La
7-an de marto kvin membroj de la Tutlanda Komitato de la China Popola
Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) faris paroladon pri
reprosperigo de la malnova industria bazo de la nordoriento de Chinio.
Ili opiniis, ke por reprosperigi la lokon, oni devas bone koni la
malfacilojn kaj principojn, kiujn oni devas observi, kaj la tri
provincoj de la nordoriento devas altiri al si talentajn personojn,
dume la diversnivelaj organizoj de ChPPIK devas ludi sian rolon
por realigi tiun celon.
La nordoriento estas
unu el la gravaj industriaj bazoj de Chinio, sed en la pasintaj
20 jaroj pro tro granda nombro de la shtataj entreprenoj kaj peza
shargho ghia ekonomio kreskis rimarkinde malrapide. Pro tio la china
registaro faris en 2003 planon reprosperigi ghin.
Wang
Guofa, membro de la Tutlanda Komitato de ChPPIK kaj prezidanto de
la Jilin-provinca Komitato de ChPPIK, diris, ke la nordoriento
estas unu el la gravaj pez-industriaj bazoj konstruitaj post naskigho
de la nova Chinio. La reformado kaj pordmalfermo kaj rapida disvolvigho
de la merkata ekonomio akcelis malkashighon de ghiaj antauaj sistemaj
kaj strukturaj malfaciloj, kiuj estas chefe la jenaj:
Tie la nivelo de la ekonomia
merkatigho estas malalta. Malalta estas ankau la vivipovo de la
ekonomia disvolvigho kaj mankas al la ekonomia kresko movforto;
La posedanteca strukturo
estas monotona. La shtata ekonomio estas kompare granda proprocie
kaj la privata ekonomio malgranda. En 2002 la fiksa kapitalo de
la entreprenoj de shtata posedanteco kaj de shtata akciulo konsistigis
82.6% de la totala fiksa kapitalo, sed ilia produktovaloro konsistigis
nur 76.8% de la totala produktovaloro de la provinco;
La entreprenoj estas
peze sharghitaj de shuldoj kaj sociaj taskoj. Statistiko farita
en la pasinta jaro montras, ke 80% de la entreprenoj de shtata posedanteco
kaj de shtata akciulo havas shuldojn. Chiujare ili elspezas proksimume
3.5 miliardojn da juanoj por entreprenado, kiun devas fari la socio;
Eksmodighis ekipajhoj
kaj tekniko de tieaj entreprenoj, kiuj havas multe da superfluaj
elementoj. Tie nur 15% de la entreprenoj de shtata posedanteco kaj
de shtata akciulo estas ekipitaj per tekniko de la 90-aj jaroj de
la pasinta jarcento, dum la aliaj -- ekipitaj per tekniko de la
50-aj au 60-aj jaroj. Tie multe da superfluaj laboristoj senlaborighis
kaj sole en Jilin-provinco 660 mil senlaborighintaj laboristoj ne
akiris novan laborpostenon.
Xiao
Zhuoji, konstanta komitatano de la Tutlanda Komitato de ChPPIK kaj
profesoro de la Pekina Universitato, diris, ke la malnova industria
bazo de la nordoriento estas grava ekonomia regiono en Chinio, sed
katenate de la sistemo de tradicia planizita ekonomio, ghi disvolvighis
malrapide. Nun oni devas plirapidigi ghian ekonomian kreskon.
En la lastaj jaroj la
malnova industria bazo de la nordoriento disvolvighis kompare malrapide,
tial oni devas akceli ghian ekonomian disvolvighon kaj levi ghian
ekonomion al pli alta nivelo. Ghenerale dirite, nun ghia ekonomia
nivelo estas ne alta, kaj kompare kun tiu de la sudorienta chemara
regiono de Chinio, ghi estas evidente malalta. La malnova industria
bazo de Shanhajo disvolvighis en la lastaj jaroj tre rapide. Antaue
la nordoriento de Chinio estis malnova industria bazo kaj por fari
ghin nova oni devas renovigi ne nur ghian industrian strukturon
sed ankau ghian sistemon, turni sian koncepton de la planizita ekonomio
al tiu de la merkata, t.e. levi la proporcion kaj skalon de merkatigho.
En la lastaj jaroj la nordoriento atingis grandan sukceson en reformado
kaj pordmalfermo, sed kompare kun la Delto de Yangzi-rivero kaj
tiu de Perlo-rivero ghia sukceso estis malgranda, tial por reprosperigi
ghin oni havas tre pezan taskon. Oni devas havi novan penslinion
kaj observi novan sistemon, novan mekanismon, kaj levi la skalon
de merkatigho. La nordoriento devas atribui sian malrapidan disvolvighon
al profunda influo de tradicia planizita ekonomio. Ghi estis modelo
de tradicia planizita ekonomio kaj ankau loko, kie la merkata ekonomio
disvolvighis kompare malfacile, tial nur shanghi koncepton ni ebligas
disvolvi la tiean ekonomion pli rapide.
Talentaj personoj ludas
shlosilan rolon por reprosperigi la lokon. La nordoriento ja estas
loko kun abundo da talentaj personoj. Tie funkcias multe da famaj
universitatoj, laboras multe da eminentaj sciencistoj kaj teknikistoj.
Tie ne mankas ankau kapablaj gvidantoj, administrantoj, inghenieroj
kaj alispecaj personoj. Por reprosperigi la lokon, oni devas dependi
chefe de la lokaj talentuloj. Kompreneble, sub la kondichoj de la
merkata ekonomio devas fari sian kontribuon ne nur la lokaj kapabluloj,
sed ankau la alilokaj kaj ech alilandaj. Por ke ili bone ludu sian
rolon oni devas allogi ilin ne nur per kariero, sed ankau per medio,
salajro kaj sincereco.
Guo
Tingbiao, membro de la Tutlanda Komitato de ChPPIK kaj prezidanto
de la Liaoning-provinca Komitato de ChPPIK, diris, ke reprosperigi
la malnovan industrian bazon estas grava tasko de Liaoning, kaj
ChPPIK devas bone fari jenajn laborojn:
Unue, membroj de ChPPIK
multe kontribuu al la reprosperigo de la loko. En la pasinta jaro
la Liaoning-provinca Komitato de ChPPIK organizis inspektadon kaj
enketon pli ol 20 fojojn kaj faris pli ol 600 proponojn al la provinca
registaro. Surbaze de tio ghi okazigis simpoziojn por reprosperigo.
Due, ChPPIK plene ludu
sian rolon, bone faru la laboron por unuigho kaj reformado, levu
la aktivecon de chiuj sociaj rondoj, entreprenoj kaj personoj por
kontribui al reprosperigo de la malnova industria bazo de Liaoning.
Trie, ChPPIK bone ludu
sian rolon en sia intima rilato kun la popolamasoj, bone konu la
popolon kaj esprimu iliajn opiniojn. En la dua duono de 2004 okazos
kunveno de la provinca konstanta komitato de ChPPIK por diskuti
pri la disvolva medio. En la pasinta sesio de la provinca komitato
de ChPPIK ghiaj membroj faris mil proponojn, kiujn ghi jam prezentis
al la provinca registaro.
Wang
Taozhi, membro de la Tutlanda Komitato de ChPPIK kaj vicprezidanto
de la Heilongjiang-provinca Komitato de ChPPIK, diris, ke utiligante
sian superecon de richfontoj, Heilongjiang-provinco devas renovigi
la sistemon kaj mekanismon kaj iri novan industrian vojon kaj por
tio ghi devas konstrui 6 grandajn bazojn:
Heilongjiang estas grava
malnova industria bazo de Chinio. Ghi havas multe da utilaj kondichoj
por kontinua disvolvigho. Ghiaj agraro, forsta areo kaj petrola
rezervokvanto okupas la unuan lokon en Chinio. Ghia landlima linio
kun Rusio longas je 3045 kilometroj kaj havas 25 unuaklasajn havenojn.
Ghi havas bonajn kondichojn por komerco kaj komerca kunlaborado
kun Rusio. Krom tio ghi havas kompare grandan ekonomian forton kaj
solidan industrian bazon. Ghi havas superajn teknikistojn en veldado,
lakta industrio, sojfaba kulturado kaj aliaj flankoj.
La provinco havas ankau
malfacilojn. Tie la vivipovo de merkato estas malgranda, la tradiciaj
entreprenoj kaj precipe la shtataj estas grandaj proporcie kaj la
labordonado estas malfacila.
Lau la projekto Heilongjiang
devas disvolvi siajn superecojn de richfontoj, fari sisteman renovigon,
iri la vojon de nova industrio kaj konstrui 6 grandajn bazojn, t.e.
bazon de ekipajha fabrikado de la moderna Chinio kun tiuj de instalajha
fabrikado de Harbin kaj Qiqihar kiel la chefaj kaj bazojn de petro-kemia
industrio, energio, manghajh-prilaborado, farmacio kaj forstokulturo.
Lan
Yunsheng, membro de la Tutlanda Komitato de ChPPIK kaj chefkontisto
de la Jilin-a brancho de la China Petrol-kemia Kompanio, diris,
ke por reprosperigi la malnovan industrian bazon de la nordoriento
la shtataj entreprenoj devas bone solvi jenajn tri problemojn:
Unue, la entreprenoj
devas adaptighi al la merkata medio, char la shtataj entreprenoj
havas multajn administrajn tavolojn kaj la administra cheno estas
tre longa, kaj iliaj kapitaloj, richfontoj kaj administrado estas
disaj. Tio estas ghenerale ekzistanta problemo, ne konforma al la
merkata ekonomio. Por solvi tiun problemon la shtataj entreprenoj
devas reformi ilin kaj intensigi la administradon lau postuloj de
la modernaj entreprenoj;
Due,
La interna movforto de la entreprenoj estas ne suficha. Por solvi
tiun problemon la entreprenoj devas ellabori tri sistemojn, t.e.
stimulado, konkurenco kaj devigo;
Trie, la entreprenoj
devas bone solvi la problemon pri daura disvolvigho post sia reformado.
Ilia disvolvigho devas konformighi al la industria politiko, disvolvighi
lau siaj propraj supereco, trajtoj, industria cheno, reordigo de
la teknologia kaj produktajha strukturo, disvolvi la prilaboradon
kaj valor-aldonan prilaboradon de siaj produktajhoj kaj akceli la
teknikan reformadon por intensigi sian konkurencpovon cele pliigi
la totalan kvanton de la ekonomio.
La entreprenoj devas
havigi al si sciencan koncepton pri disvolvigho, kiel eble plej
rapide shanghi sian produktan strukturon, sin liberigi el la kateno
de la planizita ekonomio kaj realigi la dauran disvolvighon. Kompreneble,
por reprosperigi la nordorienton la shtato devas ellabori specialajn
politikojn favorajn al ghia disvolvigho kaj finance helpi ghian
kreskon.
|