La
kvarafoja amendo de la konstitucio dauris 1 jaron vaste kolektante
opiniojn de la popolo kaj la plej elstara karakterizajho de la chi-foja
amendo estas amendi la konstitucion por la popolo. La amenda projekto,
kies ekzameno estis komencita en la 8-a de marto, entenis multajn
artikolojn koncernantajn la popolan vivon kaj senprecedence altiris
la atenton de la tuta socio. Lau tiuj artikoloj oni povas vidi,
ke la baza legho de la shtato spegulanta la popolan volon senchese
perfektighas en amendo kaj pli kaj pli farighis dio defendanta kaj
efektiviganta la plej bazajn interesojn de la popolo.
Kompenso
por rekviziciita tero estis enskribita en la konstitucion
La
amenda projekto de la konstitucio multe reviziinta la rekvizicion
de tero eksplicite diras, ke pro publika bezono la shtato povas
lauleghe okupi au rekvizicii teron kaj donas kompenson.
En
komparo kun la nuna konstitucio oni vidas, ke la amenda projekto
aldonis gravajn vortojn "rekvizicio" kaj "kompenso",
por protekti kadre de la konstitucio la rajton de la kamparanoj
pri tero. Kune kun la amendo, revizio de la legho de tera administrado
rekte koncernanta la kamparanojn espereble estos komencita en la
kuranta jaro.
Enskribo
de "tri reprezentoj" en la konstitucion konformas al la
popola volo
"Gvidate
de Marksismo-Leninismo, Mauzedong-penso kaj Dengxiaoping-teorio"
en la antauparolo de la konstitucio estis reviziita kiel "Gvidate
de Marksismo-Leninismo, Mauzedong-penso, Dengxiaoping-teorio kaj
la grava penso de 'tri reprezentoj'". La cheestantoj de la
du sesioj opiniis, ke meti la gravan penson de "tri reprezentoj"
sur la gvidan pozicion en la politika kaj socia vivo de la shtato
estas agado progresanta kun la epoko kaj konforma al la popola volo,
ke tio certe liveros potencan teorian armilon kaj ideologian garantion
por rapidigi antauenpushon de la socialisma moderniga konstraudo.
Enskribo
de la nacia himno en la konstitucion disvolvas la nacian spiriton
"Al
lukt', ni chiuj ne sklavvolaj! Dedichu l' sangon por la kre' de
nova Grandmur'!" Audante la melodion de la himno, chiuj sentas
bolanta la sangon.
En
marto de 2004 la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso ekzamenis
la amendan projekton de la konstitucio, kiu difinis la kanton "La
Marsho de Volontuloj" kiel la nacian himnon.
"Miloj
ni konkorde spite malamikkuglojn marshu!" La majesta kanto
kuraghigis la bravajn chinojn al morta batalo por savi la nacion.
Hodiau la kanto daure disportas la neflekseblecon de la china nacio
kaj kuraghigas la chinojn en peniga konstruado de la lando.
Enskribo
de "tri civilizacioj" en la konstitucion donas novan medion
por harmonia disvolvigho
Posttagmeze
de la 8-a de marto Wang Zhaoguo, vicprezidanto de la Konstanta Komitato
de la Tutlanda Popola Kongreso, diris eksplikante la amendan projekton
de la konstitucio, ke la konstitucio ekhavos enhavon movantan harmonian
disvolvighon de la materia, politika kaj spirita civilizacioj. La
kunvenantoj varme respondis al tio opiniante, ke skribi la "tri
civilizaciojn" en la konstitucion leghe garantios harmonian
disvolvighon de la "tri civilizacioj".
Skribi
homajn rajtojn en la konstitucion malfermis novan paghon de protektado
de homaj rajtoj en Chinio
"La
konstitucio de la nova Chinio chiam havis klarajn kaj konkretajn
difinojn pri protektado de homaj rajtoj, sed hodiau ni skribis ke
'la shtato respektas kaj protektas homajn rajtojn', tio estas senprecedenca.
Tio pruvis, ke Chinio ekstreme akcentas la problemon pri homaj rajtoj,"
diris Zhu Muzhi, honora prezidanto de la China Instituto pri Homaj
Rajtoj.
Protektado
de homaj rajtoj de Chinio iris zigzagan vojon en la pasinteco. En
la malnova Chinio estis preskau nulo por homaj rajtoj. En 1954 la
unua konstitucio de la nova Chinio estis aprobita, kaj estis starigita
la fundamenta socia kaj politika sistemo akcelanta kaj protektanta
homajn rajtojn, kio komencis novan eraon por la disvolvigho de homaj
rajtoj de Chinio. Post tio protektado de homaj rajtoj en Chinio
iam iris zigzagan vojon.
Privataj
domoj ne povas esti arbitre malkonstruitaj
"En
domon de malrichulo povas eniri vento kaj pluvo, sed regho ne",
tiu klasika fablo akcentis protekton, respekton kaj estimon de la
socio al la privataj posedajhoj de civitanoj. La amenda projekto
ekzamenata de la la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso
ekde la 8-a de marto klare difinis, ke "leghaj proprietajhoj
de civitanoj estas neatenceblaj", kio levis privatajn proprietajhojn
de la civila rajto al la konstitucia rajto kaj vekis varman respondon
en kaj ekster la sesio.
Serioze
influate de maldesktrema penso dum longa tempo, oni akcentis komunan
posedantecon kaj bredo de kelke da kokoj au shafoj estis rigardata
kapitalisma ago. Pro tio la socio dumlonge restis malricha kaj postighinta.
"Chio
estas propra ekskluzive de suficha livero de kontingento al la shtato
kaj kolektivo". En 1978 en la kamparo de Anhui-provinco levighis
reformado, kio klarionis la ampleksan reformadon tra la tuta lando
kaj vekis grandan entuziasmon de la popolo por kreo de richajhoj.
|