En
la pasintaj 20 jaroj dank' al reformado kaj pordmalfermo la
china ekonomio disvolvighis rapide. La rapida shanghigho de
la ekonomia strukturo vekis socian transformon kaj ankau malekvilibron
de la disvolvigho. En iuj lokoj kaj en iuj departementoj rapide
pliighis la enspezo de laboruloj, dum en aliaj lokoj la enspezo
kreskis malrapide, kio kauzis dupolusighon inter la chinaj
civitanoj. Tiu fenomeno pligrandighis en la lastaj jaroj.
Fine de la 80-aj jaroj kaj komence de la 90-aj jaroj 10% de
la loghantoj havis 40% de la deponitaj monsumoj, sed fine
de la 90-aj jaroj la richuloj, kiuj konsistigas nur malpli
ol 5% de la china loghantaro, havas duonon de la totalaj sumoj
deponitaj de la china popolo en la bankoj.
Tion
kauzis multaj faktoroj: En la orienta parto de Chinio la trafiko
estas facila kaj en longaj jaroj la china registaro praktikis
politikojn favorajn al la ekonomia disvolvigho en tiu parto,
tial la enspezo de la tieaj homoj estas pli alta ol tiu de
la okcidentaj lokoj. Krom tio, la malekvilibro ekzistas ankau
en diversaj profesioj. La monopolaj entreprenoj estas multe
pli enspezigaj ol la nemonopolaj; la enspezo de novteknologiaj
entreprenoj estas pli alta ol tiu de la tradiciaj kaj ankau
la diferenco de vivnivelo inter la urboj kaj kamparo estas
granda. En 2002 la pokapa jara enspezo de la urbaj familioj
estis 7703 juanoj, dum tiu de la kamparaj familioj nur 2476
juanoj. Alivorte la pokapa jara enspezo de la urbanoj estis
3-obla kiom tiu de la kamparanoj.
"Chinio
estas granda agrikultura lando, kaj kamparanoj konsistigas
pli ol 60% de la tuta loghantaro. Nur richiginte ilin oni
povas atingi la celon konstrui bonhavan socion en chiuj flankoj.
Ghuste surbaze de la komuna kono la china registaro alprenis
serion da rimedoj por reguligi la agrikulturan politikon.
Reguligo
de agrikultura politiko
La
1-an de marto la china registaro komencis praktiki la nove
reviziitan agrikulturan leghon, lau kiu oni devas efektivigi
agrikulturan industriigon, t.e. kun prilaborado de agrikulturajhoj
kiel la kerno, starigi la unuecan sistemon pri prilaboro kaj
vendo de agrikulturajhoj. Mi iam vizitis Longda-kompanion
(grupo) de Yantai, Shandong-provinco. Ghi estas entrepreno
de prilaboro de agrikulturajhoj. 90% de ghiaj laboristoj estas
kamparanoj kaj 50 mil kamparanaj familioj kulturas legomojn
por ghi, kun averagha jara enspezo de pli ol 5 mil juanoj.
Pli ol 3 mil kamparanaj familioj bonhavighis de tio.
La
nova agrikultura legho difinis, ke la centra kaj lokaj registaroj
(guberniaj kaj pli altaj) devas senchese grandigi sian investon
al agrikulturo, kaj tiu kresko devas esti pli alta ol tiu
de la financa enspezo de la loko. Samtempe kun tio tra la
tuta lando praktikighos reformado de imposto kaj pagigoj kun
la celo redukti la sharghon de la kamparanoj.
Bonhavigi
la 900 milionojn da kamparanoj estas malfacile, por kio oni
devas redukti la sharghon de la kamparanoj, kiuj daure laboras
sur la kampoj, levi ilian produktivecon kaj allogi la superfluajn
laborfortojn el kamparo al urboj.
Kamparanoj
en urboj
Por
bonhavigi la kamparanojn, oni devas energie disvolvi la sekundaran
kaj terciaran industriojn. Kun profundigho de la reformado
pli kaj pli da kamparanoj forlasis sian hejmlokon kaj enfluis
en urbojn, char depende sole de kamparo ili povas nur solvi
la problemon pri manghajhoj kaj vestoj.
Hao
estas Sichuan-ano. Shi havas du infanojn, kiuj lernas en lernejo.
Shia familio havas 0.2 hektaron da kampo. De terkulturado
chiujare shi kaj shia edzo enspezis nur 2 mil juanojn, ke
post chiutaga konsumado restis al ili tre malmulte. En la
pasinta jaro shi eklaboris kiel vartistino en Pekino. Post
8 monatoj shi akumulis 4 mil juanojn. Shi diris: "Chi
tie la laboro estas multe malpli peza ol terkulturado."
Antaue shi sola laboris en Pekino, dum la edzo terkulturis
en la hejmloko. Antau nelonge shi konfidis siajn infanojn
al parenco kaj ankau la edzo venis en Pekinon. Tiamaniere
chiujare ili povas enspezi 13-14 mil juanojn. En 2002 en urboj
laboris 94 milionoj da kamparanoj. Lau statistiko, en la pasinta
jaro 70% de la kamparana enspezo devenis de neagrikultura
laborado. Oni diris, ke laborado en urboj estas vojo por rapide
sin liberigi el malricheco.
Reformado
de la sistemo pri logh-registrado
Nun
oni donas grandan atenton al la kamparanoj, kiuj laboras en
urboj. Membro de ChPPIK Wen Dazhong diris: "La kapablo
de la kamparanoj por labori en urboj kaj ilia vivnivelo estas
multe malpli altaj ol tiuj de urbanoj." Dum longa tempo
la kamparanoj kaj urbanoj ne staris sur la sama starpunkto
koncerne la laborspecojn kaj salajron, kio kauzighis chefe
de la sistemo pri logh-registrado, kiu naskighis en la 50-aj
jaroj, kiam Chinio komencis la shtatan industriigon. Lau tiu
sistemo oni klare dividis la chinojn en du specojn, t.e. agrikulturajn
kaj neagrikulturajn. La urbanoj ghuas diversajn bonstatigojn
kaj shancojn labori en urboj, dum la kamparanoj estas firme
katenitaj sur la kampo.
En
la lastaj jaroj oni trovis, ke tiu sistemo ne konformas al
la socia disvolvigho kaj multaj lokoj modifis ghin. Shanhajo
kaj Pekino faris provadon en tiu flanko. Shanhajo difinis,
ke chiuj infanoj naskighintaj en antauurbaj vilaghoj post
la 1-a de januaro, 2001, povas esti registritaj kiel loghantoj
de urbo, kaj post tio Pekino publikigis, ke chiuj infanoj
naskitaj de kamparaninoj post la 1-a de januaro, 2003, povas
esti registritaj kiel neagrikulturaj loghantoj. Kaj krom tio
chiuj, kiuj lernas en mezlernejo kaj teknika kolegio, povas
esti rigardataj kiel neagrikulturaj loghantoj. Tio signifas,
ke kamparanoj en la vera senco malaperos en tiuj du urboj.
La
17-an de januaro, 2003, la Shtata Konsilantaro de Chinio publikigis
"Decido pri administrado de kaj servado al la kamparanoj
laborantaj en urboj". Lau tiu decido chiuj regionoj kaj
departementoj devas nuligi la neracian limigon al la kamparanoj
en ilia laborado en urboj, nuligi la administran sankcion
por dungi kamparanojn en urbaj entreprenoj koncerne la laborspecojn,
kaj la entreprenoj rajtas memvole dungi kamparanojn lau legho.
Oni devas severe ekzameni kaj bonordigi la neraciajn regulojn
en tiuj flankoj. Lau la decido oni devas same trakti la kamparanojn
kaj urbanojn je postulo de la teknikaj rangoj, sanstato kaj
aliaj.
La
decido postulas nuligi diskriminacion kontrau la kamparanoj
kaj praktiki la saman politikon pri laborigo de kamparanoj
kaj urbanoj. Tio estas vere bona informo por la kamparanoj
laborantaj en urboj.
Pri
interesoj de la kamparanoj laborantaj en urboj
En
la sesioj de TPK kaj ChPPIK en la lastaj jaroj oni ofte proponis
ellabori regulojn por protekti interesojn de la kamparanoj
laborantaj en urboj. Jiang Deming, reprezentanto de la popola
kongreso informighis de gazeto, ke iuj kamparanoj laborantaj
en urboj ne povas akurate ricevi salajron kaj pro manko de
mono ne povas reveni hejmen en la Printempa Festo. Li informighis
ankau pri la metodoj alprenitaj de diversnivelaj registaroj
en tiu problemo. Por doni leghajn garantiojn al la kamparanoj
laborantaj en urboj li proponis ellabori leghon por iliaj
interesoj. Jam en la Kvina Sesio de la 9-a Tutlanda Popola
Kongreso, okazinta en la pasinta jaro, 36 reprezentantoj faris
tiun proponon. Pri tio la koncerna ministerio respondis, ke
oni kiel eble plej rapide ellaboros leghojn pri socia asekuro
kaj laborkontraktoj, fundamentajn regulojn pri asekuro de
vivtenado de maljunuloj, asekurajn regulojn pri laborakcidentoj
ktp. Tiuj leghoj kaj reguloj koncernas ankau la kamparanojn
laborantajn en urboj.
Ie
en Chinio oni jam ellaboris koncernajn politikojn por plibonigi
la vivon de la kamparanoj. En 2001 Zhejiang-provinco la unua
en Chinio faris sistemon pri minimuma garantio de la vivo
de urbanoj kaj kamparanoj, kio koncernas 340 mil vilaghanojn.
Dank' al la sistemo la malrichaj kamparanoj povas ricevi la
minimuman monsumon por vivtenado. Oni iom post iom efektivigas
senpagan edukadon al iliaj gefiloj. L¨¹ Zushan, provincestro
de Zhejiang, diris: "Kompreneble la registaro devas asigni
multe por tiuj aferoj, tamen tio estas elspezinda. Ni preferas
konstrui malpli da entreprenoj ol efektivigi bonhavan socion
en chiuj flankoj por la kamparanoj."
|