Unua-pagho >> Socio >> Aktuala temo

 

 

 


Kiun influon havas la iraka
milito sur la china ekonomio

de GAO SHANWEN

    Chu la iraka milito, komencita la 20-an de marto, influas la chinan ekonomion?

    Por informighi pri tio mi vizitis kelke da fakuloj. Ili estas Zhang Liqun, esploristo de la Esplora Centro pri Disvolvigho sub la Shtata Konsilantaro, Wang Jian, konstanta asista ghenerala sekretario de la China Makroskopa Ekonomika Instituto, kaj Song Guoqing, profesoro de la Esplora Centro pri China Ekonomio sub la Pekina Universitato. Ili opinias, ke se la iraka milito baldau finighos, do ghi ne multe ghenos la ekonomian disvolvighon de Chinio kaj la tuta mondo, kaj se ghi dauros longe, do la influo ne estos facile antauvidebla, tamen ghi certe malutilos al la importo kaj eksporto de Chinio kaj iuj industrioj frontos pli akran merkatan konkurencon.

Petrola prezo kaj la china ekonomio

    En 1993 Chinio farighis lando de petrol-importado kaj de tiam ghia ekonomia disvolvigho havas striktan rilaton kun la internacia petrola merkato. Nun 30% de la konsumata petrolo de Chinio estas importita. Kun industria disvolvigho kaj mallevigho de ghia propra petrola produktokvanto ghi pli kaj pli multe dependos de la internacia petrola merkato. Oni antauvidis, ke 84% de la petrolo bezonata de Chinio estos importita en 2030.

    La petrola kurzlevigho certe malutilos al la ekonomia kresko de Chinio, lando de pura petrol-importado, kaj kiom serioze? Chinio mem malofte faras tian takson. Chi-kampe ni povas referenci alilandajn donitajhojn. La Internacia Mon-Fonduso opinias, ke se la prezo de chiu barelo da petrolo levighas je 10 usonaj dolaroj, la ekonomia kresko de la mondo falas je 0.5%. Tio estas nur 0.3% por Usono, char en Usono serva industrio estas tre evoluinta kaj manufakturado ne konsistigas grandan parton de la ekonomio, dum la servado en Chinio ne estas tiel evoluinta kiel en Usono, tial la petrola kurzlevigho malutilos al la china ekonomio neniom malpli multe ol la usona.

Internacia kapitalo en Chinio

    La terorisma atako de la 11-a de septembro multe skuis la mondon kaj en tio estis peze atakita ankau la internacia kapitalo. Fronte la shanghighon de la sekureco de Usono, la internacia kapitalo serchas novan lokon, kaj la financa skandalo de grandaj usonaj kompanioj akrigis tiun tendencon. Sed en la sama tempo la china ekonomio disvolvighis rapide precipe post membrigho de Chinio al la Monda Komerca Organizo, kaj plie, internacie Chinio ne havas malamikojn, tial fremdlanda amaskomunikilo diras, ke ghi tre plachas al la internacia kapitalo. La terorisma atako de la 11-a de septembro kauzis enkondukighon de la internacia kapitalo en Chinion. Eble la milito inter Usono kaj Irako donos la similan rezulton. Nun la problemo estas, post finigho de la milito kaj plibonigho de la internacia sekureco, chu tiu kapitalo revenos al sia antaua loko. Pri tio oni portempe ne estas certa kaj devas referenci la novan tabelon pri internacia enspezo kaj konsumado.

Influo al la monda ekonomio

    La iraka milito pliigis la maltrankvilon pri la media sekureco kaj necertecon. Multaj atestoj pruvis, ke kurzlevigho de oro kaj obligacioj, mallevigho de la akcia valoro kaj depresio de la investado de entreprenoj estas kauzitaj de la milito. Pro chiuj tiuj shanghighoj la investantoj reduktas la kvanton de riskaj havajhoj kaj turnas tiun kapitalon al kompare sekuraj financaj establajhoj. El tio oni scias, ke la necerteco de riskaj richajhoj kreskas. Sub tiaj kondichoj la konsumado kaj investado ambau estas malhelpataj, kio malutilas al la ekonomia kresko.

    El tio oni scias, ke milito malhelpas la ekonomian kreskon, kaj kiom serioze ghi malhelpas? Certighi pri tio ja estas tre malfacile.