pri
la luno kaj konstruon de la spacaj stacioj.
|