En
la lastaj jaroj la ekologia medio de Pekino kaj ghiaj proksimaj
lokoj estis serioze damaghita kaj la grunda dezertigho farighis
pli kaj pli serioza. Pekino kaj Tianjin multe suferis de sablovento
kaj multe malbonighis la vivmedio de la tieaj loghantoj. Tio vekis
grandan atenton de la china registaro kaj la tutlanda popolo.
 Junie
de 2000 lanchighis la reguliga projekto kontrau sabloventa fonto
minacanta Pekinon kaj Tianjin. Tio estas unu el la 6 ekologiaj projektoj
de Chinio. La projekto koncernas Pekinon, Tianjin, Hebei, Shanxi
kaj Internan Mongolion. Ghi ampleksas la rimedojn forstuman, akvoutiligan
kaj agrikulturan. Unue oni faris provadon en 65 gubernioj de tiuj
municipoj, provincoj kaj autonoma regiono kaj en la sekvanta jaro
la provado koncernis 75 guberniojn. Marte de 2003 la china registaro
oficiale aprobis la projekton, char ghi estas chefa projekto por
plibonigi la ekologian medion de Pekino kaj Tianjin kaj bremsi furiozighon
de la tiea sablovento kaj grava rimedo por realigi la sloganon "Verdaj
Olimpikoj", tiel ke oficiale komencighis la projekto, kiu dauros
entute 10 jarojn. Lau la projekto oni devas arbarizi 7330 mil hektarojn
da kampoj kaj restauri kaj reguligi 11.11 milionojn da herbejoj.
Post realigho de la projekto la totala areo de arbaroj kaj herbejoj
de Pekino pliighos je 11%, kaj la tiea ekologia medio multe plibonighos
kaj Pekino kaj Tianjin komplete sin liberigos el minaco de sablovento.
Post
3-jara penado la projekto jam akiris periodan sukceson. Arboj, herboj
kaj aliaj vegetajhoj de Pekino kaj ghiaj chirkauaj lokoj rapide
revivighis. Aperis 2.1 milionoj da hektaroj da novaj verdigitaj
lokoj. La ghenerala ekologia medio de la lokoj iom post iom plibonighis
kaj ie ech rimarkinde plibonighis. Monitorado montras, ke en 2003
la kotosablo enportita en Miyun-akvokonservejon malpliighis je 24
mil tunoj kaj en la unuaj kvin monatoj de 2003 la enspirebla pulvoro
entenata en la aero de Pekino malpliighis je 28.1% kaj la totala
shvebanta pulvoro mallevighis je 48.9%.
|