"La
konstitucio de la nova Chinio chiam havis klarajn kaj konkretajn
difinojn pri protektado de homaj rajtoj, sed hodiau ni skribis ke
'la shtato respektas kaj protektas homajn rajtojn', tio estas senprecedenca.
Tio pruvis, ke Chinio ekstreme akcentas la problemon pri homaj rajtoj,"
diris Zhu Muzhi, honora prezidanto de la China Instituto pri Homaj
Rajtoj.
En
la 8-a de marto la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso
komencis ekzameni la amendan projekton de la konstitucio.
Protektado
de homaj rajtoj de Chinio iris zigzagan vojon en la pasinteco. En
la malnova Chinio estis preskau nulo por homaj rajtoj. En 1954 la
unua konstitucio de la nova Chinio estis aprobita, kaj estis starigita
la fundamenta socia kaj politika sistemo akcelanta kaj protektanta
homajn rajtojn, kio komencis novan eraon por disvolvigho de homaj
rajtoj de Chinio. Post tio protektado de homaj rajtoj en Chinio
iam iris zigzagan vojon.
La
nuna konstitucio aprobita en 1982 elstarigis sian rolon en protekto
de la bazaj rajtoj de la civitanoj, kaj la tiuflankaj artikoloj
multighis de dekkelkaj al dudekkelkaj. Egalrajteco antau legho,
libereco de persono, libereco de religia kredo, rajto de laboro,
rajto de eduko¡ Post komencigho de la reformado kaj pordmalfermo,
surbaze de tiu konstitucio, Chinio trovis vojon konforman al la
stato de Chinio por akceli kaj disvolvi homajn rajtojn, ke la stato
de homaj rajtoj de Chinio akiris historian shanghighon.
Samtempe
kun tio Chinio alighis al 21 internaciaj konvencioj pri homaj rajtoj.
En 2003 la china registaro prezentis al UN sian unuan raporton pri
la plenumo de kovencioj sub la titolo "Internacia konvencio
de ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj".
"Mondsfera
problemo de protekto de homaj rajtoj jam farighis progresema tajdo
de la epoko kaj estas atentata de la tuta mondo, kaj UN kaj chiuj
landoj senlace penas por akceli la bazajn rajtojn kaj liberecon
de la homaro," diris Gu Chunde, vicestro de la Centro de Homaj
Rajtoj de la China Popola Universitato. "La chi-foja amendo
klare difinis protekton de homaj rajtoj en baza legho, tio refoje
montris la fakton, ke la china registaro sin konformigas al la historia
fluo, pene pligrandigas la sferon kaj fortecon de protekto kaj garantio
de homaj rajtoj, kaj transigis la informon pri senchesa progreso
de la afero de homaj rajtoj de Chinio. Tio certe akiros altan laudon
de la internacia socio."
Surbaze
de humaneco ne nur la amenda projekto elmetis "shtatan respekton
kaj protekton de homaj rajtoj", sed ankau aliaj reviziitaj
artikoloj rilatis protekton de bazaj rajtoj kaj interesoj de la
civitanoj, ekzemple problemoj pri rekvizicio de tero, protekto de
privataj proprietajhoj kaj socia garantio. "La plej okulfrapa
karakterizajho de la amendo estas tio, ke oni levis protekton de
rajtoj kaj interesoj de la civitanoj al senprecedenca alteco,"
diris reprezentanto Dai Zhongchuan, jura vicprofesoro de la Universitato
de Elmigrintoj.
"Ni
ne ghenighas diri, ke Chinio estas disvolvighanta lando kaj la stato
de homaj rajtoj trovighas en proceso de disvolvo kaj plibonigo,
kaj nun la stato ne estas kontentiga. Protekto de homaj rajtoj frontas
pezan taskon kaj longan vojon," diris Gu Chunde.
Wang
Lei, vicprofesoro de la Jura Instituto de la Pekina Universitato
diris: "Kiam 'respekto kaj protekto de la shtato al homaj rajtoj'
estos enskribitaj en la konstitucion, tio certe instigos Chinion
pli akcenti protekton de homaj rajtoj en la proceso de ellaborado
kaj amendo de leghoj en la estonteco, instigos la shtatajn ofcistojn
multe prizorgi respekton kaj protekton de homaj rajtoj en sia regado
kaj plenumo de leghoj, kaj chio tio ebligos pli kompletan protekton
de homaj rajtoj de ordinaraj civitanoj."
|