Iu juna knabino kreskis en malproksima montvilagho. Shi estis edukita
per konservativa koncepto kaj rigardis la virgecon pli grava ol
la vivo. Antau kelke da jaroj shi venis en grandan urbon kaj kun
miro rimarkis la frivolan sintenon de samaghuloj pri la seksa afero,
kio forte ekscitis shin. Post kiam shi mem provis tion, shia animstato
dissplitighis kaj en tio shi multe suferis.
Alia
virino edzinighis antau pluraj jaroj, sed nun shi trovis, ke la
edzo ne plu interesighas pri shi, shi do shanghis la fasonon kaj
kolorojn de sia noktochemizo, sed bedaurinde, la edzo tute ne rimarkis
la shanghighon de shia kaprompa penado.
Patrino,
kiu tre dorlotis sian filon, dedichis grandan energion kaj elspezis
grandan monsumon por kulturi lin, tamen shi kun bedauro trovis,
ke li, tute plenkreskinta, restas malkuragha, sendistingigha, nedecidema,
pli kaj pli izolighas kaj ofte koleras hejme senkauze.
Antaue
la similan suferon oni kashe diris nur al siaj familianoj kaj intimaj
amikoj au mem eltenis, sed nun oni povas vershi sian koron al psikologia
kuracisto.
En
Chinio chiuj superaj hospitaloj havas psikologian klinikon, la similaj
establoj trovighas ankau en chiuj superaj lernejoj kaj akademiaj
institutoj, pli kaj pli multighas ankau la privataj psikologiaj
klinikoj kaj funkcias ankau senpagaj prikologiaj establoj kaj servas
varma telefona linio kaj surreta psikologia kuracisto.
Jam
fine de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento en Chinio aperis psikolgia
konsultigho, en la mezo de la 80-aj jaroj en iuj hospitaloj oni
ekfunkciigis psikologian kuracadon, en la 90-aj jaroj ghi rapide
disvolvighis kaj en la lastaj jaroj ghi disvolvighis pli rapide.
Rapida kresko
En
2001 Liu Ming fondis centron de psikologia konsultigho. Li diris,
ke komence tre malmultaj pacientoj vizitis la centron, sed nun chiutage
oni akceptas plurajn pacientojn.
La
bezono pri psikologia konsultigho farighis evidente granda en printempo
de 2003, kiam Pekino suferis de SARS. La Psikologia Instituto sub
la China Akademio de Sciencoj 800-foje faris psikologian konsultighon
sole en aprilo kaj majo. Ghi donis psikologian konsultighon ankau
al kuracistoj, flegistinoj kaj malsanuloj en kelkaj hospitaloj,
kiuj kuracis SARS-malsanulojn.
Lau
statistiko de la Ministerio de Sano, en Chinio estas 16 milionoj
da malsanuloj, kiuj suferas de psikologia kaj psikoza malsanoj,
konsistigante 1.23% de la tuta loghantaro, kaj inter la 340 milionoj
da gejunuloj 30 milionoj havas perturbighon en lernado, animstato
kaj aliaj psikologiaj aferoj. Krom la psikologie malsanaj homoj
ankau ordinaraj homoj bezonas helpon de psikologiaj kuracistoj che
la malfaciloj kaj aliaj aferoj.
"La
rapida disvolvigho de psikologia konsultigho estas nepra fenomeno
de la china socio en certa periodo de la disvolvigho," diris
Bi Shumin, fama verkistino de Chinio. Shi farighis kuracistino nur
antau kelkaj jaroj, sed poste shi eklernis en la psikologia fako
de la Pekina Normala Universitato por magistrigho kaj doktorigho.
Diplomighinte el la universitato, shi kaj shiaj kolegoj fondis centron
de psikologia konsultigho kaj shi eklaboris kiel profesia konsultigha
kuracistino. Shi diris, ke por la homa vivo oni havas malsamajn
bezonojn. Kun ekonomia kresko kaj senchesa levigho de la nivelo
de la popola vivo oni ekhavis pli altan bezonon pri la spirita vivo
kaj la china popolo neniam kiel nun multe zorgas pri sia animstato.
"La
chinoj nun estas peze premataj psikologie," shi diris. Chinio
estas lando kun 5-mil-jara historio kaj en la 20 jaroj de reformado
kaj pordmalfermo la malnovaj tradicioj estis forte atakataj de la
okcidentaj pensoj kaj la homa koncepto pri valoro estis komplikita.
La novaj aferoj kapturnis la homojn, la plirapidigho de la viv-ritmo
kaj abrupta dilatigho de la konkurado metis preskau chiujn homojn
en animan premitecon.
"Nuntempe
la psikologia konsultigho en Chinio estas pli grava ol en aliaj
landoj," diris Bi Shumin.
Kreskas
la profesiaj konsultighaj kuracistoj
Su
Xiaobo estas profesia konsultigha kuracisto, kiu tre frue funkciigis
privatan konsultighan establon en Chinio. Ghis augusto de 2003 lia
psikologia kliniko funkciis jam 10 jarojn en Harbin.
Por
viziti la klinikon de Su oni devas pagi 100 juanojn por chiu horo.
Lia kliniko nun havas malgrandan profiton. "Nun la chinoj enspezas
malmulte, kaj la psikologia kuracisto mem devas elspezi multe pro
trejnigho, tial la normala privata psikologia kuracisto ne povas
enspezi multe."
Su
diris, ke en la pasintaj jaroj lia plej granda rikolto ne estis
en financo, sed en levigho de lia digno. Li trovis, ke la radikala
movforto de lia laboro estas penado por koni kaj savi sin mem, kaj
la psikologia kliniko funkciis kiel loko por fari tion. "Dank'
al longatempa praktikado kaj trejnado de psikologia analizo mi iom
post iom konsciis, ke tio, kio decidas la procezon de la psikologia
kuracado ne estas teorio, nek tekniko kaj rimedo, sed la digno de
la psikologoj mem. Kaj tiusence oni povas diri, ke la saneco kaj
kompleteco de la homa digno de la psikologia kuracisto decidas la
efikon de la kuracado." Li diris ankau, ke samkiel la lernado
senfina, ankau la memkonado kaj progreso de la psikologia kuracisto
estas senfina.
Por normigo
Char
la psikologia konsultigho komencighis antau nelonge, ghi disvolvighis
rapide, tial nun la profesiaj laborantoj estas malsamnivelaj kaj
la administrado ne norma.
Teni
chion de la konsultantoj en sekreto estas unu el la profesiaj virtoj
de la psikologiaj kuracistoj. Guo Nianfeng, vicprezidanto de la
China Psikologia Asocio, diris: "La profesia virto estas plej
grava por la psikologiaj kuracistoj kaj ankau nepra kondicho por
fari la kuracadon kaj chiuj aliaj estas malpli gravaj ol la profesia
virto." Li diris, ke la psikologiaj kuracistoj plejparte estas
virtaj, tamen ne chiuj estas tiaj.
Antau
nelonge finighis la unuafoja ekzameno de la psikologiaj kuracistoj,
kaj kvankam ankorau ne publikighis la rezulto, tamen oni supozis,
ke dekoj da ekzamenatoj estos okupataj pri tiu profesio.
Kompare
kun alilandaj psikologiaj normoj, la chinaj estas malaltaj. Trejnate
en Germanio, Su informighis de sia germana instruisto, ke la unuageneraciaj
psikologiaj kuracistoj certe ne estas perfektaj, kio statas ankau
en Germanio, sed estas grave, se la afero estas komencita, ghi certe
farighos pli kaj pli bona.
|